Treblinka (koncentrejo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Treblinka)
Saltu al: navigado, serĉo
Ŝildo de la stacidomo de Treblinka, ekspoziciata nun en Yad Vashem
Memoraĵo de Treblinka
Memoraĵo de Treblinka

Koordinatoj: 52°37′35″N 22°2′49″O  /  52.62639°N, 22.04694°O / 52.62639; 22.04694 (Treblinka (koncentrejo)) Treblinka, estis la nomo de du naziaj ejoj, koncentrejo kaj ekstermejo, la dua plej grava post Aŭŝvico.

Unua ejo konstruita en 1941 kiel laborejo por krimakuzitoj situis je cento da kilometroj nordoriente de Varsovio [1], proksime de la urbo Małkinia [2] , en Pollando.

Iom malpli ol jaro post la malfermo de tiu ejo, kiu estis poste konata sub la nomo de Treblinka 1, dua ejo estis konstruita, kiu rapide iĝis grava ilo en la plano pri ekstermado de judoj elpensita de la tria imperio. Treblinka 2, konstruita de germanaj entrepenoj dungintaj judajn kaj polajn malliberulojn, iĝis ekstermejo por la judoj el centra Eŭropo. Je ĉirkaŭ du kilometroj de la unua ejo, Treblinka 2 iĝis rapide unu el la ĉefaj naziaj ekstermejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ Encarta, la ejo situis je kelkaj 60 mejloj, tio estas 97 kilometroj, de la pola ĉefurbo.
  2. Eugen Kogon, Hermann Langbein, Adalbert Ruckerl, Les chambres à gaz secret d'état (La gazejoj ŝtatsekretoj), Paris, Editions de Minuit, 1984, p. 147

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gitta Sereny, Au fond des ténèbres (Funde de la malheloj), éd. Denoël. La aŭtoro intervjuis Franz Stangl plurfoje en la malliberejo, kie li atendis sian verdikton.
  • Richard Glazar, Trap With a Green Fence, (Kaptata de la verda barilo, ekzistas ankaŭ en la germana: Falle mit dem grünen Zaun). La aŭtoro, naskiĝinta en Prago en 1920 kaj supervivanto de Treblinka, esprimiĝis ankaŭ per la filmo Shoah de Claude Lanzmann.
  • Samuel Willenberg, Révolte à Treblinka, éd. Ramsay. La verko estas atesto: la aŭtoro estas unu el la supervivantoj de la koncentrejo.
  • Martin Gray, Au nom de tous les miens (Nome de ĉiuj miaj). Aŭtobiografio romanigita en kiu la aŭtoro parolas pri tempo en Treblinka.
  • Chil Rajchman, Je suis le dernier juif (Mi estas la lasta judo). Aparta atesto de eskapinto de Treblinka, verkita antaŭ la fino de la milito.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]