Tria Kabineto Imre Nagy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kelkaj fontoj ne uzas la esprimon Tria Kabineto Imre Nagy, nur la Duan Kabineton, laŭ tio la tria estas nur varianto!

Tria Kabineto Imre Nagy
registaro de Hungario
Jurisdikcio Hungario
Lando Hungario
Dum 3-a de novembro 1956 - 12-a de novembro 1956
Antaŭulo Dua Kabineto Imre Nagy
Sekvanto Revolucia Laborista-Kamparana Kabineto
vdr

Tria Kabineto Imre Nagy (politikisto) [nadj] estis la dua registaro dum la Hungara revolucio de 1956. Tiu kabineto gvidis la landon dum la revolucio praktike nur tagon en la 3-an de novembro 1956. Tiu registaro jam estis koalicia kun 4 partioj.

Imre Nagy

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la revolucio Imre Nagy (politikisto) konstante akceptis diversajn delegaciojn revoluciaj, reformemaj, laboristaj. Fine li ekkomprenis, ke reformoj nun ne sufiĉas, tial li kreis koalician kabineton kun ŝtatministroj, krome estis nur 2 ministroj. Gvidis la ceterajn ministeriojn la subministroj. 3-an de vespero la defenda ministro estis sendita al Tököl, kie estis alta stabo de Ruĝa Armeo. Nagy fidis al Sovetunio, spite tion, ke li daŭre ricevis raportojn, ke taĉmentoj de sovetia armeo konstante alvenas el Sovetunio. Celo de Nagy estis resendi la Ruĝan Armeon. Dumnokte la hungara delegacio estis kaptita fare de Ruĝa Armeo, tio estis plene kontraŭa al la internacia juro. Frumatene Ruĝa Armeo atakis Hungarion. Nagy diris mesaĝon al disko, kiun poste Hungara Radio konstante dissendis. Nagy rifuĝis kun malplimulto de la registaro al ambasadorejo de Jugoslavio. Samtempe János Kádár helpe de Sovetunia Radio deklaris mesaĝon, ke li estas la nova ĉefministro. Tio estis laŭjure ne vera, ja okazis neniu nomumo, praktike ĝi estis puĉo.

Estas nepre menciinda analizo de mesaĝo de Nagy. Li diris: "...la kabineto estas en sia loko. Niaj taĉmentoj estas batalantaj... (origine ...a kormány a helyén van. Csapataink harcban állnak...). Estas vero, ke kiam la mesaĝo estis aŭdebla, malgranda parto de la kabineto estis jam en la ambasadorejo, kio ne estas kutima loko de la hungara kabineto. La alia vero estas tio, ke la Hungara Armeo ne batalis, ĉar tuj post la atako la deĵoranta oficiro ordonis ne respondi al la atako. Estis kelkaj sporadaj taĉmentoj, kiuj tamen batalis, krome la armitaj civiloj batalis.

Listo de membroj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]