Tribunalo de la Roma Rota

El Vikipedio, la libera enciklopedio
MINISTERIOJ DE LA ROMA KURIO
“Tribunalo de la Roma Rota”
Lla Roma “Rota” (el “rondo”) estis, inter la diversaj opinioj, tiel nomita pro la ronda ĉambro en kiu la juĝistoj origine kuniĝis por verdikti.
latine = Tribunal Rotae Romanae
priskribo = Tiu tribunalo kutime funkcias kiel supera instanco de apelacia grado ĉe la Apostola seĝo, provizas por la unuformigo de jurisprudenco kaj, pere de sia verdiktoj, helpas la malsuperajn tribunalojn (Pastor Bonus, 126)
instituiĝo = 1331
instituinto = Papo Johano la 22-a
dekano = Mons. Pio Vito Pinto
sidejo = Palaco de la Kancelario. Romo


Tribunalo de la Roma Rota (latine Tribunal Rotae Romanae), populare dirita ankaŭ Sankta Rota aŭ Rota, estas ministerio de la Roma Kurio funkcianta kiel ordinara tribunalo de la Apostola seĝo kaj certaspekte ankaŭ kiel jurisprudenca regulo.

Historio

La historio de de la Sankta Rota startis ekde la publikigo de la Buleo Ratio iuris (kriterio de la leĝo) promulgita la 16-a de decembro de 1331 de avinjona papo Johano la 22-a.[1]

Vatikanaj fontoj taksas ebla ke la origino de ĝia nomo estas el cirklforma ejo ĉirkaŭ kiu origine lokiĝis la Aŭskuntantoj por atente ekzameni la procesajn instancojn kaj verdikti.[2]

La nombro de la kapelanoj “Aŭskultantoj” estis fiksita en 12 de papo Siksto la 4-a en 1472, dum la kompetentoj de la tribunalo estis pliprecizigitaj de papo Benedikto la 14-a 1747 per la Apostola konstitucio Iustitiae et pacis (De la justico kaj paco)[3].

La juĝistoj (aŭskultatoj) de tiu tribunaloj estas ankoraŭ hodiaŭ nomumitaj de la Papo kaj konstituas kolegion preziditan de dekano nomumita de la papo, kiu lin elektas inter la “aŭskultantoj” mem. Ne ĉiam, tamen, la nomumo estis ekskluziva prerogativo de la papo: okazis periodoj en kiuj iuj ŝtatoj kaj urboj rajtis elekti inter la morale elstaraj doctores iuris famosi (famaj prijuraj dokdoroj).[4]

En 1834, dum la papado de Gregorio la 16-a, tiu tribunalo kunigis en si la funkcion de apelacia tribunalo por la tuta Papa ŝtato, dum estis ĉiam pli ofte asignitaj al la Kongregacioj de la Roma kurio la procesoj juĝafere ekleziaj.

Kun la invado de Romo 1870 flanke de la itala ŝtato,[5] La Rota interrompis sian aktivecon, kaj estis reaktivigita la 29-a de junio de 1908 iniciate de pao Pio la 10-a. [6]

Uzo de la nomo

La unua registrado de la termino Rota troviĝas en la Decisiones Rotae (Decidoj de la Rota) de Thomas Fastolf, raportante pri 36 kazoj verdikitaj en Avinjono inter decembro 1336 kaj februaro 1337[7].

Aktivecoj

La Rota juĝe sidas alterne per tri “aŭskultantoj” kaj esence funkcias kiel apelacia tribunalo: ĝi kompetentas kiel ekstera forumo pri jurkonfliktaj kaj krimaj procesoj, escepte de tiuj rezervitaj al la papo. Ĝia jurisdikcio, kiu koncernas kaj vatikanajn civitanojn kaj fidelulojn de la tuta mondo, etendiĝas al:

  • unuagradaj civilaj procesoj, kies asignitoj estas diocezaj episkopoj aŭ samrangaj personoj aŭ plendaĵoj;
  • duagradaj procesoj pri kiuj unuagrade verdiktis la diocezaj tribunaloj kaj pri tiuj kiuj senpere transigas al la papo,saltante, do, la la interdiocezajn tribunalojn;
  • triagradaj procesoj jam verdikitaj duagrade en interdiocezaj tribunaloj kaj ankoraŭ apelacieblaj.

Nunaj aŭskultantoj de Rota

La Palaco de Kancelario, sidejo de la Sankta Rota, en okcenta ĉizaĵo de Giuseppe Vasi.

Nun (2012) aktivas en la tribunalo de Sankta Rota]] la jenaj “aŭskultantoj, kies estas indikataj ankaŭ la datoj de nimumo):

Procesoj pri la nevalideco de la edzeca ligilo

La tribunalo de la Sankta Rota kompetentas ankaŭ pri la procesoj koncernantaj kazojn de edzeca nuleco, kiuj konstituas la plej granda parto de procesoj traktitaj ĉe la Rota. Temas pri geedziĝoj katolrite celebritaj de katolikoj rito aŭ de katoliko kun alikonfesiulo aŭ kun ateisto. La apelacio al tiu tribunalo por tiaj kazoj estas laŭvola se la afero koncernas la unuagradan aŭ duagradan proceson: (la fideluloj, fakte, povas turniĝi al la ekleziaj tribunaloj de siaj teritorioj; la turniĝo al ĝi farigas deviga nur por la triagrada apelacio.

Kutime oni parolas pri "edzeca nuligo de la Rota", aŭ eĉ pri "katolika divorco", sed teknike temas pri "rekono pri nuligo pro manko de valida ligilo". Fakte laŭ la katolika doktrino la sakramento de la kristana geedziĝo igas nedisigebla la edzeca ligilon kaj, tial, kanona juro negas ke povas ekzisti motivoj por nuligi tiun ligilon.

Notoj

  1. Ennio Cortese, Le grandi linee della storia giuridica medievale. Parte seconda – L'età del diritto comune. I: Scuole e scienza. Capitolo VI. Da Gregorio IX in Poi: I libri di decretali e la decretalistica, 8. Pagina 358; Il Cigno GG Edizioni, 2007. ISBN 88-7831-103-0
  2. Alia origino de la nomo estus la fakto ke la juĝistoj estis 12 (nun la nombro varias) kiuj juĝiste aktivis nur alternis laŭ preciza ordo: nome la juĝisto ne rajtis elekti la juran kazon.
  3. Sito della Santa Sede, risorsa elettronica: http://www.vatican.va
  4. Okazis ke Hispanio el ili indikis 2, dum Germanio, Francio, Bolonjo, Milano, Venecio, Ferrara kaj Peruĝo po unu. Laŭ informo de la tiutemaj imformiloj.
  5. Breĉo de “Porta Pia”
  6. Per la Lex propria Sacrae Romanae Rotae et Signaturae Apostolicae (per kiu oni fiksis la kompetentojn ankaŭ de Supera Tribunalo de la Apostola Signatura). Tiu “lex” estis perfektigita en 1910 per la Regulae servandae apud Sacrae Romanae Rotae Tribunal kaj 1934 per la Normae Sacrae Romanae Rotae Tribunalis.
  7. John Hamilton Baker, Monuments of endlesse labours: English canonists and their work (1998), p. 22

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj