Tribordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La verda lumo estas je tribordo

Tribordo estas la dekstra flanko de la ŝipo, rigardante de malantaŭe al la pruo.

La koloro de la triborda navigada lumo estas verda.

La alia flanko de la ŝipo estas babordo.

La vorto "tribordo" verŝajne venas el la malnovnorvega, la lingvo parolata de la Vikingoj. Ili stiris [stýri = stirilo] la kovrojuntajn boatojn per remilo kiu ĉiam estis fiksita je la dekstra flanko (bordo) [borð = tabulo, tablo]. La stiristo, kiu tenis la remilon per ambaŭ manoj, staris kun sia dorso [bak = dorso] al la maldekstra bordo (babordo) de la ŝipo. Tra la nederlanda stuurboord (stirilflanko) kaj la franca tribord la vorto "tribordo" venis en Esperanton.