Trelew

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Trelew (kimre: Tre Lew(is)) estas urbego en sudorienta Argentino laŭ la Atlantiko en Patagonio en provinco Ĉubutio, en la samnoma departemento.

Dosiero:Escudo Trelew.svg
Blazono de Trelew

Bazaj informoj

Panoramo en Trelew

Geografio

Trelew situas sur la marborda ebenaĵo. Rawson troviĝas 17, Comodoro Rivadavia 390, Neuquén 531, Mar del Plata 876, Bonaero 1120, La Plata 1121, Rosario 1215, San Miguel de Tucumán 1828, Saltaurbo 2054 km.

Historio

Kimraj enmigrantoj fondis Trelew-on en 1886, tial la loknomo gardis la originan kimpran esprimon. Ĝi estis deirpunkto de la nova fervojo. La unuaj trajnoj trafikis post 2 jaroj (la lasta trajno kuris en 1961). La urbo estis la sceno de masakro en 1972. Politikaj kaptitoj parte sukcese fuĝis el la malliberejo.

Urbomezo de Trelew

Ekonomio

Trelew estas grava komerca kaj industria centro por la regiono kaj estas la ĉefnabo por lanpretigo, respondecante pri 90% de agado en Argentino.

Trafiko

Trelew havas enlandan flughavenon, kies apudaĵon profitas la argentina armeo.

Avenuo en Trelew

Klimato

Trelew situas en arida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. La averaĝa temperaturo en la plena jaro varias inter 7-21 °C, sed iam en januaro oni mezuris rekordan varmon 41 °C. Kelkfoje okazas forsto inter monatoj marto-novembro. Jare pluvas po 210 mm, en ĉiuj monatoj pluvas (aŭ neĝas).

Vidindaĵoj

Muzeo en Trelew

Ĝemelurboj

Fontoj