Tri-seplatera kahelaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tri-seplatera kahelaro
Bildo
Projekcio kiel diska modelo de Poincaré de la hiperbola ebeno.
Speco
latero-transitiva
Vertica figuro 3.7.3.7
Bildo de vertico Bildo de vertico
Simbolo de Wythoff 2 | 7 3
Simbolo de Schläfli aŭ t1{7,3}
Figuro de Coxeter-Dynkin
Geometria simetria grupo [7,3]
Duala Ordo-7-3 kvazaŭregula romba kahelaro
Bildo de duala Bildo de duala
vdr

En geometrio, la tri-seplatera kahelaro estas duonregula kahelaro de la hiperbola ebeno. Estas du trianguloj kaj du (seplateroj, seplateras) alterna sur ĉiu vertico. Ĝia simbolo de Schläfli estas t1{7,3}.

La kahelaro povas esti konstruita per rektigo de la regula ordo-3 seplatera kahelaro aŭ per rektigo de la regula ordo-7 triangula kahelaro.

Vico de rilatantaj pluredroj kaj kahelaroj[redakti | redakti fonton]

La tri-seplatera kahelaro estas ero de vico de rektigitaj regulaj pluredroj kaj regulaj kahelaroj de la eŭklida kaj hiperbola ebenoj kun verticaj figuroj (3.n.3.n).

En ĉi tiu vico, la lateroj projekciiĝas en ĉefcirklojn de sfero je la pluredroj kaj en malfiniajn rektajn liniojn je la ebenaj kahelaroj.


Okedro (3.3.3.3)

Kubokedro (3.4.3.4)

Dudek-dekduedro (3.5.3.5)

Tri-seslatera kahelaro (3.6.3.6)

Tri-seplatera kahelaro (3.7.3.7)

Tri-oklatera kahelaro (3.8.3.8)

Duala kahelaro[redakti | redakti fonton]

La duala kahelaro estas ordo-7-3 kvazaŭregula romba kahelaro, farita el rombaj edroj, alterne kun 3 kaj 7 romboj ĉirkaŭ vertico.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Branko Grünbaum, Shephard G. C.. (1987) Tilings and Patterns - Kahelaroj kaj ŝablonoj. Novjorko: W. H. Freeman. ISBN 0-7167-1193-1.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]