Tremsono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tremsono estas elektronike aŭ mekanike generita sonefekto, je kiu daŭre en mallongaj tempospacoj la amplitudo kaj tiel ankaŭ la laŭteco de muzika signalo estas modulata. Disde la tremsono estas distingenda la vibrado. Vibrato estas la plejparte malalt-frekvenca, sinusa modulado de la frekvenco de signalo kiel frekvencvibrato.

Klarigoj pri la difino

Amplitudovibrato estas en la lingvouzo de muzikistoj ofte trovebla, tamen laŭfizike ne ekzakta nocio sinonima kun tremsono. La ligo de la vortoj „amplitudo“ kaj „vibrato“ al „amplitudovibrato“ diras do, ke la amplitudo de signalo estas sinusforme modulata. La sonpremo aŭ la analoga elektra grando de sono do balanciĝas kun la vibrata aŭ pli bone tremsona frekvenco inter minimuma kaj maksimuma valoro, je kiu la envelopo prezentas malalt-frekventan sinusforman osciladon. Tremsonaj frekvencoj situas kutime je 5 ĝis 8 Hz, pli malrapidaj variadojn oni sentas kiel „ĝemadon“, dum kiam pli altaj tremsonaj frekvencoj rezultigas malmildecon de la sonimpreso.

Je sonoj de naturaj muzikinstrumentoj balanciĝo de la amplitudo preskaŭ ĉiam esta ligita kun balanciĝo de la frekvenco, je kio ambaŭ moduladofrekvencoj plejofte estas en fazo, tio signifas, frekvencaltiĝo estas ligita kun amplitudaltiĝo. La forto de la tremsono aŭ amplitudo-vibrato estas indikata per elcentoj de la elir-amplitudo, dum kiam oni indikas la frekvenciron de la vibrato per cendo.

La kurboformo de la vibratosignalo ĉe sonoj de mekanikaj muzikiloj malofte estas sinusa, ĝi pli ĝuste dependas de la maniero de la songenerado kaj de la formo de la resonanckurbo de la instrumento.

Generado de tremsonoj ĉe akustikaj muzikiloj

  • Latunaj blovinstrumentoj: traira aerfluo je rapida ŝanĝo de du valvokombinaĵoj, kiuj generas la saman tonon (alternativaj, helpaj aŭ specialprenoj). La efekto estas realigebla kontentige nur per pumpvalvoj (Perinet-valvoj), kaj ĉe la trombono kompreneble neebla pro la konstrumaniero.
  • Lignaj blovinstrumentoj: traira aerfluo je rapida ŝanĝo de du klapokombinaĵoj, kiuj generas la saman tonon (alternativaj, helpaj aŭ specialprenoj). Atentendas je tio la diferenco inter germana kaj Böhm-sistemo de la aplikado ĉe klarnetoj kaj saksofonoj, sed ne ĉe fluto, hobojo, angla korno, hekelfono kaj fagoto
  • Arĉinstrumentoj: rapida ŝanĝo de la arĉomovo (de tirado kaj ŝovado) je mallongega streko (ene de malmultaj centimetroj) sur la sama tonalto
  • Frapinstrumentoj: la sama surfrapejo estas kiel eble plej rapide ripete surfrapata. Je knartambureto aŭ cimbalo tio estus tiel nomata rulado
  • Klavarinstrumentoj: la sama klavo estas frapata depende de la muzikpasado per du aŭ pli fingroj de unusama mano (ripetomekaniko ĉe pianego)
  • Plukinstrumentoj: la sama prenata kordotono estas ripetata per alterna plukado, aŭ per plektro (tipa por mandolino, balalajko kaj buzuko) per la fingroj (ĉefe ĉe klasika kaj flamenko-gitaro).

Notado

La tremsono estas klare distingenda laŭteknike kaj en la notacio disde la flirtlangado. Tremsonon en ĉiuj kazoj realigas la manoj, parte helpe de la ludmekaniko, flirtlangadon la lango kaj ne la ludmekaniko. Ĉar la tremsono en notita muziko estas relative nova atingaĵo, kvankam la ludotekniko estas jardekojn pli malnova, mankas ankoraŭ propra simbolo por tremsono ĉe blovinstrumentoj. La enkutimiĝinta simbolo, kiu estas kutima ankaŭ ĉe ĉiuj aliaj instrumentoj, tradicie venkis ĉe blovinstrumentoj kiel flirtlangada kaj ne kiel tremsona simbolo. Kiu do deziras kompozician tremsono-simbolon aŭ en transskriboj de solooj bezonas kaj volas skribe fiksi ĝin, devas plenvorte aldoni tremolo (tremsono) por klarigi la diferencon.

Problemoj de la ekprenado

La elekton de la prenaĵoj por la klapoj aŭ valvoj oni devas cedi al la muzikisto, kondiĉe ke la komponisto ne mem regas la instrumenton. Grave estas scii, ke je ĉiuj blovinstrumentoj multegaj tonoj laŭ prentekniko estas maltaŭgaj por tremsono, tiel ke komponistoj, kiuj ne regas la instrumenton, devas informiĝi ĉe profesiuloj pri tio, ĉu tremsono sur certa tono entute eblas. Prenteknike maltaŭga signifas: aŭ tute ne ekzistas alternativaj preneblecoj aŭ temas pri t.n. „forkecaj prenadoj“, kiuj situas en la sama mano kaj je alta rapideco, kiel postulas tremsono, ne estas realigeblaj per ŝanĝo.

Ĉi tiu ankoraŭ malofte renkontebla ludmaniero ankoraŭ ne etabliĝis en instrumentlibrj aŭ lernolibroj por blovinstrumentoj. Skribaj instrukcioj aŭ prentabeloj por realigo de tremsono ĉe blovinstrumentoj nur esceptakaze troviĝas en specialpublikaĵoj.

Literaturo

  • Jürgen Meyer: Akustik und musikalische Aufführungspraxis. 5. Auflage. Bochinsky, Frankfurt am Main 2004, ISBN 3-923639-01-5.
  • Robert Dick: Neuer Klang durch neue Technik. Erläuterungen und Übungen zu neuen Spielweisen auf der Flöte. Zimmermann, Frankfurt am Main 1993, ISBN 3-921729-58-0.
  • Peter Veale, Claus-Steffen Mahnkopf: Die Spieltechnik der Oboe. Bärenreiter, Kassel 1994, ISBN 3-7618-1210-8.
  • Carin Levine, Christina Mitropoulos-Bott: Die Spieltechnik der Flöte. Band 1: Flöte – Partitur. (The Techniques of Flute Playing – La technique de la flûte.) Bärenreiter, Kassel 2002.
  • Carin Levine, Christina Mitropoulos-Bott: Die Spieltechnik der Flöte. Band 2: Piccolo, Alto and Bass. Bärenreiter, Kassel 2004.
  • Gerhard Krassnitzer: Multiphonics für Klarinette mit deutschem System und andere zeitgenössische Spieltechniken. Ebenos, Aachen 2002.
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Tremolo » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3269518 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)