Transmeta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Transmeta
negoco • entrepreno vd
Dum 1995 - 2009
Jura formo akcia kompanio
Sidejo Santa Clara
Lando Usono
Dungitoj 24 (stato: 2009)
Agokampo mikroprocesoro
vdr

Transmeta estis usona firmao rilata al produktado de procesoroj. La firmao ekde la fondiĝo okupiĝis pri projektado kaj produktado de procesoroj, tamen en la lasta periodo plejparte vendas licencojn de siaj teknologioj.

CEO-j de Transmeta:

De 1995 ĝis 2000 jaro[redakti | redakti fonton]

Paul Allen estas kunfondinto de firmao Transmeta

Transmeta estis fondita en 1995 kaj situis en la oficejo 3940, ĉe la placo de Libero en la urbeto Sankta-Klara. En rondon de la fondintoj eniris Devid Ditzel, Paul Allen, Bob Cmelik, Colin Hunter, Ed Kelly, Doug Laird, Malcolm Wing, Greg Zyner. Krom ili indas rememori pri jenaj famaj laborantoj de Transmeta

Linus Torvalds estas unu el famaj laborantoj de firmao Transmeta

Inter la unuaj paŝoj de Transmeta necesas rimarki patenton №5832205, en kiu estas priskribitaj ĉefaj trajtoj de projektataj RISC-procesoroj. Dum kelkaj jaroj la firmao laboris sen klarigoj pri sia okupo kaj ĝi estis kovrita per nebulo de onidiroj. Tamen ĉeesto de personoj laborantaj en la firmao aludis, ke devas okazi io brila. La aludojn certigis financa partopreno en Transmeta de tiom famaj personoj kiel Paul Allen kaj George Soros. Necesas rimarki, ke Devid Ditzel, dum laborado en SUN, aktive kunlaboris kun rusia komputikisto Boris Babajan kaj lia firmao MCST. Ek de 1991 ĝis 1994 Devid Ditzel esploris ideojn de Boris Babajan kaj lian procesoron Elbrus-3, kaj fin-fine realigis ilin en siaj procesoroj.

George Soros estis financa bazo de firmao Transmeta

En 1997 en interreto aperis paĝaro de Transmeta, sed ĝi havis nur unu linion: La paĝo dume mankas. Po iom al vasta publiko venis informo, ke Transmeta konstruas novan procesoron laŭ VLIW-arkitekturo. Ĉar samtempe firmao Intel konstruis VLIW-procesoron Mersed (estonta Itanium), do aperis onidiro, ke procesoro de Transmeta havos komputopovon de komputilego, sed estos multege pli malmultekosta.

2000 jaro[redakti | redakti fonton]

Je 19-an de januaro 2000 estis anoncitaj la unuaj du procesoroj Crusoe: TM3120 kaj TM5400.

Post la anonco de Crusoe firmao Phoenix Technologies prezentis specialan version de PhoenixBIOS, kiu estas destinata por funkcii kun Crusoe kaj ties ĉefĉiparoj. Necesas rimarki, ke BIOS estas tre grava sistemo de Transmeta'-platformo, ĉar ĝi aktivigas Code Morphing Software. Ek de komenco Transmeta ne havis proprajn fabrikojn por produkti siajn procesorojn kaj uzis fabrikojn de IBM. La IBM-fabrikataj procesoroj kostis tre multe - proksimume 200 $. La prezo estis tro alta kaj Transmeta serĉis plimalmultekostan fabrikanton.

En la dua duono de 2000 jaro firmao Teradyne muntis aparatarojn J973 kaj J750, kiuj testis ICojn ĉe fabriko, kie estis fabrikataj la procesoroj. La aparataro povis produkti testajn signalojn laŭ 1024 ciferecaj kanaloj kaj unu kompleto de la aparataro povis testi 32 procesorojn dum unu testociklo.

Tuj post la anonco de procesoroj Crusoe, multaj produktantoj de komputila aparataro anoncis siajn produktojn uzantajn tiujn procesorojn. Ekzemple firmao Sony anoncis tekokomputilon VAIO C1VJ.

En oktobro de la jaro estis prezentita procesoro Crusoe TM5600.

En novembro reprezentanto de Transmeta anoncis, ke usona armeo planas uzi procesorojn Crusoe en novaj porteblaj komputiloj. Firmao VIA Technologies konstruis la komputilojn por ke uzanto povu porti ĉefblokon surdorse kaj ekranoj devas esti muntitaj sur kasko aŭ brako.

En la sama jaro Transmeta kun AMD projektis emulilon de procesoroj de familio Hammer, tamen senrezulte.

Ek de 2000 Transmeta partoprenis esplorojn de Mikrosofto pri Tablet PC.

Dum tiu jaro Transmeta vendis proksimume 500 mil procesorojn.

2001 jaro[redakti | redakti fonton]

En februaro estis prezentita unua servilo uzanta procesorojn Crusoe TM5400 533 MHz NetWinder 3100 de firmao Rebel.com. La servilo uzis nur 14 W.

En la sama jaro firmaoj RLX Technologies, FiberCycle Networks kaj Amphus prezentis energiŝparajn servilojn surbaze de procesoroj Crusoe.

La 1-an de marto 2001 la postenon de ĉefa direktoro okupis Mark Allen, kiu samtempe okupis postenojn de ĉefa operacia direktoro kaj rezidanto de la firmao. Siavice, Devid Ditzel foririnte de la posteno okupis postenojn de teknologiestro kaj vicprezidanto de konsilio de direktoroj. Opinioj pri la evento estis diversaj. Iaj observantoj diris, ke tio estas normale por junaj kaj kreskantaj firmaoj, sed aliaj opiniis, ke tio estas signo de problemoj ene de Transmeta. Nasdaq reagis al la novaĵo komence per falo de akcioj de Transmeta je 6 cendoj, sed poste kreskis je 29 cendoj.

En marto de la jaro Transmeta prezentis sian varianton de operaciumo Mobile Linux, kiun nomiĝis Midori Linux. Ĉefa trajto de la varianto estas kompakteco kompare kun Mobile Linux kaj aldono de energiŝparaj funkcioj. Estas interese, ke antaŭ oficiala anonco la operaciumo jam estis uzata en Interret-konzoloj Connected TouchPad fare de firmao Gateway.

Fine de la unua jarkvarono profito de la firmao atingis 18,6 milionoj $.

Al majo de 2001 jaro estis venditaj 829500 akcioj kontraŭ 10,5 milionoj $.

En majo de 2001 Transmeta licencis du teknologiojn HyperTransport kaj arkitekturon x86-64 fare de firmao AMD. Komentante la eventon Devid Ditzel diris, ke inĝenieroj de Transmeta povas inventi novan buson, sed ne vidas en tio sencon, ĉar ekzistas buso HyperTransport. Pri intereso al arkitekturo x86-64 Devid Ditzel diris, ke tio ne estas laŭmoda paŝo okaze de apero de 64-bita Intel Itanium. Mi pensas, ke nun tio estas nura objekto de plia intereso. Sed pri la teknologioj ni kun AMD okupiĝas preskaŭ dum jaro - diris Devid Ditzel.

Fabriko de TSMC (Hsinchu (Taiwan)), kie estis produktitaj de procesoroj de Transmeta

La 21-an de junio 2001 produktadon de procesoroj Crusoe lanĉis unu el la plej famaj icoproduktantoj Taiwan Semiconductor Manufactoring (TSMC). Produktado de 0,13 mkm procesoroj estas planata en Fab4 kaj Fab6 laŭ teknologio Black Diamond de TSMC projektita kun Applied Materials. Samtempe iĝis klare, ke IBM Microelectronics ne plu kontraktis kun Transmeta kaj produktado de novaj procesoroj TM5500 kaj TM5800 foriris el Usono. Danke al la paŝo kosto de la procesoroj malaltiĝis ĝis 60-70$, tamen komenciĝis prokrastoj.

La 25-an de junio 2001 estis prezentitaj procesoroj Crusoe TM5500 kaj 5800.

Crusoe TM5800

Dum la junio estis anoncitaj financaj rezultoj de dua jarkvarono por Transmeta. La informoj estis malĝoigaj. Pro malaltiĝo de aĉetemo de japana merkato de procesoroj la profito de la firmao falis je 40-45% kompare kun unua jarkvarono. Anstataŭ promesitaj 19,6 milionoj la profito okazis nur 10,2-11,2 milionoj $, kio signifis, ke jarkvarona malprofito kreskis de 11 ĝis 14 cendoj por unu akcio. Post la anoncoj aperis onidiroj, ke Transmeta povas esti vendata al AMD.

Fine de julio aperis informo, ke firmao Amphus lasis procesorojn de Transmeta kaj foriris al procesoroj Intel.

En aŭgusto de 2001 estis anoncite, ke Transmeta kaj Seico Epson decidis kunigi fortojn en konstruado de novaj energiŝparaj icoj por Crusoe-sistemoj. Reprezentanto de Epson Kenĝi Ĥinata atentigis, ke Epson ne partoprenos projektadon de procesoroj fare de Transmeta, sed projektos ĉiparojn por aparatoj uzataj la procesorojn.

En oktobro de 2001 estraro de Transmeta sciigis, ke spezo de la firmao estas multe pli malgranda ol atendita. En julio estis anoncite, ke oni atendas spezon dum la tria jarkvarono je 8,9-10,5 milionojn $, sed reale atingis nur 5 milionojn $. Inter kaŭzoj de la evento oni indikis problemojn de TSMC, kiu ne povis lanĉu produktadon de procesoroj Crusoe TM5800 laŭ 0,13-mkm teknologio. Pro tio Transmeta prokrastis anoncon de la nova procesoro ĝis la kvara jarkvarono anstataŭ fino de septembro. Samtempe Trasmeta komentis la prokraston kaj diris, ke ĉefa kaŭzo estas profunda testado de la nova procesoro por garantii longan vivon de TM5800. TSMC komentis la informon jene: La produkto trairis kelkajn grandajn ŝanĝojn, kion ne faras aliaj mendantoj. (En la procesoron) estas konstruitaj kelkaj unikaj teknologieroj. Tamen, problemoj de nia flanko mankas. La prokrasto ne fortimigis firmaon Fujitsu lanĉi vendadon de tekokomputiloj surbaze de Crusoe en Usono. Tamen Compaq preferis, en sia nova tekokomputilo Evo 200N, procesoron Intel Ultra Low Power Pentium-III-M/700 anstataŭ Crusoe.

Dum Microprocessor Forum (MPF) (en urbo San-Jose, Usono) en oktobro de 2001 Transmeta anoncis procesoron Crusoe TM6000. La procesoro estis unua por Transmeta konstrita laŭ sistemo System-on-Chip, ĉar havis enkonstruitan vidigilon. Krom tio, ĝi estis unua subtenanta ĉefmemoron DDR333 SDRAM. La icoj estis destinataj por serviloj. Tamen produktado de la procesoroj estis promesita en dua duono de 2002 jaro.

La 16-an de oktobro 2001 aperis informo, ke Mark Allen lasis postenon de ĉefa direktoro, kiun ekokupis Murray Goldman. Mark Allen okupis la postenon nur dum 33 semajnoj.

En novembro aperis onidiroj, ke AMD ne plu interesiĝas pri aĉeto de Transmeta. Sed pri la firmao ekinteresiĝas VIA Technologies, kiu bezonas teknologiojn kaj patentojn de Transmeta.

2002 jaro[redakti | redakti fonton]

Crusoe TM5600

Dum ekspozicio CES 2002, en januaro, estis prezentita produkta plano de Transmeta. Laŭ la plano la firmao devas: lanĉi produktadon laŭ 0,13 mkm teknologio; komenci produktadon de Crusoe TM5800 kaj programaron CMS 4.2; en fino de la jaro estas planita lanĉo de Crusoe TM6000 kaj daŭra preparado de nova generacio de procesoroj.

En aprilo en Transmeta-n dungiĝis Metju Perri; Murrej Goldman iĝis ĉefa direktoro. Sen laŭtaj anoncoj (kaj post multaj prokrastoj) startis fabrikado de Crusoe TM5800. La prokrasto gvidis al malprofito, kio jam ne estis surprizo por la merkato. Pro la prokrastoj multaj firmaoj anoncis pri rompo de aliancoj sur servila merkato kun firmaoj NEC, Toshiba kaj RLX Technologies. Pri la samo anoncis firmao Sharp.

En majo de 2002 j estis lanĉita unua komputilego Green Destiny, kiu baziĝis sur 240 procesoroj Crusoe TM5600 kun frekvenco 633 MHz.

En junio de 2002 jaro estis sciigite, ke lanĉo de Crusoe TM6000 estis movigita de fino de 2002 al 2003 jaro sen ĝustigo de dato.

En julio aperis malĝoigaj novaĵoj: la firmao maldungis 200 personojn (40% de ĝenerala personaro) kaj forigis el produktoplano procesoron Crusoe TM6000. Ĉio-ĉi estis farita por dum unu jaro profitigi la firmaon.

En la sama monato Transmeta prezentis kolekton de projektantoj de komputiloj surbaze de arkitekturo Crusoe TM5800 (Crusoe TM5800 System Development Kit). La kolekto kostis 995 $. La kolekto konsistas el ĉefbordo laŭ normo MicroATX, procesoro TM5800TM5500, aldona bordo H8/Mobile Daughterboard kaj plena kolekto de dokumentoj por projekti enkonstruitajn sistemojn.

En aŭgusto aperis informo, ke procesoroj Crusoe TM5500 kaj TM5800 ricevis legitimion de Mikrosofto pri kongrueco al operaciumo Windows CE .Net.

7 novembro de 2002 estis prezentita Tablet PC fare de Mikrosofto, kiu uzis procesoron Crusoe. Krom tio multaj firmaoj uzis procesorojn Crusoe en siaj komputiloj. Ekzemple firmao NEC prezentis PK MATE kun procesoro TM5800 900 MHz.

Dum novembra Comdex Fall 2002 Transmeta anoncis pri sia nova procesoro Astro, kiu ricevis numeron TM8000. Laŭ la plano la procesoron fabrikos TSMC laŭ 0,13 mkm teknologio. Samtempe reaperis informo pri produktado de TM5600.

Rezulte de la kvara financa jarkvarono elspezo estas 21,7 milionoj $ kaj profito 6, milionoj.

Damaĝo de Transmeta en 2004 jaro estis 110 milionoj $ kaj profito 24,2 milionoj.

2003 jaro[redakti | redakti fonton]

Efficeon 8600

6 januaro de 2003 jaro Transmeta prezentis ses novajn procesorojn Crusoe SE (Crusoe Special Embedded processors) por enkonstruitaj sistemoj. La prezenton okazigis Tom Lee - direktoro de Transmeta pri enkonstruitaj procesoroj. La procesoroj povas funkcii en vermolimoj de 0 C ĝis 100 C, kaj havas frekvencon 667, 800 kaj 933 MHz. Tio estas speco de Crusoe TM5800. La procesoroj estas destinataj por funkciado en reĝimo 24/7 dum 10 jaroj. Laŭ la anonco operaciumo Windows XP Embedded, fare de Mikrosofto, subtenas la procesoron. Transmeta postulis, ke la procesorojn jam subtenas firmaoj Monta Vista Software, Silicon Motion kaj aliaj.

En la sama monato Transmeta sciigis pri enigo en procesoron TM5800 blokon de ĉifrado. La ĉifriga ero subtenas jenajn algoritmojn de ĉifrado: Data Encryption Standard (DES), DES-X, Triple DES. Laŭ informo de Transmeta, la procesorojn planas uzi firmao Technologies Inc. en klingo-serviloj ServerBlade 1000t.

En marto Metju Perri dungiĝas al Transmeta Artur Svift.

Sammonate dum CeBIT 2003 aperis oficiala informo pri nova procesoro Astro TM8000. Plej malatendinta estis informo pri subteno de buso HyperTransport, krom tio ĝenerala arkitekturo de la procesoro estas sistemo-sur-IC. Starto de produktado estas planata dum tria jarkvarono de 2003.

En junio la firmaon forlasis Linus Torvalds.

Rezultoj de la tria financa jarkvarono estis jenaj: elspezoj 23,7 milionoj $, profito 2,7 milionoj.

2 julio de 2003 VIA Technologies oficiale neneigis onidirojn pri vendo de procesora distrikto. Inter aĉetantoj estis nomita Transmeta - oni, malgraŭ financaj malsukcesoj, opinias Transmeta potenca firmao.

En mezo de oktobro Transmeta oficiale anoncis novan procesoron Efficeon TM8000. La procesoro estis lanĉita en fabrikoj de TSMC laŭ 130 nm teknologio. Samtempe estis anoncita informo pri sekva varianto de Efficeon, kiu devas esti lanĉata en la dua duono de 2004 kaj produktata fare de firmao Fujitsu laŭ 90 nm tekologio.

Rezulte de la kvara financa kvarono elspezo de Transmeta estas 21,6 milionoj $, profito 3,6 milionoj. Samtempe dum la jarkvarono estis venditaj akcioj kontraŭ 78 milionoj.

Domaĝo en 2003 estis 72,4 milionoj $ kaj profito 17,3 milionoj.

2004 jaro[redakti | redakti fonton]

Efficeon TM8600

5 januaro de 2004 jaro estis prezentitaj procesoroj Crusoe TM5700 kaj TM5900.

Dum unua jarkvarono Transmeta licecis al firmao NEC teknologion LongRun 2. Sharp prezentis tekokomputilon Actius MM20 kun procesoro Efficeon TM8600. Japana firmao JMNet prezentis familion de klingo-serviloj Wake kun procesoroj Efficeon; firmao de Paul Allen Vulcan prezentis mini-PK FlipStart kun procesoro Crusoe TM5800; firmao Densitron Technologies prezentis unutabulan PK DPX-114; firmao Dialogue Technology prezentis dum CeBIT 2004 tekokomputilon Flybook; firmao IBM Japan prezentis prototipon de mini-PK PC Core System; firmao Kontron prezentis industrian komputilon laŭ normo PC-104; firmao Teco Electric and Machinery anoncis TECO Thin Client TR5670-XPe.

Enspezo de Transmeta en la unua financa jarkvarono okazis 5,2 milionoj $, tamen damaĝo estis 23,4 milionoj.

17 majo 2004 jaro Transmeta anoncis, ke en nova generacio de procesoroj Efficeon estos realigita teknologio No Execute (NX-bit). La teknologio ekfunkcios post apero de Service Pack 2 por operaciumo Vindozo XP de Mikrosofto.

Enspezo de Transmeta en la dua financa jarkvarono okazis 6 milionoj $, sed damaĝo 25,5 milionoj.

Inter interesaj komputiloj, surbaze de procesoroj de la firmao, menciindas prtinda InfoLogix ViA IICT.

En junio NEC kaj Transmeta anoncis, ke komencis projekti novan procesoron, kiu permesos al poŝtelefono funkcii dekoble plilonge sen pligrandigo de akumulilo.

En la sama monato ULi Electronics kaj Transmeta prezentis novan sudan ponton ULi M1563S destinatan por Efficeon TM8620.

En julio de la jaro firmao Fujitsu Siemens prezentis LINUX-komputilon Futro S surbaze de procesoro Crusoe TM5800 kun frekvenco 800 MHz.

En komenco de aŭgusto taivana firmao IBASE lanĉis produktadon de Mini-ITX-ĉefkarto MB860 por procesoro Efficeon TM8600.

Damaĝo en la tria financa jarkvarono estis 28,6 milionoj $. Profito estis nur 7 milionoj, el kiuj 3,7 milionoj pro vendo de licencoj. Samtempe perdo pro produktado estis 27,5 milionoj $.

Dum Fall Processor Forum 2004 Transmeta anoncis pri komenco de vendo de procesoro Efficeon 2 TM8800. En Japanio la procesoro jam estis prezentita en tekokomputiloj Sharp PC-MP70G. La procesorojn produktas Fujitsu Electronics Devices en Advanced Technology Center (urbo Akiruno apud Tokio). Dum la konferenco Transmeta iomete rakontis pri procesoroj de sekva generacio. En la procesoroj (nomo ne estis anoncita) estos duoble pli granda staplo, trioble pli rapida buso de memoro, kvaroble pli rapida procesora buso kaj povos prikomputi 64-bitajn instrukciojn. Krom tio, la procesoroj povos plenumi samtempe kelkajn operaciumojn.

En decembro firmao Fujitsu aĉetis licencon de teknologio LongRun2. laŭ vortoj de Matthew Perry, prezidanto de Transmeta: Fujitsu estas gvidanto en enkonduko de 90 nm teknologio de CMOS, projektante la plej malgrandajn transistorojn kun larĝo de затвор 40 nm. En konstruado de tiaj malgrandaj elementoj perdo de krento tra затвор estas kriza problemo. Necesas rimarki, ke Fujitsu estas grava aliancano de Transmeta, produktanta procesorojn ĉe fabriko apud Tokio. Tamen nova Efficeon TM8800 fabrikata laŭ 90 nm teknologio havas malnovan teknologion LongRun.

En la sama jaro Transmeta komencis klopodi pri ŝanĝo de sia merkatotereno de nura okupo pri procesoroj.

Damaĝo de Transmeta estis 114 milionoj $.

2005 jaro[redakti | redakti fonton]

Efficeon 8820

En januaro firmao Sony aĉetis licencon de teknologio LongRun2.

2 aprilo de 2005 jaro Transmeta anoncis pri ŝanĝo de komercomodelo: la firmao lasas produktadon de procesoroj kaj pluokupiĝas nur pri vendado de licencoj. Ankaŭ Transmeta anoncis, ke firmao Sony daŭrigas licenciadon de teknologio LongRun 2. Por subteni la decidon proksimume cent inĝenieroj okupiĝis pri integro de la teknologio al procesoro Cell. Krom Sony la licencon de la teknologio aĉetis Fujitsu kaj NEC. Malgraŭ ŝanĝo de komercomodelo, Transmeta daŭrigas produkti (per fabrikoj de Fujitsu) procesorojn Efficeon 90 nm ĝis finiĝos kontraktoj. Samtempe estis ŝanĝita estraro de la firmao. Metju Perri, kiu estis prezidanto kaj ĉefa direktoro dum preskaŭ tri jaroj. Lin anstataŭis Artur Svift - antaŭe okupinta postenon de vicprezidanto pri merkatado. Krom Metju Perri el la kompanio estis maldungitaj 67 el 208 laborantoj en diversaj oficejoj de Transmeta.

En aprilo estis prezentita unika speco de komputilo - surtabla klastero de Orion Multisystems. La klastero havis 96 procesorojn Transmeta kaj 192 GB de ĉefmemoro.

En marto komenciĝis sekreta kunlaboro kun Mikrosofto. De flanko de Transmeta en la projekto partoprenis ĝis 30 inĝenieroj. La projekto rilatis al speciala speco de procesoro Efficeon.

Sharp Mebius MURAMASA / PC-MM2-5NE kun 1GHz Efficeon TM8600

En junio de la jaro Transmeta kontraktis kun ĉina firmao Culturecom Technology. Laŭ la kontrakto Culturecom Technology aĉetas familion de procesoroj Crusoe kontraŭ 15 milionoj $. Aldone Culturecom Technologi aĉetis licencon por produkti kaj vendi procesorojn Efficeon en Ĉinio. La kontrakto rilatis nur al Efficeon laŭ 130 nm teknologio.

Enspezo de la dua financa jarkvarono estis 24,7 milionoj $, profito 6,8 milionoj.

En novembro Transmeta konkludis rezultojn de la tria financa jarkvarono: enspezo - 27,9 milionojn $; profito - 10,1 milionoj $; restaĵoj de monrimedoj - 56,9 milionoj $; enspezo de estontaj periodoj - 6 milionoj $. Estraro de la firmao opinias, ke la sukcesoj okazis pro nova komerca modelo. La enspezoj konsistis el: 9,6 milionoj pro licencado; 10,3 milionoj pro komplezoj; 7,9 milionoj estis ricevitaj pro vendo de produktaĵoj.

2006 jaro[redakti | redakti fonton]

1GHz Efficeon TM8600 estis uzata en Sharp Mebius MURAMASA / PC-MM2

En februaro aperis informo, ke kontrakto kun ĉina firmao Culturecom Technology fiaskis ĉar malhelpis malpermeso vendi teknologiojn. Prezidanto de Transmeta Arthur Swift jene komentis la informon:Niaj procesoroj Crusoe kaj 130-nm Efficeon dume estas opiniataj tre modernaj, kontrolata teknologio, de vidpunkto de eksporta kontrolanto, kvankam ili atingis finon de sia konkurencokapablo de vivperiodo en merkato de Transmeta.

En marto aperis informo pri fino de kuna projekto kun Mikrosofto. La projekto rilatis al FlexGo de Mikrosofto.

17 majo de 2006 jaro firmao Transmeta rakontis pri neanoncita specimeno de procesoro Efficeon kun plej malgranda energiuzo. Teknika direktoro de la firmao rifuzis komenti ligon de la procesoro al Origami de Mikrosofto. Por demonstri komputopovon de la procesoro estis uzita komputila ludo Quake 2. Dum la prezento la nova Efficeon uzis pli malmulte ol 1 W funkciante kun frekvenco 700 Hz.

En junio firmao AMD kaj Transmeta kontraktis por komenci fabriki kaj vendi specialan specon de procesoroj AMD Efficeon, speciale proektitaj por FlexGo de Mikrosofto. La kontraktoj kun Transmeta kaj Mikrosofto estis bezonataj por plenumi sian projekton 50X15. Laŭ la kontrakto AMD nur okupiĝas pri vendo de procesoroj de Transmeta, sed sub titolo AMD Efficeon.

En oktobro Transmeta anoncis perjuĝajn postulojn al lntel. Transmeta opinias, ke la lasta uzas en energiŝpara teknologio Enhanced SpeedStep ŝtelitajn patentojn.

2007 jaro[redakti | redakti fonton]

En januaro firmao Intel responde perjuĝe akuzis Transmeta pri kaŝuzo de 7 patentoj. En la perjuĝa akuzo estis menciitaj procesoroj Crusoe, Efficeon kaj Efficeon 2. Samtempe Intel sciigis, ke opinias antaŭajn akuzojn de Transmeta vanaj ĉar menciitaj 11 patentoj estas nevalidaj.

14 februaro Transmeta anoncis, ke lasas terenon de projektado de procesoroj por eksteraj mendantoj. Plue la firmao planas okupiĝi nur pri projektado kaj licencigo de intelekta propraĵo. Transmeta dum longa tempo estis projektanto de novaj teknologioj, pioniro en komputiko kaj kolektis grandan tekon de intelekta propraĵo - diris prezidanto kaj unua plenuma direktoro Lester Crudele. Antaŭnelonge la firmao maldungis 75 servantojn, prefere inĝenierojn kaj planas maldungi ankoraŭ 25-55 personojn. Rezulte Transmeta perdis 39% de laborantoj. Por la rekonstruo bezonatas 7-10 milionoj $, sed posta ŝparo povas atingi 17-23 milionoj.

7 julio aperis informo, ke AMD investis en Transmeta 7,5 milionojn $ per aĉeto de privilegiaj akcioj. Post la anonco akcioj de Transmeta altiĝis ĝis 0,92 $. Prezidanto de AMD Dirk Meyer diris: Transmeta estis nia ĉefa aliancano, kiu helpis al ni gvidi al merkato tre sukcesan teknologion AMD64 kaj kontribuis al vasta uzo de ambaŭ teknologioj - AMD64 kaj HyperTransport. Ni tre ĝojas, ke AMD faris la strategian enmeton en futuron de Transmeta - diris prezidanto kaj unua plenuma derektoro Lester Crudele.

25 oktobro 2007 Transmeta anoncis pri kontrakto kun Intel. Laŭ la kontrakto Intel ricevis rajton uzi ĉiujn patentojn de Transmeta inkluzive anoncitajn, anoncatajn kaj anoncotajn dum baldaŭ 10 jaroj. Krom la patentoj Intel rajtas uzi teknologiojn LongRun kaj LongRun2, inkluzive ĉiujn novigojn. Siavice Intel ne malhelpos vendi la teknologiojn al aliaj firmaoj. Krom tio Intel promesis pagi l50 milionojn $ momente kaj po 20 milionoj dum 5 jaroj.

Rolo de Transmeta en komputiko[redakti | redakti fonton]

Ĉefa ideo realigita en procesoroj de Transmeta estas evito de feraj blokoj de x86 Instruction Translation kaj anstataŭigo de ili per programa tavolo Code Morphing Software. Sekvo de la ago estas:

  1. malgranda kvanto de transistoroj en procesoro.
  2. malgranda procesoro uzas kaj eliminas malmultan energion.
  3. Code Morphing Software estas programaro, kiu memstare evoluas kaj permesas modifi procesoron sen ŝanĝo de kerno.
  4. dank'al Code Morphing Software procesoro ne estas ligita al iu certa operaciumo.
  5. pro uzo de Code Morphing Software kalkulpovo de procesoroj estas ne tro alta.

Ankaŭ grave estis tia fakto, ke ĝis apero de procesoroj de Transmeta ne estis produktitaj specialaj procesoroj por moveblaj IBM-kongruaj komputiloj. Ĝuste aktiva agado de Transmeta, sur ĉi tereno, puŝis firmaon Intel okupiĝi pri specialaj procesoroj kaj fin-fine naski faman familion de procesoroj Centrino.

Kialoj de fiasko[redakti | redakti fonton]

Firmao Transmeta de financa vidpunkto okazis tute fiaska. Ĝi preskaŭ ne havis periodojn kun profito. Tamen de ideologia vidpunkto (se paroli pri evoluo de procesoroj kaj komputiloj) la firmao kaj ĝiaj ideoj gajnis. Hodiaŭ ĉiu produktanto de procesoroj komprenas, ke por ĉiu speco de komputiloj bezonatas aparta speco de procesoro kaj unafoje la ideon provis realigi Transmeta produktante specialajn procesorojn por porteblaj komputiloj. Do, se ideoj de Transmeta estis bonaj, kial malsukcesis ĝiaj financaj aferoj kaj ĝi fin-fine lasis produktadon?

  • Unue, la komputila industrio ne estis preta por tiom nova ideo.
  • Due, gazetaro ĉiam komparis procesorojn de Transmeta kun procesoroj de Itel kaj AMD uzante programaron projektitan por surtablaj komputiloj kaj tiaj procesoroj. Kaj dum ĉia komparo procesoroj de Transmeta estis malgajnintaj, ĉar ek de komence estis projektitaj por alia programaro. Tiam estis popularaj testaj programoj surbaze de komputilaj ludoj kaj la programoj ne estis taŭgaj por porteblaj komputiloj. Nur hodiaŭ ni povas kompari surtablajn kaj porteblajn procesoroj per tiaj programoj, sed tiam tio estis tute vane.
  • Trie, vasta uzantaro ne komprenis ĉefajn trajtojn de la procesoro kaj provis uzi ilin por surtablaj "pezaj" programoj (ekzemple komputilaj ludoj, porgrafikaj programoj kaj similaj). Sed por tiamaj porteblaj komputiloj plej taŭgaj estis tajpaj programoj, interretaj kaj poŝtaj programoj.

Listo de procesoroj de Transmeta[redakti | redakti fonton]

Teknologioj kaj aliaj atingoj de Transmeta[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]