Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo
itale Trentino-Alto Adige
germane Trient-Südtirol

Flago

Blazono

Flago Blazono
Italia regiono kun speciala statuto
Kodo: TAA
Ŝtato: Italio
Areo: 13,619 km²
Ĉefurbo: Trentino
Loĝantaro: 962,464 loĝ.
Loĝdenso: 70 loĝ./km²
Provincoj: Alto Adige/Südtirol, Trentino
Komunumoj: listo de 339 komunumoj
Kodo laŭ ISTAT: 04
Retejo: oficiala paĝo
Mapo
vdr

Trentino-Alto Adige [trenTIno-ALto Adiĝe] laŭ la itala lingvo) (germane Trient-Südtirol [triENT züttiRO:L], ladine Trentin-Sudtirol [trenTIn sudtiROL] estas regiono de norda Italio.

Trentino-Alto Adige/Südtirol konsistas, kiel jam sugestas ĝia nomo, el du provincoj: Trentino kaj Bolzano-Bozen. Ambaŭ geografie influas la en-montara valo de la rivero Adiĝo (itale Adige, germane Etsch), apud kiu situas la du ĉefurboj Trento kaj Bolzano (germane Bozen).

Dum Trento estas plejparte itallingva, Supra Adiĝio estis tradicie germanlingva kaj ĝis la Unua mondmilito parto de Aŭstrio. Ankoraŭ nun la germana lingvo estas kun-oficiala kaj la hejma lingvo de la pliparto de la loĝantaro (69% laŭ la 2001-a censuso). Krome 4,4% parolas la ladinan.

Tra la adiĝa valo kondukas unu el la plej gravaj vojoj tra la Alpoj, kiu transas ilian supron en la pasejo Brenero (germane Brennerpass, itale Passo del Brennero), kiu konsistigas la landlimon inter Italio kaj Aŭstrio.