Transnacia firmao
Transnacia firmao (aŭ multnacia firmao) estas translime pruduktanta, komercanta kaj investanta entrepreno.
La kapitala valoro de la plej grandaj transnaciaj firmaoj kiel General Motors aŭ Microsoft superas la malnetan enlandan produkton de multaj afrikaj ŝtatoj aŭ ekz. eĉ de Venezuelo. Per sia ekonomia potenco ili havas gravan influon eĉ je la internacia ekonomia politiko, je mondmerkato, borsoj, medio kaj ankaŭ je la naciaj registaroj.
Kelkaj ekzemploj de transnaciaj firmaoj:
- AOL
- BASF
- Coca-Cola
- Deutsche Telekom
- Exxon
- General Electric
- General Motors
- Halliburton
- Honda
- IBM
- IKEA
- McDonald's
- Microsoft
- Nestlé
- Nike
- Shell
- Toyota
- Wal-Mart Stores, Inc.