Transsekseco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Transseksa)

La fakvorto transsekseco rilatas al tiuj personoj, kiuj sentiĝas apartenantaj al kontraŭa sekso kaj deziras la fizikaspekton koresponanta al la sekso kiun ili sentas kiel propra. Por atingi vivmanieron kohera kun sia sento kaj por atingi la fizikaspekton el tiu sekso, kiun ili sentas propra, ili povas uzi medikamentojn, hormonojn kiuj virseksigos aŭ inigos sian aspekton, aŭ subiĝi kirurgion. Ĝi povas kunporti grandan rifuzon por vivi kun la seksorganoj kiujn ili havas ekde sia naskiĝo, aŭ por la deziro havi generilojn, kiuj alkordiĝus kun sia seksa identeco.

Nuntempe kelkaj esploristoj pri neŭroscienco kaj genetiko ŝajne trovis kelkajn paŭtoj de la transseksuloj kiuj fizike diferencantas ilin de la ceteraj homoj. Tiele, grupo de 54 genoj povas kaŭzi banon de hormonoj kontraŭaj de sia genetika sekso. Ĉi tiu bano estus kaŭzanta, ke kelkaj zonoj de la cerbo de la transseksuloj disvolvas sammaniere ĉe la kontraŭa sekso tiel, kiel oni jam determinis eksperimentante. Ŝajne ekzistus ennaskita antaŭdispono por esti transseksulo. La familia aŭ socia etoso de la infano ne povus ŝanĝi tion, sed nur modifi aŭ subpremi sian manifestadon.

Transseksulo ofte apartigas al pliprecize parto de la difino de la vorto transgenrulo - iu kiu sentas, ke li aŭ ŝi naskiĝis ano de la malĝusta sekso laŭ sia socia sekso.

Ĝi povas ankaŭ pli precize signifi transgenrulo kiu jam havis parton aŭ tuton de transseks-terapion, inkluzive de hormonoj, plastika ĥirurgio, kaj seksoŝanĝ-operacio.

Seksgenraj vortoj por transseksaj homoj[redakti | redakti fonton]

Jen meze de la foto la ekzemplo de (transseksulino). De maldekstre: Andrzej Rozenek, Anna Grodzka (transseksulino kiu naskiĝis kiel viro) kaj d-ro Robert Biedroń (esperantisto) dum la apog-agado por la infanaĝaj gejoj en Rusio (2013)

Transseksaj homoj plej ŝatas alparoliĝi (aŭ priparoliĝi) kun la pronomoj de siaj celataj sociaj seksoj. Ekzemple, transseksa viro estas homo kiu naskiĝis korpe kiel virino, sed tamen sin identigas kiel viron kaj iĝas aŭ iĝos sociale vire, kaj havas aŭ havos viran korpon. Transseksuloj kelkfoje referenciĝas per "naskita-al-celata" seksaj vortoj. "Ina-al-vire" por transseksa viro aŭ "Vira-al-ina" por transseksulino. Ĉi tiuj vortoj ege helpas al oni por preventi konfuzon, ĉar por kelkaj homoj "transseksa virino" estas 'ino kiu iĝas viro', kaj por aliaj homoj "viro kiu iĝas virino." Oni emas diri la vortoparojn "trans(seks)a viro" por "in-al-vira" transseksulo kaj "trans(seks)a virino" por "vir-al-ina" transseksulon, kaj emas ne diri "transviro"-n aŭ "transvirino"-n, ĉar ĉi lastaj ŝajnigas ilin kiel anojn de iuj apartaj, fremdaj seksoj anstataŭ kiel viroj kaj virinoj, kiuj estas ankaŭ transaj. Eĉ pli bone estas simple nomi ilin "viroj" kaj "virinoj," ĉar la plimulto ne volas voki atenton al sia transsekseco, precipe ne ĉiam kaj ĉie. Senzorga "elŝrankigo" de transseksuloj, kiuj ne volas tion, ja povas endanĝerigi iliajn vivojn.

Dum kelkaj transseksuloj sin sentas partoprentantaj de la GLAT-komunumo, aliaj ne konsentas. Transseksaj homoj ofte sentas, ke genra identado kaj seksa orientiĝo malsamas. Transseksaj viroj kaj transseksaj virinoj povas esti kaj samseksemaj kaj aliseksemaj, samkiel netransseksuloj, kaj oni uzas la vortojn kiuj apartenas al la celata sekso de tiu homo. Ekzemple, homo kiu biologike naskiĝis vire, sed sin identigas kiel virino, kaj nur emas al viroj, diros, ke ŝi estas aliseksema. Ekzaktsame, homo kiu naskiĝis biologike ine kaj sin identigas kiel viro, kaj nur emas al viroj diros, ke li estas samseksema. Transseksaj homoj, samkiel ĉiuj aliaj homoj, povas esti kaj ambaŭseksemaj kaj neseksemaj.

ICD-11 kaj DSM-V[redakti | redakti fonton]

En DSM-IV "transsekseco" ŝanĝiĝis al "seksa identa obstrukco," kaj poste en DSM-V ĝin anstataŭis "genra disforio" por emfazi, ke seksa transiĝo ne estas psika malsano sed kuraco por malsano. Alivorte la malsano estas la malbonega sento (disforio), kiun sentas transseksuloj antaŭ seksa transiĝo. La laŭnorma kuraco por tiu disforio estas sukcesa seksa transiĝo, t.e. hormonterapio kaj, kiam indikita, kirurgio por kuraci disforion pri la korpo, plus socia akceptiĝo kiel ano de sia interna sekso. Laŭ faktopapero pri DSM-V, la ĉefa kialo por la daŭra ĉeesto de genra disforio en listo de psikiatriaj diagnozoj estis la bezono por medicina kodo, sen kiu oni ne povas ricevi hormonterapion aŭ kirurgiojn.[1]

Estas planite, ke en ICD-11 (eldonota en 2018) la diagnozo ne plu estos psikiatria kaj moviĝos al kategorio pri "medicinaj kondiĉoj pri seksa sano." La kontinua ĉeesto de diagnozoj pri genra disforio dum infanaĝo estas polemika kaj pridisputata de la ICD-11-a komitato.[2]

Kompreneble stigmato kaj socia malakcepto, kaŭzitaj de miskomprenoj pri la naturo de genra disforio, malhelpas la kuracadon de transseksuloj, kaj eble tio estas unu kialo por movi ĝin el la kategorio de psikaj malsanoj.

Transsekseco en diversaj kulturoj[redakti | redakti fonton]

Transsekseco estas transkultura fenomeno, ĉar etnografiaj raportoj de la tuta mondo malkaŝas fenomenojn pri seksa ŝanĝo en multaj kulturoj kaj ĉe multaj diversaj popoloj[3]. Estas multaj kulturoj mondskale, kiuj agnoskas diversmaniere ‘trian genron’. Ekzemple pluraj usonindiĝenaj kulturoj kredas je ‘duspirituloj’, kiuj havas kaj iĉajn kaj inajn kvalitojn kaj plenumas specialan rolon en sia socio. En Barato, Pakistano, kaj Bangladeŝo ‘hiĝroj’ estas iĉseksuloj, kiuj adoptas inajn genrorolojn kaj vestaĵojn, kaj konsideras sin kiel membron de ‘tria genro’[4].

Tajlando : Kathoey sur podio.
Tajlando: Kathoey sur kabareda podio.

Azio[redakti | redakti fonton]

Tajlando: transsekseco estas relative akceptita fenomeno en tiu lando. Oni tie indikas transseksulojn per la esprimo kathoey (taje: กะเทย, prononcu [kà.tʰɤːj] ), koncepto kiu devenas de la khmera lingvo. Ankaŭ la termino phet thee sam ("la tria sekso") estas uzata. Ĉe okcidentaj seksturistoj la termino ladyboy ("virino-knabo") estas uzata, sed tajaj transseksuloj ne identigas sin tiel. Tajaj kathoey-aktivuloj formale petis la registaron enkonduki trian seksokategorion en la tajlanda pasporto, aldone al la "maskla" kaj "ina".

Irano: kvankam samseksemaj interrilatoj estas kontraŭleĝaj (mortpuneblaj) kaj ankaŭ transsseksuloj estis komence persekutitaj kaj devige traktitaj kun masklaj hormonoj, tamen sekskorektigaj operacioj estas permesataj, ĉar en 1987, post aktiva kampanjo de la transseksa Maryam Hatoon Molkara, la islama gvidanto Ajatolo Ĥomejni proklamis fatvon en kiu li formale aprobis transseksecon permesante seksoŝanĝajn operaciojn kiel resanigilo por "diagnozitaj transseksuloj". Transsekseco estas hodiaŭ viditaj de la iranaj regantoj kiel legitima fenomeno, kiu ne estas kontraŭa al la Korano. En la konservativa irana socio, tamen, restas granda manko de komprenemo por tiu fenomeno[5].

En Pakistano kaj Bangladeŝo hiĝroj estas oficiale agnoskataj de la registaro kiel parto de 'tria genro'. Ili estas konsiderataj kiel nek viro nek virino. Ankaŭ en Barato, transseksaj individuoj estas agnoskataj kiel parto de tria genro kaj tiel oficiale leĝe protektitaj[6].

Nord-Amerko[redakti | redakti fonton]

Depost 2016 la usona ŝtato Oregon (samkiel Aŭstralio, Germanio kaj Barato) agnoskas trian genron/sekson, "neŭtralan" sur la administra kampo[7].

Latin-Ameriko[redakti | redakti fonton]

En oktobro de 2009 la nacia senato en Urugvajo unuanime aprobis leĝproponon, danke al kiu transseksuloj povos ŝanĝi sian nomon en ĉiuj oficialaj dokumentoj, de naskiĝatestoj al pasportoj, por reflekti la sekson de sia elekto. Dokumentoj reflektantaj la originalan sekson kaj nomon estos arkivitaj kaj ŝanĝitaj. La ŝanĝo de sekso kaj nomo eblas por homoj super 18 jaroj kaj 5 jaroj devas pasi antaŭ ol kandidato povas peti alian ŝanĝon.[8]

Ekvadoro: tie la polico aktive kontraŭbatalas transseksulojn, samkiel travestulojn kaj gejojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gender Dysphoria Fact Sheet
  2. Gender Diagnoses and ICD-11
  3. (portugala) Alexandre Saadeh (2004). "Transtorno de identidade sexual: um estudo psicopatológico de transexualismo masculino e feminino" (PDF).
  4. Pli da genroopcioj ni petas Arkivigite je 2018-04-09 per la retarkivo Wayback Machine, Egalecen.
  5. (angla) Be Like Others (Esti Kiel Aliaj) ankaŭ konata kiel Transsexual en Iran) dokumenta filmo verkita kaj direktita en 2008 de Tanaz Eshaghian.
  6. (angla) McCoy, T. (2014, 15 april). India now recognizes transgender citizens as 'third gender'. The Washington Post.
  7. (franca) Elodie Palasse-Leroux, «Un troisième genre? L'Indonésie, plus grand pays musulman, en reconnaît 5 », Slate, la 24-an de aŭgusto 2016.
  8. Urugvajo: en la avangardo de gejaj rajtoj Arkivigite je 2010-07-14 per la retarkivo Wayback Machine esperante