Traugott Hahn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La martiroŝtono apud la Nova kapelo sur la Granda tombejo de Rigo, sur kiu troviĝas ankaŭ la nomo de Hahn.

Gotthilft Traugott HAHN, latve: Traugots Hans, (naskiĝinta en la 13-a de februaro 1875 en Rõuge, murdita en la 14-a de januaro 1919 en Tartu), estis baltia-germana teologo kaj pastoro. En Estonio li taksatas heroo de la estonia liberigmovado, por la evangelia eklezio li estas kristana martiro.

Eklezia kariero famile enradikita

La filo de samnoma paroĥestro (1848–1939) estis pastoro kal popola misiisto; lia avo Carl Hugo Hahn estis misiisto ĉe la Hereroj en Germana Sudokcidenta Afriko. Ekde 1893 li studis teologion ĉe la universitatoj de Tartu kaj Göttingen kaj ordinitis en la 16-a de majo 1899. En 1902 li fariĝis porstudentara pastoro en Tartu, kie li doktoriĝis per eklezihistoria tezo pri Tyconius, iĝis privata docento kaj, en la 1909-a jaro, finfine profesoro pri praktika teologio.

Cirkonstancoj politikaj kaj sociaj

Baltio kaj aparte la universitato de Tartu suferis ekde 1905 pri fortita rusigo en ĉiuj kampoj. La estonia landa eklezio kaj germanlingvaj teologoj, post la eksplodo de la Unua mondmilito ankoraŭ pli suspektiĝis kaj observitis perpolice. Hahn arestitis fare de rusoj en 1915, sed reliberigitis post protestoj akraj de la studentaro. Dum la revojaĝo el la prizono en Peterburgo li povis ankoraŭ vidi sian patron antaŭ ties deportado al Siberio. Kontraŭe al multo da rifuĝintaj profesoroj li daŭrigis sian deĵoron altlernejan surloke. Post la Oktobra Revolucio kaj la liberigo de la urbo far germanaj trupoj en la 24-a de februaro 1919 eblis remalfermi la germanan altlernejon. La malpermesitaj studentaj korporacioj renaskiĝis kaj Hahn, imitante la patran agon de 1867, aliĝis al la korporacio Arminia Dorpatensis ene de la asocio Wingolf.

Post retiriĝo de la germanaj taĉmentoj post la armistico kun la nacioj de la Kora Entento kaj la enmarŝado de la Ruĝa Armeo multaj baltiaj germanoj kaj estonoj estis fuĝontaj; Hahn tamen restis nevolante forlasi sian komunumon.

Post la malpermeso de ĉiuj aranĝoj ekleziaj Hahn predikadis en la paroĥestra domo kaj en la loĝejoj de la komunumanoj malgraŭ la danĝero esti malliberigita. En al 3-a de januaro 1919 oni arestis lin. Enprizone li ankoraŭ pli enprofundiĝis en preĝado kaj startis animzorgadon inter la aliaj arestitoj. La 14-an de januaro estonaj trupoj liberigis la urbon Tartu kaj ĉ. 300 prizonulojn. En la t.n. murdokelo troviĝis 24 kadavroj, inter ili ankaŭ la mortaj restaĵoj de Traugott Hahn murdita nur mallonge antaŭ la foriro de la komunistoj.

Aliaj viktimoj tiam ekzekutitaj estis ortodoksaj ekleziuloj - kiel la episkopo de Rigo Platon Kulbuŝ kaj la popoj Mihkel Bleive kaj Nikolai Beĵanitski.

Memorigo

En hodiaŭa Estonio Hahn estas nacia heroo por la liberigo de Estonio kaj kristana martiro. La Evangelia Eklezio en Germanio fiksis la 15-an de januaro kiel memortagon.[1]

Omaĝe al Hahn kaj aliaj baltiaj martiroj oni starigis monumenton sur la Granda tombejo de Rigo en la 1920-aj jaroj. Temis pri obelisko el nigra granito, sur kies supra parto legebis la nomoj de enprizone ekzekutitaj pastoroj; en la malsupra parto la nomoj de aliaj 32 ekleziulaj viktimoj (el ili estis unu Hahn) videblis.

La nova domo de la en 1994 refondita korporacio Arminia Dorpatensis reinaŭguritis en 1995 en ĉeesto de Wilhelm Hahn filo de Traŭgott kaj eksa ministro pri kulturo en Baden-Virtembergo.

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Piednotoj

  1. Traugott Hahn en la ekumena kalendaro de la sanktuloj