Tria relo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Tria relo (aŭ kurenta relo, kurentorelo) estas sistemo de alkondukto de elektro al la fervojaj vagonoj. Kutime ĝi estas uzata en metroo.

flanka kurentorelo (Tria relo) de metroo de Amsterdamo;Amsterdamo; subtera fervojo;Nederlando
Modelo de kurentorelo de Metroo de Munkeno; Munkeno; Germanujo; subtera fervojo
Kurentoreloj de Urba fervojo de Hamburgo; Hamburgo, Germanujo

Tria relo flanke de la trako[redakti | redakti fonton]

Flanke de trako lokiĝas mem tria relo - fera trabo, kiu estas konektita kun unu borno de subcentralo, la alia borno estas konektita kun du ĉefaj reloj.

La trabo estas muntita per specialaj krampoj sur reltraboj de la trako je ia alto tiel, ke elektroprenilo de la vagono povas tuŝi ĝin desube. Desupre tria relo estas kovrita per izolita kovrilo por malpligrandigi danĝeron por homoj.

Tria relo povas esti de ĉiu flanko de la trako, do ĉiu vagono devas havi po elektroprenilon de ĉiu sia flanko.


Kurentorelo en tunelo kaj stacio[redakti | redakti fonton]

plafona kurenta relo kun Pantografo (kurentoprenilo) en ĉefa stacio de Berlino; Berlino

En tuneloj kaj stacioj oni povas uzi kurentorelojn en plafono, la kurentorelo estas la supertraka kontakta lineo. En la malfruaj jaroj de 1980 oni faras provoj kun trajno de 160 km/h kun plafona kurentorelo de 1 km longo en tunelo de Sempiono (Sempiono VS). Pro pli granda fervoja profilo pro rula strato oni ne volis rekonstrui la tunelon. Antaŭ tiu provo oni rulis kun plafona kurentorelo ĝis 110 km/h en Svisujo, kaj internacie kun 80 km/h. [1]

Una prova sektoro de 3 km longo en malsupra aŭstria tunelo "Sittenberg" estis en jaro 2004 allasi por 200 km/h. [2]


Meza aŭgusto 2004 oni rulis kun 260 km/h kun ICE S en la 3km prova sektoro. La departementoj de Aŭstrio kaj de Svisujo eble volis allasi la sistemon por la rapido 250 km/h. [3]


Ligiloj en vikipedio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Informo: Erfolgreiche Stromschienenversuche im Simplontunnel Sukcesaj provoj kun kurentoreloj en tunelo de Sempiono. En: Die Bundesbahn 3/1989, p. 268.
  2. Beat Furrer: Deckenstromschienen für Geschwindigkeiten bis 250 km/h?. (Plafona kurentoreloj por rapido ĝis 250 km/h. En: Eisenbahn-Revue International, kajero 5/2004, , p. 219.
  3. Neue Erfolge für die Deckenstromschiene. Novaj sukcesoj por la plafona kurentorelo. En: Eisenbahn-Revue International, Heft 10/2004, p. 439.