Tria Niĝeria Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Tria Niĝeria Respubliko estis la planita respublika registaro de Niĝerio en 1993 kiu estis regata pere de la konstitucio de la Tria Respubliko. Tiu estis skizita en 1989, kiam la generalo Ibrahim Badamasi Babangida (IBB), nome militista ŝtatestro, promesis finigi la militistan regadon por 1990 – dato kiu estis poste prokrastita ĝis 1993. IBB nuligis la malpermeson por politika aktiveco en la printempo de 1989, kaj lia registaro permesis du politikajn partiojn: nome la centra-dekstra Nacia Respublikana Konvencio (NRC) kaj la centra-maldekstra Socialdemokrata Partio (SDP). Balotado por gubernatoroj kaj por parlamento okazis en decembro 1991, dum la prezidentaj estis prokrastita ĝis la 12a de junio 1993 – pro politika maltrankvileco. MKO Abiola, riĉa joruba negocisto, klare venkis en la prezidenta balotado el la platformo de la SDP.

Ĝi daŭris nur 83 tagojn ĉar ĝi estis nuligita per militista puĉo kiu enpovigis la generalon Sani Abacha.

Prezidento Regotempo Politika partio
(dum la elekto)
# Portreto Nomo Enpostenigo Elpostenigo Daŭro
9 Ernest Shonekan
(1936–)
26a Aŭgusto 1993 17a Novembro 1993
(Elpostenigita)
83 tagoj Sendependa