Treuhandanstalt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Treuhandanstalt
Sidejo de la Sindika societo sur Alexander-placo, Berlino
Sidejo de la Sindika societo sur Alexander-placo, Berlino
organizaĵo
Komenco 1-a de marto 1990 vd
Fino 31-a de decembro 1994 vd
Poste Bundesanstalt für vereinigungsbedingte Sonderaufgaben vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Detlev-Rohwedder-Haus
Jura formo institucio de publika juro
vdr

La Sindika societo (germane: Treuhandanstalt) ekzistis en Germanio de 1990-94. En aprilo de 1990 fonditis en GDR la societo Anstalt zur treuhänderischen Verwaltung des Volkseigentums kiu post la Germana reunuiĝo faritis federacia oficejo. Centra tasko de Treuhandanstalt estis la privatigo de la ŝtatigitaj entreprenoj de GDR, ilia modernigo aŭ eventuale ilia malfermo (ekz. de t.n. popolproprietaj entreprenoj).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Sume la societo responsis pri 15.102 entreprenoj, 2.22 milionoj da hektaroj de agrara tereno kaj 2.07 milionoj da hektaroj da forstaj zonoj.

La societon konsistigas centro en Berlino kaj 15 filioj. Prezidantino iĝis meze de 1991 Birgit Breuel, post la murdo de sia antaŭulo Detlev Karsten Rohwedder atribuita al de teroristo de Rote Armee Fraktion en la 1.4.1991, kiu poste estis mortpafita de la polico.

La privatigaj mezuroj, kiuj celis la kreadon de konkurenckapablaj strukturoj, ofte kritikitis, ĉefe pro la nuligo de ne malmultaj postenoj. Ĝis la malkreo de Treuhandanstalt el sume 4 milionoj da postenoj perdiĝis 2,5 milionoj. Postlasis la societo ŝuldojn de 204 miliardoj da markoj, kiuj rezultiĝis ĉefe el naturprotektadaj farotaĵoj kaj monŝuldaj transprenoj.

Posteulaj organizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Komence de 1995 kreitis tri posteulaj instancoj de Treuhandanstalt:

  • Bundesanstalt für vereinigungsbedingte Sonderaufgaben (BvS): ĝi kontrolu la plenumon de ne tute 85.000 faritaj privatigkonstraktoj - la laboroj finiĝis antaŭ januaro 2001
  • Liegenschaftsgesellschaft der Treuhand (TLG): ĝi zorgu pri la vendado de ne agrikulture uzeblaj grundoj kaj terenoj
  • Beteiligungs-Management-Gesellschaft Berlin (BMGB): ĝi privatigu la tiam 65 pli grandajn entreprenojn, kies vendado far Treuhandanstalt malsukcesis

Esploroj[redakti | redakti fonton]

La esplora komitato de la germana parlamento taksis en 1998, post tri jaroj da laborado kaj pridemandado de 92 homoj, ke la mona perdo estus inter 3 kaj 10 miliardoj da markoj. Ĝin kaŭzis fraŭdoj kaj aliaj krimaj agoj de kunlaborantoj de Treuhandanstalt respektive de ĝiaj posteulaj societoj en la kuro de la malŝtatanigo de la popola ekonomio de GDR.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]