Os Tribalistas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tribalistas)

Os Tribalistas, ankaŭ pli mallonge Tribalistas, estas brazila muzikbando de la stilo Muziko Populara Brazila. Membroj estas la brazilaj muzikistoj Arnaldo Antunes, Carlinhos Brown kaj Marisa Monte.

La vorto tribalistas (portugale) signifas pli malpli „tribistoj“. Marisa Monte opinias pri tio: "La dekadencon de la individuismo ni ja povas senti nuntempe ne nur en la muziko, sed ankaŭ en multaj aliaj kampoj. Mi tamen kredas, ke en la vivo kelkaj el la plej interesaj aferoj estas la rezulto de kolektiva laboro." Kaj Arnaldo Antunes kompletigis: "Mi pensas, ke la albumo estas konfirmo de ĉi tiu triboideo – kune labori kaj pli kaj pli ĝoji pri la ĉiutaga kuneco."[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La tri muzikistoj jam ekde meze de la 1990-aj estis plurfoje kunlaborintaj. Marton de 2001 ili renkontiĝis kun aliaj muzikistoj, por surdiskigi por albumo de Arnaldo Antunes. Rande de la sonregistrado ekestis la ideo de surdiskigi komunan albumon de la tri muzikistoj. Aprilon de 2002 ili kunvenis por la registrado de ĉi tiu albumo en la domo de Marisa Monte, kiu ankaŭ produktis la albumon. Ene de tri semajnoj ekestis dek tri kantoj. La unuopaĵo Ja sei namorar (Jam mi scias ami) en 2003 fariĝis en Brazila unuaranga furorkanto kaj sukcesis ankaŭ en aro da aliaj landoj. Dum la sonregistraĵo por la lumdisko ankaŭ ekestis lumdiskego. Kameraisto estis Dorinha, nepino de la brazila komponisto Antônio Carlos Jobim. En 2003 la albumo gajnis la Premion Gremio Latinidmuzikan kiel plej bona brazila popularmuzika albumo kaj krome kelkajn valormetalajn diskopremiojn en Brazilo same kiel en Italujo kaj Portugalujo.

Disko[redakti | redakti fonton]

  • 2003: Tribalistas (lumdisko, lumdiskego)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Biografio: Tribalistas.[rompita ligilo]