Transsekseco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La fakvorto transsekseco rilatas al tiuj personoj, kiuj sentiĝas apartenantaj al kontraŭa sekso kaj deziras la fizikaspekton koresponanta al la sekso kiun ili sentas kiel propra. Por atingi vivmanieron kohera kun sia sento kaj por atingi la fizikaspekton el tiu sekso, kiun ili sentas propra, ili povas uzi medikamentojn, hormonojn kiuj virseksigos aŭ inigos sian aspekton, aŭ subiĝi kirurgion. Ĝi povas kunporti grandan rifuzon por vivi kun la seksorganoj kiujn ili havas ekde sia naskiĝo, aŭ por la deziro havi generilojn, kiuj alkordiĝus kun sia seksa identeco.

Nuntempe kelkaj esploristoj pri neŭroscienco kaj genetiko ŝaine trovis kelkajn paŭtoj de la transseksuloj kiuj fizike diferencantas ilin de la ceteraj homoj. Tiele, grupo de 54 genoj povas kaŭzi banon de hormonoj kontraŭaj de sia genetika sekso. Ĉi tiu bano estus kauzanta ke kelkaj zonoj de la cerbo de la transeksuloj disvolvas sammaniere ĉe la kontraŭa sekso tiel, kiel oni jam determinis eksperimentante. Ŝajne ekzistus ennaskita antaŭdispono por esti transeksulo. La familia aŭ socia etoso de la infano ne povus ŝanĝi tion, sed nur modifi aŭ subpremi sian manifestadon. Transseksulo ofte apartigas al pliprecize parto de la difino de la vorto transgenrulo - iu kiu sentas ke li aŭ ŝi naskiĝis ano de la malĝusta sekso laŭ sia socia sekso.

Ĝi povas ankaŭ pli precize signifi transgenrulo kiu jam havis parton aŭ tuton de transseks-terapion, inkluzive de hormonoj, plastika ĥirurgio, kaj seksoŝanĝ-operacio.

Seksgenraj vortoj por transseksaj homoj

Transseksaj homoj plej ŝatas alparoliĝi (aŭ priparoliĝi) kun la pronomoj de siaj celataj genroj. Ekzemple, transseksa viro estas homo kiu naskiĝis korpe kiel ino, sed tamen sin identigas kiel viron kaj iĝas aŭ iĝos sociale iĉe, kaj havas a1u havos iĉan korpon. Transseksuloj kelkfoje referenciĝas per "naskita-al-celata" seksaj vortoj. "Ina-al-vire" por transeksa viro aŭ "Vira-al-ina" por transseksulino. Ĉi tiuj vortoj ege helpas al oni por preventi konfuzion, ĉar por kelkaj homoj "transeksa ino" estas 'ino kiu iĝas viro', kaj por aliaj homoj "viro kiu iĝas ino." Se oni uzas la vortojn "transviro"-n kaj "transvirino"-n, Kutime oni uzas ilin por indiki la celatan genron, ne la korpseksan.

Dum kelkaj transseksuloj sin sentas partoprentantaj de la GLAT komunumo, aliaj ne konsentas. Transseksaj homoj ofte sentas ke genra identado kaj seksa orientado malsamas. Transseksaj viroj kaj transseksaj inoj povas esti kaj gejaj kaj negejaj, samkiel netransseksuloj, kaj oni uzas la vortojn kiuj apartenas al la celata sekso de tiu homo. Ekzemple, homo kiu biologike naskiĝis vire, sed sin identigas kiel ino, kaj nur emas al viroj, diros ke ŝi estas malgeja. Ekzaktsame, homo kiu naskiĝis biologike ine kaj sin identigas kiel viro, kaj nur emas al viroj diros ke li estas geja. Transsekaj homoj, samkiel ĉiuj aliaj homoj, povas esti kaj ambaŭseksemaj kaj neseksemaj.

En Urugvajo

En oktobro de 2009 la nacia senato unuanime aprobis leĝproponon, danke al kiu transseksuloj povos ŝanĝi sian nomon en ĉiuj oficialaj dokumentoj, de naskiĝatestoj al pasportoj, por reflekti la sekson de sia elekto. Dokumentoj reflektantaj la originalan sekson kaj nomon estos enarkivigitaj kaj ŝanĝitaj. La ŝanĝo de sekso kaj nomo eblas por homoj super 18 jaroj kaj kvin jaroj devas pasi antaŭ ol kandidato povas peti alian ŝanĝon.[1]

Vidu ankaŭ

Referencoj