Transvaal-parko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Transvaal (apartigilo)
Transvaal-parko en 2006

Transvaal-parko (ruse Трансвааль-парк) estas sport- kaj amuz-centro kaj akvoparko, malfermita en junio 2002 en Moskvo kaj plene detruita la 14-an de februaro 2004 pro falo de tegmento.

Konstruado kaj funkciado[redakti | redakti fonton]

Transvaal-parko estis konstruita laŭ projekto de inĝeniero Nodar Kanĉeli. La kvinetaĝan konstruaĵon starigis dum 1,5 jaroj turkia kompanio Koĉak Inŝaat Limited (turke: Koçak İnşaat Ltd).

Ĝi estis malfermita en junio 2002 ĝis la urbofesto. Tiam ĝi fariĝis la plej granda akvoparko en Orienta Eŭropo: ĝi havis komunan areon 20,2 mil m2, estis vizitebla por 2 mil homoj samtempe (inter ili 700 homoj en akva parto). Krom akvoparko kun atrakcioj, ĝi enhavis sport-basenon, 2 saŭnĉambrojn, lokon por bovlingo kun kafejo kaj bilardoludejo, restoracion, ejon por sport-trejnado kaj belec-salonon[1].

Katastrofo[redakti | redakti fonton]

Operaco pri savado post detruiĝo, foto de RIA NOVOSTI
Ortodoksisma kapelo sur loko de la katastrofo

La 14-an de februaro 2004 ĉirkaŭ 19:15 (moskva tempo) okazis falo de la tegmento. Tiam en Transvaal-parko estis preskaŭ 400 homoj. Laŭ informo de la vizitantoj, plej forta detruiĝo estis en loko kie situis plej popularaj atrakcioj, inkludante basenon por infanoj.

Pro la katastrofo pereis 28 homoj, el ili 8 estis infanoj; 193 estis vunditaj.

Esplorado pri la katastrofo kaj postaj okazaĵoj[redakti | redakti fonton]

Tuj post la katastrofo aperis kvar ĉefaj versioj pri ĝiaj kialoj: malĝusteco en la projekto, eraroj dum konstruado, malbona ekspluatado kaj moviĝo de la grundo.

Prokuroraro de Moskvo kulpigis ĉefan inĝenieron de la projekto Nodar Kanĉeli. Al li estis proponita amnestio ligita al 100-jariĝo de la Ŝtata Dumao de Rusio; li konsentis, ne konfesinte tamen sin kulpa. La 26-an de oktobro 2006 juĝistaro Zamoskvoreckij agnoskis laŭleĝecon de la amnestio. La dua kulpiganto — Andrej Voronin — estis fine malkulpigita la 30-an de aŭgusto 2006.

En 2013 sur loko de estinta Transvaal-parko ekfunkciis nova akvoparko "Moreon".

Referencoj[redakti | redakti fonton]