Tributglaĉero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tributglaĉeroj, kiuj alfluas Aleĉ-Glaĉeron

Tribut-Glaĉero estas flankglaĉero, kiu alfluas kaj nutras ĉefan glaĉeron. Grandaj glaĉeroj ofte estiĝas per la kunfluo de du aŭ pli glaĉerbrakoj, tiel nomitaj tributglaĉeroj. Kiel ĉe riversistemoj povas ekzisti kompleksaj glaĉersistemoj kun tributglaĉeroj kaj tribut-tirbutglaĉeroj respektive subtributglaĉeroj. Famaj ekzemploj por tiaj glaĉersistemoj estas Aleĉ-Glaĉero, Gorner-Glaĉero kaj Ar-Glaĉeroj en Svislando.

Atentu: Tributglaĉeroj estas flankaj glaĉeroj, sed ne ĉiuj flankaj glaĉeroj estas tributglaĉeroj. Ekzistas ankaŭ la kazo ke glaĉero disforkiĝas en diversajn brakojn kun apartaj glaĉerlangoj kiel ekzemple en la kazo de Steinlimi-Glaĉero, kiu flankiĝas de Stein-Glaĉero en la Bernaj Alpoj en Svislando.

Kiam pro tutmonda varmiĝo tributglaĉero forte retiriĝas povas okazi, ke ĝi perdas la ligon kun la ĉefglaĉero. En tiu-ĉi momento oni ne plu parolas pri tributglaĉero, sed el la tributglaĉero fariĝas aŭtonoma glaĉero, kiel ekezemple en la kazo de la Theodul-Glaĉero en la Valezaj Alpoj, kiu ĝis antaŭ kelkaj jaroj nutris Gorner-Glaĉeron. Ne plu temas tiam pri tributglaĉero, ĉar pro la mankanta konekto la nova langogrunto fordegelas kaj el ĝi nun elfluas degelrivero. Tiu akvo kutime ne plu nutras la ĉefglaĉeron sed sub ĝi forfluas kaj tute kontraŭe eĉ rapidigas la ablacion de la ĉefglaĉero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]