Tri angloj alilande

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Tri Angloj Alilande
Tri Angloj Alilande
Tri Angloj Alilande
Aŭtoro John Merchant
Eldonjaro 1912
Urbo Londono
Eldoninto Brita Esperanto-Asocio
Paĝoj 96
vdr

Tri Angloj Alilande [1][2] estas romaneto, originale en Esperanto verkita de John Merchant. Ĝi origine eldoniĝis en 1912, fare de Brita Esperantista Asocio, kaj publikiĝis en tri pliaj eldonoj, en 1922, 1931 kaj 1936. Formato de la libroj estis 96 paĝoj en la unua eldono de 1912, 64 paĝoj en la dua eldono de 1922 kaj same en la tria eldono de 1931 kaj la kvara eldono de 1936.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La aventuroj de l' tri herooj estas vere malordinaraj. Ĝi estas dusence esperanta: Unue pro la lingvo de la verko, due ĉar en ĝi Esperanto ludas gravan rolon por oftfoje savi la simpatiajn anglojn, kiam nekompreno de fremdaj lingvoj minacas ilin per ĉiuspecaj danĝeroj. [...] La libron oni legu por mem sperti senpretendan anglan humuron kaj ĝui simplan fluantan bonan stilon. 
— 1922, Georges Stroele en Esperanto, paĝo 63; Enciklopedio de Esperanto
Citaĵo
 Strangaj aventuroj okazas al tri anglaj amikoj, kiuj faras rondiran vojaĝon en Francujo, Germanujo kaj Belgujo. En tiu sprita rakonto oni vidas la oftajn embarasojn kiuj rezultas de la malsameco de lingvoj kaj evidente rekonas la neceson de internacia lingvo por eliri el malfacilaj eventoj. La historieto implikiĝas per amindumaĵoj kiuj, kompreneble finiĝas per tri edziĝoj. Tre agrabla stilo, tute leginda verko. 
— 1912(1964), Historio de Esperanto I, paĝoj 362-363
Citaĵo
 Legu tium romanon : ĝi estas ja tre originale verkita kaj preskaŭ sur ĉiu paĝo vi trovos tre spiritajn kaj tre spritajn rimarkojn kaj esprimojn. Kaj kiel en ĉiu romano kiu respektas sin, ankaŭ tie-ĉi la romano finiĝas per fianĉiĝo de la tri angloj. 
— Belga Esperantisto n050 (dec 1912)
Citaĵo
 Tiu reeldonita verketo povos denove ĝojigi la liberajn momentojn de niaj legemaj geamikoj en la tuta mondo. 
— Belga Esperantisto n087 (maj 1922)

Tiu verko estas (tute aŭ parte) entenata en la rete alirebla Tekstaro de Esperanto.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 4846, paĝo 406
  2. tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto kaj Historio de Esperanto (Léon Courtinat), paĝo 361

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]