Trezoroj Seuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Trezoroj Seuso estas luksa impona servicaro el pura arĝento iam uzita en Panonio, apud Balatono. Ĝi konsistas el kruĉoj, vazoj, ujoj, teleroj kaj similaj.

Nomo de la origina posedinto estis romiana riĉulo Seuso. Lia nomo estas surskribita sur telero, krome Balatono (latine Pelso) estas prezentita kaj eĉ surskribita sur telerego. Ĉiuj eroj estas pompaj ĉizistaj majstraĵoj. La valoro estas netaksebla, tamen hungaroj diras, ke ĝi estas pli valora, ol la hungara ora krono.

Onidire la trezoroj estis trovitaj en 1945, kiam germanaj soldatoj kovris ĝin. Ŝajnas, en 1975 juna amatora arkeologo denove trovis ĝin ĉe Kőszárhegy, sed li ne taksis tro alta la trovaĵojn. Li kontaktiĝis kun cigano, kiu supozis la trezorojn nur stano, kaj interesiĝis nur pri la kupra kaldrono, en kiu la servico troviĝis. Poste la junulo mortis. Laŭ la polica raporto okazis sinmortigo, tamen oni trovis la kadavron pendumita, dume la piedoj tuŝis la teron! Verŝajne okazis murdo kaj la trezoroj malaperis.

Parto de la arkeologiaĵo aperis en la nigra merkato, por kiu tri landoj procesis. Baldaŭ iom da arĝentaĵoj aperis ĉe Sotheby’s (satbi) komerca firmao. Fine en Nov-Jorko proceso komenciĝis inter 3 landoj kaj la nuna posedanto lordo Northampton. Tuj evidentiĝis, ke dokumentoj de Libano estis falsaj. Kroatio opiniis, ke oni trovis la trezorojn en iama domo de prezidanto Tito, sed pruvoj ne okazis. Hungario prezentis pruvetojn, sed ankaŭ tio ne sufiĉis. La juĝisto akceptis tion, ke oni vidis la servicon en Hungario, sed tio ne pruviĝis, ke tion tie oni elfosis. Laŭ la usona juro oni ne devas pruvi oficialan originon de la havaĵoj. Nun oni gardas ilin en banko, ne estas videbla kaj esplorebla. Hungario pagus tre grandan sumon por la pruvoj, krome por tiuj eroj, kiuj verŝajne cirkuladas en la nigra merkato.

En la Hungara Nacia Muzeo estas arĝenta tableto (latine quadripus) por teleroj, kiun oni trovis en Kőszárhegy. Dum la proceso oni ne okupiĝis pri tio, ĉu la tableto kaj la servicoj estas identaj.

En 2014 Hungario aĉetis la rajton por gardado pri duono de la trezoroj, sekve ili estas videblaj en Hungario. La ceteraj trezoroj restis plu eksterlande.

Fontoj[redakti | redakti fonton]