Departemento Trenčín
| Departemento Trenčín | ||
| hungare: Trencsén vármegye | ||
| Reĝa departemento de Hungara reĝlando | ||
|
Burgo en Trenčín ĉ. 1700
|
||
|
||
| Oficiala nomo: Trenčianska župa | ||
| Lando | ||
|---|---|---|
| Montaro | Karpatoj | |
| Konata loko | Trenčína burgo | |
| Rivero | Váh | |
| Departementa urbo | Trenčín | |
| Areo | 4 456 km² (445 600 ha) | |
| Loĝantaro | 310 437 (1910) | |
| Denseco | 69,67 loĝ./km² | |
| Estiĝo | 9-a jarcento | |
| Situas nun en | Slovakio | |
Departemento Trenčín aŭ Trencsén (reĝa departemento) (trenĉEn) estis historia departemento en norda parto de la Hungara Reĝlando, slovake: Trenčín, germane Trentschin.
Demografio [redakti]
Administracio [redakti]
Estis 9 distriktoj, ties nomoj estas la samaj, ol la distriktejoj:
- Bánovce nad Bebravou
- Čadca
- Ilava
- Kysucké Nové Mesto
- Bytča
- Púchov
- Trenčín samtempe departementejo kaj konsilantrajta urbo
- Považská Bystrica
- Žilina
La departemento situas en la norda Karpatoj laŭ valo kaj rivero Vah. La norda kaj okcidenta limo estas samtempe akvodislimo. La hungaroj - ŝajnas - tie renkontis slovakojn sub aŭspicio de moravoj. Stefano la 1-a (Hungario) formis departementon komence de la 11-a j.c. Oni konstruis fortikaĵojn por defendi la landon, kiuj kontraŭstaris la tatarojn kaj ĉeĥojn. Rákóczi, princo de Transilvanio perdis sortodecidan batalon apud Trencsén. En 1849 la hungara armeo ne povis forpuŝi la aŭstrojn el Hungario. En 1918 la ĉeĥoslovakia armeo okupis la regionon kaj ekde 1920 apartenas al Ĉeĥoslovakio, fine al Slovakio ekde 1993.