Tri koboldoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frontpaĝo de la "Ora Aŭtora kaj Valora Libro de la Koboldoj"

La Tri koboldoj estis esperanta kabaredo[1] funkciinta de 1949 ĝis 1956 sub gvido de Raymond Schwartz en Montmartre, fama arta kvartalo de Parizo. En tiuj jaroj okazis semajnaj kunvenoj kaj unufoje monate kabareda vespero. De 1949 ĝis 1956 estus okazintaj 341 merkredaj kunvenoj.[2] La kabaredo arigis talentajn kunlaborantojn el kiuj pluraj estas famaj Esperanto-verkistoj kaj ĝi rolis kiel verkinstigilo, inter alie pere de ludoj kiaj "truditaj versoj": la publiko trudis iajn rimojn kaj temon kaj pluraj partoprenantoj verkis poemojn laŭ tiuj kondiĉoj. La kabaredo aperas sub nomoj "Ĉe l'Koboldoj", "La Koboldejo". La nomo "La Tri koboldoj" fontas el la nomoj de la strato kaj de la trinkejo kie la kabaredo kunvenis en la unuaj jaroj : "Les Trois Lutins" en la Trifrata Strato.

Postrestas "Ora Aŭtora kaj Valora Libro de la Koboldoj" kie kolektiĝas rakontaj tekstoj, komentoj, salutvortoj, laŭmende verkitaj poemoj, fotoj, subskriboj de partoprenintoj, ŝercoj, ktp. Laŭ la Ora Libro eblas iom scii pri la historio de la kabaredo kaj eĉ detale pri la partoprenantaro.

Rimarkindaj regulaj kunlaborantoj estis Raymond Schwartz, Gaston Waringhien, Marc Darnault (profesia aktoro), Lucien Laurat, Roger Bernard, Norbert Barthelmes, Etienne Gaudry, Srdjan Flego, Jean Thierry, Julien Piron, Daniel Luez. Ankaŭ aperis tiam junaj Michel Duc Goninaz, Gino Gaspard, Claude Longue-Epée, Erika, Georges Lagrange, Michel Audibert, Jean-Louis Texier.

Historio

1949 - 1950

Fine de 1950 de Raymond Schwartz verkis enkondukan tekston por la Ora libro de la koboldoj sub titolo "Iom da historio" :

Citaĵo
 [...] ne eblas diri precize la tagon[2], kiam unuafoje ni kunvenis en la Trifrata Strato[3]. Supozite tio okazis komence de oktobro 1949a.

Dum septembro 1949a kelkaj kamaradoj, ĝis tiam kunlaborintaj por organizi la teatrajn posttagmezojn ĉe "Duncan" (rue de Seine) kuniĝis en la Chabrola ejo [4] kaj decidis daŭrigi sian agadon en pli plaĉa kadro. Tiam venis Pilhot, kiu sugestis, ke "Les Trois Lutins" – tiuepoke malaktiva sed simpatia trink-saloneto en Montmartre- por niaj celoj.

Post esplora vizito surloke, Raymond Schwartz entuziasmiĝis pri la propono kaj sekve, iun ĵaŭdon dum oktobro 1949a okazis en tiu ejo la unua Kabaretkunveno.

Kaj de tiam la Esperantaj artistoj, verkistoj, kuniĝis ĉiusemajne, komence ĵaŭde, poste merkrede. Krom la kabaretajn vesperojn, unufoje ĉiumonate, oni organizis ankaŭ diskutvesperojn. La ĉefaj estis :

  • pri la Leteroj de Zamenhof (Waringhien)
  • pri la Esperanta Poezio
  • pri la Elparolado de Esperanto
  • kaj laste pri la libro de Dro Lapenna: Retoriko

Intertempe okazis ankaŭ konkurso pri la plej bona anekdoto, kiun gajnis Lucien Laurat.

Dum la unua jaro la ĉefaj kunlaborantoj estis, krom Raymond Schwartz, dekomence: Marga Rineta, Jeanine Florys, Marguerite Sautreuil, Kolombaninoj, Odette Suchardeau, Monique Dessoit, Jacques Dalfort, Marso Dessoit, Julien Piron, Norbert Barthelmes, Jean Lançois, Jean Tuffier, Etienne Gaudry, Jozefo Hammarlind, Gaston Waringhien, Marc Darnault, Lucien Laurat.

Iom poste aliĝis Dro Lapenna kaj Flego Srdan
en Aprilo 1950 : A Bergereau kun siaj muzikistaj soldatkolegoj inter kiuj David kaj Tifgad
En oktobro 1950: Fraŭlinoj Prigent kaj Mireille Padovani
kaj en novembro 1950: Georges Warnier kaj Roger Bernard.
La unua kiu forlasis nin, - danke al Dio ne poreterne! - estas Hammarlind kiu en Decembro 1950a reveturis al sia Sveda hejmlando. [...] 

1951

Roger Bernard verkis la rakonton pri la vivo de la kabaredo okaze de la dua kaj tria datrevenoj.

Citaĵo
 Ĉe l' malfermiĝanta tria jaro de l' Koboldejo, ni rakontu iomete pri la agado en la dua jaro.

Ĉiam pli kaj pli vigla estas la "Koboldoj". Apenaŭ nun, estas eble distingi la ĉiumonatan pli gravan "spektaklan" kunvenon, kaj la aliajn, tiom ĉiuj estas akurate vizititaj. Je tiu ritmo, la ejo baldaŭ estos tro malgranda!... Kaj la famo de nia grupo etendiĝis al plej fora (?) eksterlando preskaŭ ĉiu kunveno, ĉeestas eksterlandaj geamikoj, kiuj pro admiro kaj gapo ludas preskaŭ mutan rolon, tiom densa kaj intensa iĝis la "ritmo" ĉe l'Koboldoj.

Kreskis, kaj kreskas, ne nur la nombro de l'ĉeestantoj, sed ankaŭ la nombro de la diversaj artistoj, kanzonistoj, muzikantoj, poetoj, ktp, tiom, ke apenaŭ sufiĉas la tri-hora kunveno por aŭdi ilin ĉiujn.

Al tiuj jam nomitaj en ĉi libro, necesas aldoni -provizore- ĉar mi ne dubas, ke venos multaj aliaj:

Nadège Bellettre, kun bela voĉo kaj artista temperamento.
Erika, kiu tiom rapide kreskis sur la poeta firmamento.
Texier, lerta interpretisto de Jacques Prévert.
Michel Duc-Goninaz, plena de sprito kaj ankaŭ lerta tradukisto.
Momeleta, kun pura kaj diafana voĉo, kiun ni tro malofte aŭdas.
Daniel Luez, el fora provinco, venante speciale al Parizo porti al ni sian vervon
kaj Julia Fayot, pentra artistino, al kiu ni ŝuldas nian ŝildon kaj blazonon.
Kaj nun, ek! por ankoraŭ pli vigla tria jaro de l'Koboldara ekzistadol! 
— R.B. 23.10.1951

1952

Citaĵo
 Finiĝis la 3a jaro de la ekzistado de la Koboldoj...

Tiu tria jaro estis tre sukcesplena. Ĉiuj monataj kunvenoj vidis ĉiam pli da publiko aplaŭdi la geartistojn, kiuj kun la akirita sperto bone poluris sian manieron. Ĉiu el ili posedas nun ampleksan repertuaron senĉese pligrandiĝantan. Do tiom pli agrable variiĝas la kunvenaj programoj. Sed ankaŭ ekster la regulaj monataj kunvenoj, la ĉiusemajnaj estas regule vizitataj de granda nombro da samideanoj, eĉ eksterlandaj: ĉefe dumsomere, dum la epoko de la libertempo, ĉiu merkredo vidas unu, kelkfoje plurajn, malsamlandajn, vizitantojn.

Okazaĵoj dum tiu 3a periodo estis malmultaj, la ĉefa trajto estas reguleco kaj sukceso... Al la artista trupo aliĝis:

Broguera, kun melodia voĉo
Gino Gaspard, la blinda sed ĉiam bonhumora akordionisto
Lagrange, lia amiko, recitanto de poemoj, kaj mem poeto.

Dum tiu pasinta jaro komenciĝis la kolektiva verkado de romano, kies ĉapitroj unu post la alia estas skribitaj de ĉiuj Koboldanoj unuope. Je la lasta informiĝo, ŝajnas. ke la romano nun iom "paŭzas", se ne mergiĝis en ia, ĉu profunda? marĉeto... Povas esti. ke la reguloj de verkado estis iom tro malrigidaj: ĉiuokaze la eksperimento montriĝis interesa... kaj la dua eksperimento. se ĝi okazos, estos certe sukceso!

Ni devis antaŭ nelonge, kaj ne sen malgajo, forlasi nian kunvenejon, rue des Trois-frères. Ŝanĝo de la posedanto, kaj ties alligita "atmosfero" devigis nin trovi alian butikon. Malfacila afero... sed tamen. Laŭ indiko de Jean Claudel, estis trovita la nova ejo: Chez Saverny (rue Constance) La ejo estas tre plaĉ-aspekta. Gi eĉ havas tute "artistan" karakteron... ne mirinde, ĉar la posedanto, eksa fama tenoro de Opéra Comique, tie deĵoras simpatie kun edzino, iama esperantistino, kaj filino Paulette, talenta pianistino, kaj ankaŭ sprita anekdot-rakontantino, Laŭokaze la mastro helpas al ni per sia ankoraŭ tondre brua tenor-organo!,.. Unuvorte tre simpatia loko...

Jes, sed ankaŭ iom malgranda, bedaŭrinde. Tio devigis al ioma ŝanĝo en la formulo. Ĉe la komenciĝo de la kvara jaro, de nun, almenaŭ prove, ĉiumerkrede okazos "kabareta" kunveno kun partopreno de nur parto el la artistaro, kion ebligas ilia granda nombro kaj vasta repertuaro.

Neniu dubo, ke same sukcesos tiu kvara jaro kiel la antaŭaj 
— La histori-notanto, R.Bernard 5.11.1952


1953

Raymond Schwartz redaktis en februaro 1954 raporton okaze de la 4a datreveno. La rakonto pli entenas pikajn ŝercojn al malĉeestantaj vizitintoj ol serioze sciigas pri aktivado. Estas ŝerca atako al Jean Tuffier kiu longe forestis konservante kun si la kajeron kun la nefinita ekverkata kolektiva romano. Same estas ŝerca akuzo al Etienne Gaudry ke li eluzas la Koboldejon por havigi al si antaŭ sia edzino alibion por foresto de sia hejmo. Ledon barbhava modernskola poeto formigris al Petolas (Brazilo) kie li edziĝis. Helmi Veldhuyzen nederlandanino fariĝis estrino de la Ora Libro, tiel anstataŭante la edziniĝintan Erika kiu naskis infanon.[5]. Georges Warnier, ofta gasto, mortis dum septembro 1953 pro aŭtomobilakcidento.

1956

En januaro 1956 Jean Thierry verkis rakonton okaze de la 6a datreveno. Li sciigas pri foresto de kutimaj vizitintoj kiuj formigris al provinco aŭ al eksterlando (Colette Suchareau, Nadège Bellettre, Margueritte Fercoq, Daniel Luez, Helmi Veldhuygen, Claude Longue-Epée). Vizitis la kabaredon gastoj el Japanio, Novzelando kaj Sudameriko. Ekaperis Michel Audibert, Jean Thierry kaj Sylla Chaves, el Rio de Janeiro, en aŭgusto 1955, kun sia edzino «delikata poeto, de post tiu monato li sonorigas de brazilaj notoj freŝaj kaj tre plaĉaj la Koboldan liron».

La 29an de februaro aperas kolekto da tekstoj laŭ la temo "En Usono iuj entreprenoj vendas nuntempe terenojn sur ... la LUNO".

Lasta paĝo tekstas jene :

Citaĵo
 

KREMERDON[6], LA 28AN de MARTO 1956

POST 341 ĈIUMERKREDAJ GLORAJ KUNSIDOJ LA KOBOLDEJO DISSOLVIĜIS
Subskribas kiel fidindaj atestantoj : la ĉeestantoj 
— J. Piron, Simonnet, Guillaume, Laugier, Audibert, yyy, R..., Jeanne Bettmann, zzz, uuu, C..., L. Laurat, J Florys, xxx, M Simon, M Courneau, Brugu..., M. Padovani, Ida Kar..., Roger Bernard (aperas mansubskriboj el kiuj iuj estas klare legeblaj, aliaj ne)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Raymond Schwartz kaj ties Kabaretoj, artikolo de Gilbert René LEDON

Notoj kaj referencoj

  1. Tiutempe oni nomis ĝin kabareto. Pro la maloportuneco de la falsa sufikso "eto", la vorto estas nun ŝanĝita al kabaredo.
  2. 2,0 2,1 Laŭ mencio aperanta lastpaĝe de la Ora Libro okazis 341 merkredaj kunvenoj. Tio signifus ke la unua kunveno okazis la 21an de septembro 1949
  3. Rue des Trois Frères
  4. Sidejo de Unuiĝo Franca por Esperanto, straton Chabrol en Parizo
  5. Patrick Lagrange naskiĝis la 4-an de januaro 1954
  6. "Kremerdo" ne estas erara tajpado de Merkredo sed intenca vortludo kie aperas la vorto "merdo"; kp. kun la franca [sa]crée merde = ega feko