Transporta entrepreno Ostrava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sidejo de Transporta entrepreno Ostrava.
Origina simbolo de DPMO
Koncesia dokumento de loka tramvojo Přívoz–Vítkovice el la jaro 1894

Transporta entrepreno Ostrava (TEO), (ĉeĥe Dopravní podnik Ostrava (DPO)) estas kompanio certiganta trafikon de urba amasa transporto (UAT) en Ostrava. Ĝi trafikas reton de aŭtobusaj, tramaj kaj trolebusaj linioj, kiuj estas ensumigitaj en Ostravan transportan integran sistemon (OTIS).

Transportaj entreprenoj de urbo Ostrava estiĝis en la jaro 1949 per kunigo de devena Kompanio de moraviaj lokaj tramvojoj (tramoj en Ostrava), Landaj tramvojoj (mallarĝtrakaj tramvojoj en Ostrava-regiono, Karviná-regiono kaj Bohumín-regiono), Lokaj tramvojoj Ostrava - Karviná. En la jaro 1953 aliĝis al ĝi ankoraŭ Vítkovica uzina tramvojo (trafiko de tramvojo en Vítkovice kaj Zábřeh). Hodiaŭ TEO estas akcia kompanio proprumata de 100% de la statuta urbo Ostrava.

Historio de la ostrava UAT

Tramoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Tramtransporto en Ostrava kaj Mallarĝtrakaj tramvojoj en Ostrava-regiono.

Antaŭ estiĝo de TE

La unua projekto de vapora tramo en Moravia Ostrava aperis jam en la jaro 1882, realigon ĝisatendis nur projekto de komence de la 90-aj jaroj de la 19-a jarcento. La trafiko estis komencita la 18-an de aŭgusto 1894 el Přívoz (de stacidomo) ĝis Vítkovice. Ĝis fino de la jarcento estis trafikigita ankoraŭ la dua tramvojo, sed la tuta reto estis elektrizita kaj la 1-an de majo 1901 estis komencita trafiko de elektraj tramoj. Ĝis la jaro 1907 estis konstruitaj spinaj tramvojoj (Přívoz stacidomo - Moravia Ostrava urbo - Vítkovice kaj Ponto trans Ostravice - Moravia Ostrava urbo - Svinov) de la ostrava tramreto. En la jaro 1926 estis al tiu ĉi tramlinioj alligita devene fervoja linio Svinov - Klimkovice, sed kiu estis en la 20-aj jaroj elektrizita. En la 20-aj jaroj kaj la 30-aj jaroj okazis dureligo de la plej frekventataj sektoroj en la urbo.

Tramtransporto de TE

En la jaro 1960 estis trafikigita tramvojo ĝis Poruba, en 1969 ĝis Martinov al nova centraj laborejoj. En la 70-aj jaroj kaj la 80-aj jaroj okazis konstruado de novaj mikroregionoj sude de la urbo. la plej nova sektoro estas tramvojo laŭlonge laŭ strato Místecká el la jaro 1999.

Aŭtobusoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Urba aŭtobusa transporto en Ostrava.

Aŭtobusoj antaŭ estiĝo de TE

La urbaj aŭtobusoj aperis en Ostrava en la jaro 1929. La 26-an de aprilo estis komencita trafiko sur la unua linio Placo de Masaryk - Přívoz kemia fabriko. Dum unua respubliko estis establitaj kelkaj pluaj linioj, tamen la aŭtobusoj neniam akiris ian grandan transportan signifon. (trafikataj 6 veturiloj).

Aŭtobusa transporto de TE

Granda evoluo okazis nur en la 60-aj jaroj, kiam dank' al malmultekosta krudnafto komenciĝis fabriki amase aŭtobusoj en Karosa en Vysoké Mýto.

Trolebusoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Trolebusa transporto en Ostrava.

Komenco de trafiko de trolebusoj en Ostrava estas datita al la 9-a de majo 1952, kiam estis solene malfermita ronda vojo eliranta el Placo de Respubliko. La reto iom post iom disvastiĝis, pli granda evoluo okazis en la 70-aj jaroj kaj la 80-aj jaroj (linio ĝis Fifejdy, al minejo Heřmanice). Lasta nova sektoro estis trafikigita en la jaro 1995 (ĝis Koblov).

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj