Trepano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Trepano
Tete-de-foreuse-p1010272.jpg
Novfabrikita trikonusa trepano
Aliaj nomoj drilego
Klasifiko tranĉa instrumentaro
Uzata por borado de malmolaj materialoj
Inventinto Howard R. Hughes[1]
Rilataj drilo
v  d  r
Information icon.svg
Eluzita trepano

Trepano (termino, kiu originas el la greka trupaô : « mi traboras») estas ilon de rotacia borado, aparte uzata nuntempe en nafta industrio kaj publikaj laboroj.

Nafta industrio[redakti | redakti fonton]

La trepano havas formon de sola konuso el speciala malmolega ŝtalo aŭ el tri kune nestitaj konusoj. La suba parto el tiuj konusoj, komence de la invento de trepano, estas inkrustita de diamanta polvo, kiu permesas rompi la plej malmolaj rokoj dum borado. Tiuj konusoj turniĝas, rompas la rokojn, kiuj ili trapasas kaj enprofundiĝas malrapide al en la subgrundo.

Ĉi tiu ilo estas uzata pri ambaŭ vertikalaj putoj samkiel horizontala borado.

Iaj trepanoj estas kavaj por permesi la trapason de borada fluido ŝprucanta el interŝanĝeblaj bekoj. La borada fluido lubrikas kaj malvarmigas la borilon iom, kaj helpas forpeli la materialon eltiritan el la surfaco. En malsolidaj formacioj, akvaj jetoj de alta premo helpas forigi rokerojn rekte, tielmaniere reduktante la daŭron de borado.

Publikaj laboroj kaj subkonstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Trepano uzata por bori profundajn subkonstruaĵojn

Pri tiaj teĥnikaj sektoroj, la termino trepano indikas pezan metalan aĵon (5 ĝis 15 tunoj), kiun oni faligas al sur rezistaj rokoj por disrompi ilin.

En skulptarto kaj prilaborado de ligno kaj ŝtono[redakti | redakti fonton]

Ekde antikvo, la trepano estas speco de borilo permane operaciita per arĉdrilo, uzata de iuj skulptistoj por pliprofundigi la reliefon de prilaborata objekto. Ĝi estis uzata aparte kaj speciale en la laboro pri sarkofagoj, kapiteloj, paneloj de triumfarkoj, ornamaj skulptaĵoj, ktp.

Ekde almenaŭ la mezepoko estas ilo uzata por trabori lignon.

En kirurgio[redakti | redakti fonton]

En ĥirurgio, trepano estas aparato, per kiu oni trapenetras ostojn, aparte kraniajn ostojn (trepanado).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vd usonan patenton n-ro 930758 (1909)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]