Transports Internationaux Routiers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Transports Internationaux Routiers
emblemo
customs transit procedures • traktato
Komenco 14-a de novembro 1975 vd
vdr
membroŝtatoj de la TIR-sistemo

Transports Internationaux Routiers (TIR, france, foje ankaŭ nomata Transit International Routier, en Esperanto "internaciaj ŝoseaj transportoj" aŭ "internacia ŝosea tratransporto") estas internacia interkonsento por dogana transportsistemo por mallongtempa en- respektive tra-transporto de varoj per kamionoj.

Signo kun la mallongigo TIR estas fiksata ĉe la kamionoj kiuj transportas varojn per la dogana sistemo. La kargospacoj de la veturiloj estas oficiale fermitaj per doganistoj. Tiel dumvoje ne eblas malfermi ilin, sen ke tio poste rimarkeblus en sekva dogana kontrolo. Per la sistemo la administra laboro de doganaj kontroloj dumvoje estas signife malaltigita, ĉar nur doganistoj en la ekvetura kaj alvena ŝtatoj devas kontroli la varojn, sed ne tiuj en la mallongtempe traveturataj ŝtatoj.

La sistemo estas internacie administrata pere de la organizaĵo Internacia Unio de Ŝoseaj Transportoj, france nomata Union Internationale des Transports Routiers respektive angle International Road Transport Union (IRU), kun centra oficejo en Ĝenevo.

Jura bazo de la sistemo estas la Traktato pri Internacia Vara Transporto per Dokumento ("Carnet") TIR de la 14-a de novembro 1975, kiun laŭ la stato fine de la jaro 2010 subtenas 68 membroŝtatoj (vidu la mapon dekstre), inkluzive de ĉiuj membroŝtatoj de la Eŭropa Unio. Praktike tamen nur 56 ŝtatoj praktike aplikas la sistemon kaj havas korespondajn naciajn organizaĵojn, kiuj garantias la laŭsisteman aplikon de la traktato.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]