Transponado (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Transponado estas en muziko la proporcia ŝanĝado de la alteco de tonoj je certa intervalo.

La plej simpla speco de transponado estas la oktigo, je kiu la tonoj restas samnomaj, tamen estas forŝovataj okton supren aŭ malsupren. Je transponado kun aliaj intervaloj oni devas plejmultakaze ankaŭ ŝanĝi la tonalon kaj per tio ankaŭ la ĝeneralajn antaŭsignojn. Se oni ekz. transponas el D-maĵoron al F-maĵoro, oni interŝanĝas la antaŭsignitajn du diesojn (por f♯ kaj c♯) kontraŭ b♭ (anstataŭ „b“) kaj metas tiam ĉiujn tonojn je eta trito supren aŭ je sesto malsupren.

Historiaj konstruformoj[redakti | redakti fonton]

Je historiaj latunaj blovinstrumentoj kiel naturtrumpetonaturkorno pro la manko de kromata ludebleco ne eblis ludi malproksimajn tonalojn ekde la baza agordo (vidu ankaŭ naturtona serio). Do la muzikistoj enmetis agordo-arkotubojn diverslongajn (ekz. je trumpeto a-arko, c-arko, e♭-arko, F-arko), por tiamaniere ŝanĝi la bazan agordon. Por ke la blovistoj ne devis legi la novajn tonseriojn por la ŝanĝita baza agordo, la komponistoj konsideris ĉi tion kaj metis la c-notacion tiel, ke la instrumentistoj povis ŝanĝi la arkon kaj pluludi kiel kutime. Ĉi tiujn lokojn por ŝanĝo de la arkoj la komponistoj markis per transponinstrukcioj (ekz. "trumpeto en F").

Je modernaj instrumentoj kapablaj ludi kromata ĉi tiu problemo forfalas, tiel ke muzikistoj estas devigataj nuligi ĉi tiun notadon „en la kapo“ kaj transkalkuli ĉiun noton ree en „sonantan“. Alikaze oni devus transnoti la kompletan literaturon, kaj pri tio oni ĝis nun ne sukcesis interkonsenti.

Ŝanĝo de la voĉregistroj[redakti | redakti fonton]

Ofte lidoj aŭ aliaj pecoj estas tro altaj por voĉregistro (Franz Schubert verkis siajn lidojn por alta voĉo). Jen transponado en pli taŭgan pozicion povas helpi. Ĉi tiun tradicion flegis muzikistoj ĝis nun: De la plej multaj lidocikloj de grandaj komponistoj ekzistas propraj eldonoj por la diversaj voĉregistroj, transponitaj en konvenajn tonalojn. Ankaŭ aranĝaĵoj por ĵazband(eg)oj kun kantado laŭtradicie estas adaptataj al la plejbona voĉregistro de kantisto. Sama validas ankaŭ por muzikinstruo en lernejo.

La ebleco de transponado tentas tamen ĉefe komencantojn eviti teknikajn malfacilaĵojn, kiuj estus regeblaj per iomete da ekzercado kaj instruo kaj malfermus la vojon al grada pliampleksigo de la voĉamplekso.

Je instrumentmuziko ankaŭ povas esti, ke peco, kiu estas agrable ludebla sur fluto, por hobojisto estas malagrabla kaj tro alta kaj estus pli bone ludebla en pli malalta registro. Johann Sebastian Bach, kiu mem ofte transverkis proprajn melodiojn aŭ kompletajn komponaĵojn por aliaj instrumentoj, ĉiam denove aplikis ĉi tiun praktikon.

Teknika simpligo[redakti | redakti fonton]

Se muzikpecoj staras en malfacilaj tonaloj, por komencantoj ofte estas malfacile ekregi la abundon de antaŭsignoj. La faman soloon por angla korno el Simfonio el la Nova Mondo de Antonín Dvořák, originale en D♭-maĵoro, oni povus transponi en pianoalbumo por infanoj ekz. al C-maĵoro, tiel ke ĝi estus ludebla nur per blankaj klavoj.

Sed ankaŭ por profesiaj instrumentistoj povas esti sencoplene, transponi muzikpecon: Verkoj por blovinstrumentistoj ofte estas en bemolaj tonaloj kaj tiaj por arĉinstrumentistoj en diesaj tonaloj, ĉar tio komplezus al la sono kaj la tekniko de la instrumentoj. Se ekz. violonsĉelisto volas ludas pecon por fagoto en A♭-maĵoro, ĝi sonus pli brila kaj komprenebla, se li transponas ĝin en tonalon agrablan por violonĉelo, ekz. A-maĵoron.

Transponaj instrumentoj[redakti | redakti fonton]

Transponaj instrumentoj kuime havas unuopajn voĉojn, kiuj jam estas transponite notitaj, muzikisto do ne bezonas zorgi pri tio, sed ludas nur, kio staras en la notoj, kaj eksonas la ĝusta tonalto.

Foje muzikisto devas ludi tamen per sia transpona instrumento el netransponita t.n. C-voĉo, ekz. se klarnetisto transprenas la voĉon de fluto aŭ violono. Ĉi-kaze la transponado devas okazi realtempe en la cerbo de la muzikisto.

En orkestra literaturo foje troviĝas ankaŭ C-klarnetvoĉoj, ekz. en la simfonioj de Beethoven aŭ Schubert, aŭ en "La barbiro de Sevilo" de Rossini, kies foje rapidegaj voĉoj estus iome pli facile majstreblaj per la nuntempe preskaŭ ne uzataj C-klarnetoj. En kelkaj verkoj de Richard Strauss kaj Richard Wagner troviĝas eĉ voĉoj por basklarneto en A, kiuj devas esti ludata pro manko de tiaj instrumentoj per basklarneto en B♭ duontonon pli malalta ol notita.

Aparte elspeza tio povas esti je kornistoj, kiuj devas majstri je naturkornaj voĉoj la plej variajn transponadojn.

Elektrona transponado (diskretigo)[redakti | redakti fonton]

Je specimenilo la tonoj prenataj de originalinstrumentoj povas esti transportataj.

  • Se oni samtempe ŝanĝas la aŭdigorapidecon, ankaŭ ŝanĝiĝas la tonalto (simile al sondisko). Per tio tamen ankaŭ ŝanĝiĝas la tempa trapaso de la sono, kio malbonigas la rezulton. Evidenta ekzemplo estas la tiel nomata "Mickey-Muso-Voĉo" je elektrone altentransponitaj sonregistraĵoj.
  • Malsame la kompute pli elspeza "po-iometa" prilaborado de la specimeno, je kio treege mallongaj tempaj tranĉaĵoj de la tonsvingado estas pli rapide aŭdigataj kaj postsekve tiel duobligataj, ke la daŭro de la sono ne ŝanĝiĝas. Restas la problemo ankaŭ je ĉi tiu procedo de la forŝovo de la formantoj, ĉar pli alte / malalte ludata aŭ kantata tono kutime havas ankaŭ alian sonkarakteron ol elektrone transponita.
Transpontabelo (en elcentoj):
-8    158,74
-7    149,83
-6    141,42
-5    133,48
-4    126,00
-3    118,92
-2    112,25
-1    105,95
neniu 100,00
 1     94,39
 2     89,09
 3     84,09
 4     79,37
 5     74,92
 6     70,71
 7     66,74
 8     63,00

Per tio ĝi sekvas la eksponencialan funkcion 
f(x) = 100 \cdot 0,9439^x \,
.

Duobla aŭ duona tonalto estas atingita je transponado de 12 tonoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Transposition (Musik) » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la revizion 3484506 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)