Trenčín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en Slovakio. Se vi serĉas informojn pri historia departemento en Hungara reĝlando, vidu la paĝon Trencsén (historia departemento).
Trenčín
hungare: Trencsén, germane: Trentschin
Urbo
Trencin hdr 001.jpg
Trenčín kun Trenčína burgo nokte
Coat of arms of Trenčin.png
Blazono
Oficiala nomo: Trenčín
Kromnomo: Urbo de modo
Lando Flago de Slovakio  Slovakio
Regiono Regiono Trenčín
Distrikto Distrikto Trenčín
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Považie
Memorindaĵo Trenčína burgo
Rivero Váh
Situo Trenčín
 - alteco 211 m s. m.
 - koordinatoj 48°53′31″N 18°02′12″E  /  48.89194°N, 18.03667°O / 48.89194; 18.03667 (Trenčín)
Plej alta punkto
 - alteco 211 m s. m.
Areo 81,99 km² (8 199 ha)
Loĝantaro 56 365 (1.1.2009)
Denseco 687,46 loĝ./km²
Unua skribmencio 1111
Primatoro Ing. Branislav Celler (SDKÚ-DS)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 911 01 - 08
Telefona antaŭkodo 032
Aŭtokodoj TN, TC, TE
NUTS 505820
Situo enkadre de Slovakio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Trenčín
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Trenčín
Retpaĝo: www.trencin.sk
Portal.svg Portalo pri Slovakio

Trenčín, hungare Trencsén, germane Trentschin estas urbo en Slovakio kun ĉ. 56.750 loĝantoj (2005). Ĝi estas administra centro en nordokcidenta Slovakio (regiono Trenčín).

Fortikaĵo de Trenčín

Geografio[redakti | redakti fonton]

Trenčín situas en ambaŭ bordoj de rivero Váh.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis en 179, kiam romianoj postkuris la malamikojn. En 1069 jam estis fortikaĵo sur monto 260 m-ojn alta. Tio estis grava defenda ĉenero de hungaroj. Ĝi kontraŭstaris plurfoje al ĉeĥaj atakoj, eĉ en 1241 al tatara atako. En 1321 Karolo la 1-a (Hungario) sukcese sieĝis ĝin de Mateo Csák (ĉAk), kiu proklamis sin reganto de norda Hungario. En 1335 hungara Karolo, ĉeĥa Johano kaj pola Kazimiro reĝoj faris pacon. Hungara reĝino Maria kaj Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) tie nuptiĝis. La loko iĝis libera reĝa urbo en 1405, kiun Ferdinando en 1528, Stefano Bocskai en 1605 okupis. Apud la urbo malvenkis grave Francisko Rákóczi la 2-a de Habsburgoj en 1708.

Fine de la 19-a j.c. konstruiĝis granda rondirado de fervojo, kiu ligis urbojn Budapeŝto-Miskolc-Kassa-Poprád-Martin-Zsolna-Vágbeszterce-Trencsén-Nagyszombat-Bratislava-Vác-Budapeŝto. En 1910 loĝis tie 7805 da loĝantoj (3676 slovakoj, 2997 hungaroj kaj 925 germanoj). Ĝis 1919 la urbo estis departementejo de Trencsén (reĝa departemento).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La gotika romkatolika preĝejo el la 14-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Trenčín
Panoramo en Trenčín

La pilgrimloka preĝejo renesanciĝis post 2 jarcentoj.

La katolika preĝejo el 1650[redakti | redakti fonton]

La urboturo el 1543[redakti | redakti fonton]

La kastelo Trenčín[redakti | redakti fonton]

Dominanto de ne nur la urbo mem, sed ankaŭ de la tuta regiono estas la kastelo Trenčín, nacia kultura memoraĵo kaj unu el la plej belaj kasteloj de la tuta Slovakio. Ĝi estis konstruita en loko de malpli nova sidejo, kiu ekzistis ĉi tie ekde bronzepoko.

En la kastelo troveblas historiaj ekspozicioj de Muzeo de Trenčín, kiuj rialatas al historio de la regiono kaj de la kastelo mem. Allogas precipe ekspozicio de historia meblaro kaj feŭdalismo, valoraj armiloj, pentraĵoj, pratempaj kaj etnografiaj ekspoziciaĵoj en Palaco de Ľudovít kaj daŭra kastela galerio. Krom tio videblas arkeologiaj kolektoj kaj trovaĵoj, akiritaj dum arkeologiaj esploroj en la kastelo. En korto estas konservita la legenda Puto de amo.

La romia surskribo sur la kastela roko[redakti | redakti fonton]

Komence de nia erao ĝermanaj gentoj - venantaj el nordo kaj okcidento en regionon de okcidenta Slovakio - forpelis keltojn. La plej konataj el ili estis kvadoj, kiuj kune kun markomanoj el la najbara suda Moravio ofte batalis kun romiaj legioj. La plej grava batalo inter ili okazis en la tempo de t.n. Markomanaj militoj, kiam la venkinta II. legio helpa atingis eĉ la regionon de Trenčín, kie ĝi pasigis la vintron 179/180. Ĝuste el tiu tempo devenas ankaŭ la glorsurskribo sur la kastela roko. Ĝia traduko (kompletigita je la nomo de komandanto) estas: Omaĝe de la venko de cisaroj, la soldataro, kiu troviĝas en Laŭgaricio, 855 soldatoj de la II. legio [Marcus Valerius Maxim]ianus, komandanto de la II. legio helpa, lasis pretigi

La nomo de la komandanto estis longan tempon nekonata, ĉar la roko estas ĝuste en tiu loko difektita.

La pesta kolono[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis konstruita meze de urboplaco en la jaro 1712 kiel memorigo pri la pesto, kiu trafis la urbon Trenčín en la faro 1710. El iniciativo de la grafo Mikuláš Ilešházi vienaj majstroj ŝtontranĉistoj konstruis ĝin en baroka stilo. Ĝi staras meze de la Placo de paco.

La domo de ekzekutisto[redakti | redakti fonton]

Ĝi videblas jam sur la plej malnova notaĵo pri Trenčín el la jaro 1580. Laŭ popola tradicio ĝi estis en la 17-a jarcento loĝejo de urba ekzekustisto kaj samtempe urba arestejo. Tamen pli verŝajne estas, ke ĝia nomo ekestis nur en la romantika 19-a jarcento, kiam laŭdire loĝis tie urba sbiro. Ĝi estas la unusola konservita konfirmo de aspekto de la mezepoka burĝa domo en Trenčín. La renesanca, origine verŝajne gotika trietaĝa objekto kun ekspozicio staras sur la Strato de Matúš Čák ĉe alirvojo al la kastelo. Hodiaŭ prizorgas ĝin la Muzeo de Trenčín, kiu en la suba parto lokigis la ekspoziciojn „Juro kaj leĝo en malnova Trenčín“ kaj „El malnova Trenčín“. La supra parto servas kiel ekspozicia ejo.

Sinagogo[redakti | redakti fonton]

Sinagogo (Trenčín)

La sinagogo apartenas al la plej belaj kaj interesaj verkoj de tiu speco en Slovakio. Ĝi situas proksime de la malnova sinagogo. Laŭ la projekto de la berlina arkitekto Dr. Richard Scheibner konstruis la sinagogon la konstru-firmao Fuchs kaj Niegreisch. Temas pri konstruaĵo kun bizancaj kaj maŭro-orientalajn trajtoj. Ĝi troviĝas en norda angulo de la Placo de Ľudovít Štúr. La sinagogo estis uzata por neologiaj celoj ĝis la Dua mondmilito, dum kiu ĝi estis malsanktigita kaj ĝia inventaro disŝtelita. Renovigo de la memoraĵo okazis en la jarooj 1974-1984. Eta preĝejo en la malantaŭa parto estis renovigita en la jaro1990. Post la renovigo centra spaco de la objekto sub la kupolo servas kiel ekspozicia ejo. La memoraĵo nuntempe ne estas alirebligita por publiko.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]