Travertino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Travertino

Travertino (de la itala travertino, latina lapis tiburtinus, "ŝtono el Tiburo" (hodiaŭ: Tivoli) estas pli-malpli pora kalkŝtonaĵo kun hela, plej ofte flaveca ĝis bruna koloro. Travertinon eligas malvarmaj aŭ varmaj fontoj de nesala akvo, kiuj entenas kalcio- kaj hidrogenkarbonato-jonojn kaj karbondioksidon. Tio okazas sen kunago de vivaĵoj (abiote), sed tiel ke karbondioksido aperas el la fontakvo kaj sekve la solvebloprodukto por kalciokarbonato estas superita. Pro tio ankaŭ la nomo Fontotofo estas uzata. Travertino do estas ŝtonaĵo konsistanta preskaŭ ekskluzive el kalciokarbonato.

Etimologio

La termino travertino venas el la latino lapis tiburtinus, kio signifas “ŝtono el Tivoli”. Fakte tiu roko estas delonge elfosita el ŝtonminoj apud la urbo Tivoli, iam latine nomita Tibur kaj lokita proksimume je tridek kilometroj el Romo.


Formado

Travertino formiĝas pro kalka deponaĵo sur kreskaĵoj (muskoj, algoj...) ĉe fontoj aŭ fluoj kun akvofaletoj. Kalciokarbonato precipitadas pro akvokirloj. Poste, kreskaĵoj kreskas sur la nova ŝton-krusto, kaj la ŝton-formiĝo rekomenciĝas, kaj tiel plu. La kreskaĵoj putras forlasante porojn en la ŝtono.

Ekvilibro kalciokarbonata

Pro tiu formado, tiuj fontoj aŭ riveroj stange aspektas, oni nomas ilin fontotofoj aŭ ŝtonigaj fontoj. La sekvanta kemia ekvacio montras la ekvilibron kalciokarbonatan:



Maldekstre la kalciokarbonato estas solida (travertino), dekstre, ĝi estas solvita en akvo kiel jonoj (karsta erozio)

Uzoj

En Romo ( Italio), travertino estis multfoje uzata kiel porkonstrua ŝtono. Oni uzis ĝin por konstrui multnombrajn monumentojn dum la Romia antikveco (ekzemple triumfpordegoj) aŭ dum Renesanco (preĝejoj kaj bazilikoj).

Oni ofte uzas travertinon por fari ŝtonplankojn, ŝtuparojn aŭ plataĵoj (tablo, telermeblo...)

Ekstere, ekzemple kiel ŝtonplanko ĉirkaŭ naĝujo aŭ kiel teraso, oni metas krudan aŭ maljuniĝintan travertinon, sen plenigo de ĝiaj poroj. Male, ene, oni glatigas kaj plenigas ĝin por faciligi la bontenadon.

Malavantaĝo kaj problemo

Travertino estas pora ŝtono. Ĝi estas uzata por skulptaĵoj kaj monumentoj kiel ekzemple ĉe la Monumento de Libereco (Rigo). En tiu monumento klimato kaj ĉirkaŭa poluado difektas la ŝtonon, nome Travertino, kiu estas pora materialo, iom post iom disfalis, kaj la poroj progrese pleniĝis je fulgo kaj partikuloj da sablo: tiel la blokoj nigriĝis, kaj ekgastigis etajn organismojn, precipe muskojn kaj likenon.

Bildgalerio

Vidu ankaŭ

Akvofalo Lúčky