Triatlono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La tri komponentoj de triatlono: naĝado, biciklado kaj kurado

Triatlono estas eltena sportbranĉo, konsistanta el kombinita konkurso de la tri disciplinoj naĝado, biciklado kaj kurado kun netranspaseblaj tempokadroj.

Kiel ĉe aliaj popularaj sportbranĉoj, ekzistas ankaŭ ĉe triatlono diversaj konkursaj distancoj:

Konkursaj distancoj
Nomo Naĝo Biciklumo Kuro
Ferhomo 3,8 km 180 km 42,195 km
Mezdistanco 2 km 80 km 20 km
Kurtdistanco;(olimpika) 1,5 km 40 km 10 km
Sprintdistanco 0,5 km 20 km 5 km

Historio

La komenco

La triatlono estis elpensita meze de la 1970-aj jaroj en Kalifornio (Usono). Sur la insuloj de Havajo okazas ankaŭ hodiaŭ la plej konata kaj spektakla konkurso de ferhomo de Havajo.

En septemro de 1974 organizis Don Shanahan la unuan triatlonon. La celon atingis 35-a el 46 startintoj John Collins, kiu 4 jarojn poste iniciatis la ferhomon de Havajo. Post 2 jarojn de la komenco la usona televidstacio ABC ekkonstruis miton pri 'Ferhomo de Havajo. Ekde 1982 okazas la konkurso sur insulo Big Island anstataŭ Oahu.

kelkaj ferhomoj de Havajo

1978

  1. Gordon Haller
  2. John Dunbar
  3. Dave Orlowski.

1982

  1. Kathleen McCartn
  2. Julie Moss
  3. Lyn Brooks

1989 La „fermilito“ Ambaŭ triatlon-legendo, Dave Scott kaj Mark Allen (ili ambaŭ atingis la celon 6-foje) batalis kapo-preter-kapo dum la tuta konkurso. Fine povis The Grip (ŝercnomo de Mark Allen) sur leĝera deklivo disde The Man (Dave Scotts Spitzname) foriĝi kaj la duopan batalon decidi por si.

Ferhomo-legendoj

Mark Allen (The Grip): venkis Havajan triatlon 6-foje (1989, 1990, 1991, 1992, 1993, 1995), 10-foje vicorde en Nizza-triatlono. Li ricevis lian moknomon de kuntrejnanto, kiu povis lin sekvi apenaŭ, se Allen prenis la biciklan substirilon, por rapidigi la tempon.

Dave Scott (The Man): venkis 6-foje en Havajo (1980, 1982, 1983, 1984, 1986, 1987).

Paula Newby-Fraser (Queen of Kona): plej sukcesa virino, venkis 1986, 1988, 1989, 1991, 1992, 1993, 1994, 1996.

Luc van Lierde (BEL) estis dum lia unua prezento en Havajo elokvanta (1997) kaj venkis ankoraŭfoje en en 1999. En 1997 venkis li per plej rapida kuro, kio estis 7:50,27 h.

Lothar Leder (D) estis la unua homo, kiu plenumis la ferhomo-distancon ene de 8 horoj (ferhomo de Eŭropo en Roth: 1996 je 7:57,02 h kaj 1997 je 07:56:39).

Ferhomo de Eŭropo

La ferhomo de Eŭropo okazis ĝis 2001 en la frankona Roth. La renkontiĝo altiris 100.000 spektantojn kaj la plej bonajn atletojn de la mondo. Ekde 2002 oni nomas la konkurson Roth Challenge kaj ne plu estas kvalifika konkurso por Havajo. La oficiala kvalifiko okazas nun en Frankfurt am Main enkadre de la ferhomo de Germanio.

Olimpiko

Ekde 2000, la triatlono apartenas al la programo de la Someraj Olimpikoj. Dum tio oni devas plenumi la kurzdistancan naĝon je 1,5 km, biciklumon je 40 km kaj kuron je 10 km.

Reguloj

Menciindas la strikta kaskodevo, malpermeso de eluzo de ventoombro ĉe biciklumo. Tui malpermeso estas preteratentite ĉe ĉampionadoj kaj internaciaj konkursoj. Tiu preteratento kaŭzas akrajn diskutojn.

Parencaj sportvariantoj, ekstrem-variantoj

Unu varianto sen la diciplino de naĝo estas la duatlono.

La serĉo pri la limoj de la homa kapablo kauzxas la estigon de drastaj variantoj de la triatlono. La du-, triobligo de la distancoj de la ferhoma konkurso estis nur la komenco. Intertempe la atletoj povas mezuri sin en 15-obla ferrhoma distanco (57 km naĝo, 2700 km biciklumo kaj 633 km kuro).