Trickster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trickster
Trompisto Renardo la vulpo en porinfanaj desegnoj (Michel Rodange).
Trompisto Renardo la vulpo en porinfanaj desegnoj (Michel Rodange).
Informoj
vdr

Laŭ mitologio, folkloraj kulturoj kaj en kelkaj religioj, trickster (en angla por "trompulo", "mistifikulo"[1]) estas rolulo en rakonto (ekzemple iu dio, diino, spirita estaĵo, viro, virino, antropomorfa besto aŭ alia), kiu emas ŝerci kaj ĝeni kaj agadi eksternorme aŭ kontraŭmorale, malobeante la normalajn regulojn de konduto. Kutime ĝi havas bonan ruzon/intelekton kaj/aŭ sekretajn konojn, povas kelkokaze variigi sin inter diversaj aperformoj aŭ seksaj identecoj. Kelkfoje ĝi prezentiĝas en homaj figuroj kun korpaj formoj misformitaj aŭ anatomie ekscesaj.

Tia mistifikulo povas esti la heroo aŭ la maliculo de la rakonto, sed ofte havas sian propran rolon kiu estas nek klare bona nek klare malbona.

Loki fortranĉas la hararon de diino Sif.

Trickster en mitologioj kaj religioj[redakti | redakti fonton]

La trompa diaĵo rompas la la regulojn de la dioj aŭ de la naturo, foje malice foje senvole, plejofte kun efikoj pozitivaj. Ekzemplo estu la antikva greka Eris, kiu ĉi-kaze pliofte agadas damaĝige, aŭ la satireca Hejoka, kiu ludas en la Lakota mitologio. Simile eblas difini ankaŭ la latinan Merkuron aŭ la grekan Hermeson kaj Prometeon kaj la Titanojn.

El la Biblia libro Ijobo, Javeo permesas al Satano tenti kaj damaĝi la tutan travivon de Ijobo, kiu laŭ la diablo estas fidela al Dio pro tio ke al li la aferoj ludas bone kaj kontentige: kio okazus, se la malfeliĉoj falus sur lin? Ijobo, suferigita de la diablo, fidelas ankaŭ en la malbonŝanca sorto. Eblas vidi en la Satano de tiu libro ion similan al trickster. [1]

En Korano, Sura 53, v, 19-20, oni legas la satanajn versojn, raportantajn, ene de tiuj eldiaj, frazojn kontraŭantajn la vidpunktojn de la dia revelacio: tio ekscitigis la dubon ke la ankaŭ aliaj versoj povas esti tianature (vidu en The Satanic Verses (Satanaj Versoj) de Salman Rushdie. Ĉu Satano ĉi tie ludas trikstere?

Bestoj[redakti | redakti fonton]

Kojoto ofte ludas trompiste, ĉi-kaze klaŭneske.

Inter la aborigenaj triboj de Nordameriko ludis gravan rolon la kojoto: foje ludanta, foje punanta, foje ĝi aperas nebesta kvazaŭ spirito eĉ kreanto, sed ankaŭ kiel klaŭno.

Ĉe aliaj popoloj enscenejiĝas la vulpo (ekzemple Renardo la vulpo) aŭ la kato aŭ la aglo; lupo kaj ŝafido (memorinda la fablo de la lupo kaj la ŝafido de Fedro).

Sciencaj interpretoj pri la naturo kaj psikologiaj kaj sociaj funkcioj de trompisto[redakti | redakti fonton]

La riĉa similado de tiuj folkloraj trompistoj sugestis al esploristoj ke ili disvolvas ankaŭ socian funkcion kaj ke ili obeas al io konstante ĉeesta en la homa psikologio. Laŭ Carl Gustav Jung, en iuj figuroj de trikstero troviĝas io kuŝanta en psika nekonscio, ekzistas do iu speco de modeloj kiujn li nomas arketipoj, kiuj elpensigas kaj agigas tiujn fantaziajn estaĵojn.

Laŭ antropologoj iuj modeloj de la folklora trompisto, kiel la mensoganto kaj la ŝtelisto karakterizitaj per apartaj kvalitoj, helpas toleri la aktualan socian ordon kaj distanciĝi de la kuranta socia sistemo kaj pretigi la novan.

En literaturo[redakti | redakti fonton]

Ĉiu popolo havas kaj konservas siajn tiajn rolulojn kiuj proponas solvojn en implikitaj okazoj.

En Italio oni havas simpatialtira la amuzigajn figurojn de Pulcinella kaj Buffardello [2] kiel la araboj havas Ifritojn [3].

En la juda folkloro oni trovas Lilith, la unua edzino de Adamo, kiu lin forlasas por ne sklave servi al li; Asmodeo, la diablo Asmodeo de la biblia fabelo de la Libro de Tobit, kanona nur por iuj kristanaj eklezioj.

(Angla nomaro de la diversakulturaj ludtrompistoj troviĝas en [4])

Nunepoke John Ronald Reuel Tolkien per la fantaziaj verkoj La Hobito kaj La Mastro de l' Ringoj kombinis aŭ rekombinis, el nordaj mitologioj, Golumon, kie ĝi fariĝas unu el la precipaj roluloj. Ĝi sendube estas la ulo plej ambigua kaj kompleksa de la sagao: dum ĉiuj estas ege orientitaj aŭ al la Bono aŭ al la Malbono, ĝi estas ĉiam en nestabila ekvilibro, preta favori al unua aŭ la dua laŭ sia propra neceso kaj utilo: kaj tio pro ĝis troa travivado apud la Ringo. Kaj fine se ĝi detruas la Ringon, tio okazas pro ĝia eraro.[2]

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj konataj mistifikuloj:

Vidu ankaŭ:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Reta Vortaro: "mistifiki: Ŝerci per malgrava trompo, trouzante ies kredemon."
  2. Ballinger 1992, p.21

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]