Transpiranto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Transpiranto estas fikcia esperantido. Ĝia nomo venus el trans kaj spirito, sekve Transpiranto estus la lingvo kiu iras trans la spiritoj por malgrandigi la distancojn inter la spiritoj. Sed, kompreneble, "transpiranto" venas el "transpiri", t. e., ŝviti.

Laŭ Per Aarne Fritzon, de komenco de 20-a jarcento (ĉirkaŭ 1905), aperas en Svedio la satira gazeto "Grönköpings Veckoblad" (la semajngazeto de Grönköping) kiu prezentas karikaturon pri aktualaĵoj kaj fenomenoj en la sveda socio.

Transpiranto estus kreaĵo de "elementlernejestro Ludvig Hagwald" (aŭ kiel li mem transpirantigas sian nomon - "Ludoviko Hagvaldo") en 1930, kio koincidis kun relative forta ondo de priesperanta intereso en Svedio.

La tradukoj de konataj svedaj versaĵoj tiom amuzis la legantojn, ke en preskaŭ ĉiu numero de la gazeto daŭre aperas nova transpirantaĵo. Transpiranto estas sukcesa "planlingvo" en almenaŭ tiu rilato, ke tre granda procento el la svedoj scias citi iun verson en ĝi.

Transpiranto estas miksaĵo de Esperanto, sveda lingvo kaj kelkaj vortoj el aliaj lingvoj. La gramatika bazo de la lingvo estas, kompreneble, la sveda ĉar la "lingvo" celas atingi la svedajn legantojn. Kurioze, multaj originaj verkoj de Esperanta literaturo estas "transpirantigitaj", kaj estas konataj de svedoj per transpiranta versio.


Ekzempleto[redakti | redakti fonton]

Unuaj versoj de Ho, mia kor':

Moj Kroppsmotor' (par Lollo Dzamengoff)

Moj kroppsmotor'! Nix bum-bum in hectíqo,
Nix ex moj büst nunc hüpfen au-dehors!
To keep balanço ist schon impractíqo.
Moj kroppsmotor'!

(transpirantigita de esperantisto Martin Weichert)

Ekstera ligo[redakti | redakti fonton]