Transvalorigo de la valoroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Transvalorigo de la valorojrevalorigo de ĉiŭj valoroj (germane: Umwertung aller Werte) estas filozofia koncepto elpensita kaj disvolvita de la germana Friedrich Nietzsche, kaj plue unu el konceptoj, ĉirkaŭ kiu turnas la tuta nietzschea universo.

Ellaborante tiun pensaĵon en la La antikristo, Nietzsche asertas ke kristanismo, ne nur kiel religio, sed ankaŭ kiel morala sistemo superreganta en la okcidenta mondo, estas "malamika al la vivo". Kiel "religio de la pieco", kristanismo haltigas la feblulon super la plifortulo dum en la naturo la evolucio superlevas la pli fortulon, kaj ekzaltas tion kio estas "malperfekte farita" malprofite de tio kio estas vivplena kaj vitale arda.[1]

Laŭ Nietzsche kristanismo malavantaĝe, ekzemple, kompariĝas al budhismo: kristanismo estas "lukto kontraŭ la peko"[2]. budhismo estas "lukto kontraŭ la sufero". Laŭ Nietzsche, kristanismo limigas kaj reduktas la homaron al atako kontraŭ la naturaj instinktoj kaj la neeviteblaj impulsoj kiel la inklino al la peko dum budhismo konsilas nur eviti la suferon.[3]Dum kristanismo plenas je "venĝo" kaj "malsimpatio" (kiel vidiĝas. ekzemple, en la lasta juĝo)[4], budhismo antaŭeniras "bonvolemon, ĝentilemon, kiel la promovon de la sano". Budhismo estas ankaŭ vidita de Nietzsche kiel religio "honesta" pro ĝia rigida "Fenomenismo" kaj "ĉar kristanismo multe promesas kaj nenion plenumas." Ankaŭ la martiro, anstataŭ esti alta nivelo de moraleco aŭ pozicio de forto, estas indico de "obtuzo rilate la problemon de la vero", kiu daŭre ŝanĝas kiel montrate en la volo de potenco.

Samamniere, Nietzsche kontraŭmetas la eŭropan moralon de la 20-a jarcento al tiu de la pra-kristana kaj al tiu de la greka civilizo. Krome en la penso de Nietzsche la sekso estas fundamenta firmiĝado de la vivo por la vivĝojo kaj por la generado: do, la elstariĝo de la ĉasteco en kristanismo (ekzemple, la historio de Maria kaj ŝia gravediĝo]], estante kontraŭa al la naturaj instinktoj de la homaro, estas kontraŭdiro de la "naturaj valoroj".

La entuziasmo de Nietzsche por tio kion li nomas "la transvalorigo de la valoroj" naskiĝas el sia malestimo pri la kristanismo kaj la amplekso de la morala sistemo kunrilata al ĝi: pro "la malŝato por la homo", kiel verkis Nietzsche ĉe la fino de Antikristo. Nietzsche sentas la moralan kadron de la kristana civilizo kiel ion subpreman: la generado estus mokata kiel io peka kaj la vivo kiel vivita investo por la kontentiga kaj transtera vivo; la morto", laŭ Nietzsche, en kristanismo "valoras pli ol la vivo". Tial la transvalorigo de ĉiuj valoroj signifus la ekzaltadon de la vivo anstataŭ de la morto kaj la akcepton de ĉiu instinkto aŭ volupto kiel io biologia kaj tial valida, tial transe de la morala kondamno. Tio kion oni deziras nenio alia estus ol tio kion oni deziras: tio kiun oni deziras estus la produkto de la stimuloj anstataŭ la produkto de la "libera volo"...

Kaj oni kalkulas la tempon de tiu mortdona fatalo - ekde la unua tago de kristanismo. Kial prefere ne la lasta? De hodiaŭ? (Konkludoj en la verko “Antikristo”.)

"La revalorigo de la valoroj" estis ankaŭ la provizora titolo kiun Nietzsche estis planinta verki, sed nur la unua -Antikristo – li sukcesis kompleti. Tamen, unu el liaj projektoj por lia lasta libro. titolita La volo de potenco (manuskripto), estis tiu uzenda kun "La revalorigo de ĉiuj valoroj" kiel subtitolo, kaj estas tiu skemo kiun lia fratino Elisabeth Förster-Nietzsche uzis por kunigi liajn notojn ĉe la fino de la libro sub tiu titolo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Spertuloj pri kristana religio rimarkas ke al Nietzsche ne brilis la ideoj de frateco kaj egaleco en digno, kiujn kristanismo vidas fruktoj en Jesuo Kristo. Vidu sennombrajn apologiajnn verkojn kiel “La fundamentoj de la kristanismo” 2n [1] [2]
  2. Vere kristanismo estas la ricevo de la adopto al filoj de Dio en Kristo, kiu estas kontraŭata de la peko.
  3. Vere kristanismo estas ĝojo (vidu mistikan teologion kaj Luko 2,10 “Kaj la anĝelo diris al ili: Ne timu; ĉar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda ĝojo, kiu estos al la tuta popolo) pro la evangelia anonco de la dia patreco kiu puŝas helpi la suferantajn fratojn .
  4. Vere la lasta juĝo estas la definitiva konsciiĝo pri siaj elektoj: kun Kristo aŭ fore de Kristo: la aktoro estas nur la konsciiĝo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Kaufmann, Walter (1974). "Chapter 3". Nietzsche: Philosopher, Psychologist, Antichrist. Princeton: Princeton University Press. ISBN 0-691-01983-5
  • Andreas Urs Sommer: Was (er)schafft die Umwertung aller Werte? Zu Nietzsches Kreativitätsmythologemen. In: Oliver Krüger u.a. (Hrsg.): Mythen der Kreativität: das Schöpferische zwischen Innovation und Hybris, Frankfurt 2003, 196-206.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]