Transmara distrikto (Francio)
La transmara distrikto (france "circonscription Sud-Est") estas franca balota distrikto uzata en ĉiuj kvin jaroj ekde 2004 por la eŭropaj balotoj por elekti per universala rekta baloto, naŭ[1] (dek en 2004) de la sepdek du eŭrodeputitoj atribuitaj al Francio, per la traktato de Nico, inter la 736 membroj de la eŭropa Parlamento. Kreita en 2003[2], kiel la sep aliaj similaj grandaj distriktoj, ĝi arigas balotantojn de regionoj Gvadelupo, Franca Gvajano, Reunio kaj Martiniko kaj aliaj teritorioj de la transmara Francio en unu sola balotantaro, kiu enhavis, en 2004, 1 435 978 enskribitojn[1].
Laŭ la dispozicioj difinitaj per la leĝo n° 2007-224 de la 21-a de februaro 2007 : « La transmara distrikto konsistas el tri sekcioj. Ĉiu listo kandidato en tiu distrikto enhavas almenaŭ po unu kandidato por ĉiu sekcio. Dekreto disdonas la seĝojn de la transmara distrikto en la tri sekciojn. La sekcioj estas limigitaj tiel :
- 1-a sekcio Atlantiko : Gvadelupo, Franca Gvajano, Martiniko, Saint-Barthélemy, Saint-Martin, Sankta-Piero kaj Mikelono ;
- 2-a sekcio Hindia Oceano : Majoto, Reunio ;
- 3-a sekcio Pacifiko : Nov-Kaledonio, Franca Polinezio, Valiso kaj Futuno. »
Tiu leĝo, kiu estis aplikita por la unua fojo en junio 2009, ebligis eviti la kazon, kiu okazis en 2004, kiam tri deputitoj el tri estis el Reunio, la plej loĝata kolektivumo.
Balotoj de 2009
En majo 2009, ĵus antaŭ la fino de la parlamenta periodo, jen la eŭropaj deputitoj :
- Madeleine de Grandmaison, Konfederacia Frakcio de la Unuiĝintaj Eŭropaj Maldekstruloj (GUE/NLG)
- Catherine Néris, Socialisma grupo en la Eŭropa Parlamento
- Margie Sudre, grupo de la Eŭropa Popola Partio (PPE) (Kristanaj-demokratoj) kaj Eŭropaj Demokratoj européens
Rezultoj
11 listoj estis deponitaj, jen la rezultoj[3] :
Nombro | % Registritoj | % Balotintoj | |
---|---|---|---|
Registritoj | 1 635 705 | 100,00 | |
Sindetenoj | 1 260 081 | 77,04 | |
Balotintoj | 375 624 | 22,96 | |
Blankaj aŭ nulaj | 27 828 | 1,70 | 7,41 |
Esprimitaj | 347 796 | 21,26 | 92,59 |
Listo kondukita de | Partio | Voĉoj | % esprimitaj | Seĝoj |
---|---|---|---|---|
Marie-Luce Penchard | Prezidenta majoritato | 103 247 | 29,69 | 1 |
Élie Hoarau | Alianco de la Transmaraĵoj[4] | 73 110 | 21,02 | 1 |
Ericka Bareigts | Socialisma Partio (PS) | 70 514 | 20,27 | 1 |
Harry Durimel | Eŭropo Ekologio | 56 502 | 16,25 | 0 |
Gino Ponin-Ballom | Demokrata Movado (MoDem) | 32 322 | 9,29 | 0 |
Erika Kuttner-Perreau | Libertas | 10 015 | 2,88 | 0 |
Jacques Étienne | Eŭropo Demokratio Esperanto (EDE) | 1 537 | 0,44 | 0 |
Daniel Mugerin | Nacia Centro de Sendependuloj kaj Kamparanoj (CNIP) | 225 | 0,06 | 0 |
Grégoire Andriantsalama | Reĝisma Alianco | 127 | 0,04 | 0 |
Annie Marciniak | Kuniĝo por Civitana Iniciato | 102 | 0,03 | 0 |
Amandine Dalmasso | Sendependa Ekologiisma Alianco | 95 | 0,03 | 0 |
Elektitoj
La elektitaj deputitoj sur la tri unuaj listoj ne respondas necese al la tri listestroj pro la aparta maniero disdoni la seĝojn laŭ sekcio. La ordo estas tiu de la ministerio pri enlandaj aferoj :
Deputitoj elektitaj en 2004
(en 2004, la distrikto ne estis subdividita en sekcioj)
Notoj kaj referencoj
- ↑ 1,0 1,1 Rezultoj de la eŭropaj balotoj de la 13-a de junio 2004 - Baloto finita la 13-an de junio je la 17h55 : en la transmara distrikto, TTT-ejo de la ministerio pri enlandaj aferoj.
- ↑ Leĝo n° 2003-327 de la 11-a de aprilo 2003 pri elekto de la regionaj konsilianoj kaj de la repezentantoj en la eŭropa Parlamento kaj ankaŭ pri ŝtata helpo al politikaj partioj (1), Oficiala Gazeto de la 12-a de aprilo 2003.
- ↑ Eŭropaj balotoj de 2009 en Francio - Rezultoj en la transmara distrikto sur la TTT-ejo de la ministerio pri enlandaj aferoj
- ↑ Listo ariganta la transmarajn progresismajn partiojn sendependaj de la naciaj politikaj movadoj kaj venantaj de la batalo por malkoloniado kaj egaleco, tiu listo rivevis subtenon de Maldekstra Fronto
Vidu ankaŭ
Rilataj artikoloj
|