Traperko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
la "domo de kunlaboro" en la universitato de Umeå

Traperko estas granda interreta vortaro kiu povas traduki inter 27 lingvoj - la plej multaj kapvortoj estas el Esperanto. La projekto estas gastigata per la akademia komputila klubo en Umeå kaj laŭ la stato fine de 2023 kontinue atingeblas ekde la publikigo en 2005. Kopio estis gastigata de E@I ĉe la retadreso traperko.lingon.info kaj tie rete atingeblis almenaŭ ĝis 2016. Traperko estas verkita de Martin Wiss, kiu fine de 2005 estis 26-jara (do n. en 1979) kaj tiam ĵus finis studadon en la universitato de Umeå.

Listo de lingvoj kaj vortnombroj en Traperko[redakti | redakti fonton]

  • laŭ la stato de 2006, daŭre aktuala fine de 2023
Lingvo Vortnombro
afrikansa 6282
angla 21727
belorusa 15898
dana 4634
esperanto 135888
eŭska 4298
finna 1909
franca 33093
frisa 4525
germana 26938
hebrea 1110
hispana 8361
hungara 38575
irlanda 1340
islanda 1635
itala 8395
kataluna 5908
kroata 4959
latina/scienca 2577
luksemburga 3940
nederlanda 54239
norvega, bukmol 1966
pola 18972
portugala 25479
rusa 20600
slovaka 3024
sranana 1177
sveda 18706
ukraina 1072
ĉeĥa 39415

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]