Triĥomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Burĝono kaj skapo de Stylidium-specio, montrante la triĥomojn kiuj povas kapti kaj senvivigi insektojn
Drozero capensis kun kaptita insekto.
Triĥomoj sur kanabo, riĉa je kanabinoidoj.
Floroburĝono de Capsicum pubescens, kun multaj triĥomoj.
Malfermita floro de Streptocarpus-hibrido, montrante triĥomojn.

Triĥomoj (el la greka τρίχωμα – signifante "hara kreskaĵo") estas fajnaj elkreskaĵoj aŭ alpendaĵoj sur plantoj kaj certaj protistoj. Ili estas de varia strukturo kaj funkciado. Ekzemploj estas haroj, glandoharoj, skvamoj (plataj triĥomoj) kaj papillae.

Algaj triĥomoj[redakti | redakti fonton]

Certaj fadenoformaj algoj prezentas terminalan ĉelon produktitan en plilongiga "harar-simila" strukturo nomite triĥomo. La sama esprimo estas uzita por tiaj strukturoj en iuj cianobakterioj.

Plantaj triĥomoj[redakti | redakti fonton]

Superteraj haroj[redakti | redakti fonton]

Triĥomoj sur plantoj estas epidermaj diversspecaj elkreskaĵoj. La termino elkreskaĵojdornoj rilatas al elkreskaĵoj kiuj koncernas pli ol la epidermo. Tiu diferenco ne ĉiam estas facile aplikebla ( kiel ĉe Acacia greggii ). Ankaŭ, ekzistas ne-triĥomaj epidermaj ĉeloj kiuj elkreskas el la surfaco.

Ofta speco de triĥomo estas hararo. Plantoharoj povas esti unuĉelaj aŭ multĉelaj, branĉitaj aŭ senbranĉaj. Multĉelaj haroj povas havi unu aŭ plurajn tavolojn de ĉeloj. Branĉitaj haroj povas esti arbo-similaj, kvastoformaj, aŭ stelformaj.

Ofta speco de triĥomo estas la plata aŭ krusta triĥomo : teleraŝildforma grupo de ĉeloj senpere ligitaj al la surfaco aŭ fiksitaj sur tigo de iu speco. Ajna de la diversaj specoj de haroj povas esti glanda.

En priskribado de la surfaca aperaĵo de plantaj organoj, kiel ekzemple tigoj kaj folioj, multaj esprimoj estas uzitaj en referenco al la ĉeesto, formo, kaj aspekto de triĥomoj. La plej bazaj esprimoj uzitaj estas glata (nehavante harojn) kaj harkovrita (havante harojn). La signifo de la diferencoj inter la pli detalaj nocioj ne ĉiam estas klara  :

  • glaber/glabra/glabrum : glata, senhara, sentriĥoma:
  • hirsutus : hirta, krudhara;
  • hispidus : kruda;
  • lanugineus/lanuginosus : lanuga, lana;
  • pilosus : harkovrita;
  • pubescens : malmol-hara;
  • strigosus : malabunda;
  • tomentosus : felta;
  • villosus : krude harkovrita;
  • villus : vila, dense harplena kun mallongaj krudaj haroj.

Haroj sur plantoj estas ekstreme variaj en sia ĉeesto trans specioj, loko sur plantaj organoj, denseco ( eĉ ene de specio ), kaj tial funkcieco. Tamen, pluraj bazaj funkcioj aŭ avantaĝoj de havado de surfacoharoj povas esti listigataj. Estas verŝajne ke en multaj kazoj, haroj influas la manĝadon de almenaŭ kelkaj malgrandaj herbovoruloj kaj, depende de rigideco kaj iritiĝemo al la "palato", de grandaj herbovoruloj ankaŭ.

Haroj sur plantoj kreskantaj en areoj submetataj al frosto, fortenas la froston de la vivantaj surfacoĉeloj. En ventaj lokoj, la haroj rompas la fluon de aero super la plantosurfaco, reduktante vaporadon. Densaj kovraĵoj de haroj reflektas sunradiadon, protektante la pli delikatajn histojn sube en varmaj, sekaj, malfermaj vivejoj. Kaj en lokoj kie multe de la havebla malsekeco venas de nuboguto, haroj ŝajnas plifortigi tiun procezon.

Radikaj haroj[redakti | redakti fonton]

Epidermo de Arabidopsis thaliana kun triĥomo.

Radikoharoj, la rizoidoj de multaj vaskulaj plantoj, estas tubformaj elkreskaĵoj de triĥoblastoj, la harar-formantaj ĉeloj sur la epidermo de plantoradiko. Tio estas, radikoharoj estas lateralaj etendaĵoj de ununura ĉelo kaj nur malofte disbranĉigitaj. Ĵus antaŭ la radikoharardisvolviĝo, ekzistas punkto de plialtigita fosforilasa agado.

Radikoharoj variias inter 5 kaj 17 mikrometroj en diametro, kaj 80 ĝis 1 500 mikrometroj en longo (Dittmar, citita en Esau, 1965). Radikoharoj povas postvivi dum 2 al 3 semajnoj kaj tiam morti. Samtempe novaj radikoharoj kontinue estas formitaj ĉe la pinto de la radiko. Tiumaniere, la radikoharara kovraĵo restas la sama. Estas tial kompreneble ke transplantado zorgeme devas esti farita, ĉar la radikoharoj estas tiritaj for plejparte. Pro tio transplantado povas kaŭzi plantovelkadon.

Signifo por la paleontologio[redakti | redakti fonton]

Kvankam triĥomoj estas maloftaj en fosilioj, triĥomobazoj estas regule trovitaj, kaj en kelkaj kazoj sia ĉela strukturo estas grava diagnostiko rilate al sistematiko.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio
  • angle Esau, K. 1965 : Plant Anatomy, 2nd Edition. John Wiley & Sons, 767 pp.