Transversa fronto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oni nomas transversa fronto la parte sukcesajn strebadojn je kunlaboro ĉe german-naciismaj grupoj kun komunistoj dum la vajmara respubliko.

Precipe Ernst Niekisch provis proksimigi komunismajn kaj faŝismajn fortojn kadre de tio, kion li nomis naci-bolŝevismo, celante per tio renversi la establitan ordon de la vajmara respubliko. Kurt von Schleicher provis mallonge antaŭ la ekrego de la nazioj pere de strategio de transversa fronto forsplitigi la maldekstran alon de la nazia partio NSDAP, kiun direktis la fratoj Gregor kaj Otto Strasser. Per tio li celis dividi la nazian movadon kaj malhelpi la kancelieriĝon de Adolf Hitler, sed li malsukcesis.

Hodiaŭ la nocio estas ofte uzata por priskribi provojn de ekstremdekstruloj aŭ novnazioj infiltri maldekstrajn grupojn kaj aranĝojn aŭ maldekstre inklinitajn subkulturojn.

Vidu ankaŭ

faŝismo, naziismo, novdekstrismo

Eksteraj ligiloj