Trickster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trickstera figuro en porinfanaj desegnoj Michel Rodange.

Laŭ mitologio, folkloraj kulturoj kaj en kelkaj religioj, trickster (en angla trompisto), alpensigas estaĵon spiritan, viron aŭ virinon, antropomorfan beston kiu emas ŝerci kaj ĝeni kaj agadi eksternorme aŭ kontraŭmorale. Kutime ĝi sekse superabundas, kaj kombinas kaj miskombinas la rilatojn inter la aproj ekscitante amuzon. En esperantaj medioj oni serĉas la tradukan vorton (ĉu folklora trompisto?) por anstataŭigi tiun anglan jam eniritan la onian fakan paroladon.

Kiam ĝi prezentiĝas en homaj figuroj ĝia korpaj formoj anatomie ekscesas: nazo, buŝo, oreloj, anuso... ridigas kaj terurigas.

Trickster en mitologioj kaj religioj

La trompa diaĵo rompas la la regulojn de la dioj aŭ de la naturo, foje malice foje senvole, plejofte kun efikoj pozitivaj. Ekzemplo estu la antikva greka Eris, kiu ĉi-kaze pliofte agadas damaĝige, aŭ la satireca Hejoka, kiu ludas en la Lakota mitologio. Ĉu tiel oni difinu ankaŭ la latinan Merkuron aŭ la grekan Hermeson kaj Prometeon kaj la Titanojn?

El la Biblia romana libro Ijobo, Javeo permesas al Satano tenti kaj damaĝi la tutan travivon de Ijobo, kiu laŭ la diablo estas fidela al Dio pro tio ke al li la aferoj ludas bone kaj kontentige: kio okazus, se la malfeliĉoj falus sur lin? Ijobo, suferigita de la diablo, fidelas ankaŭ en la malbonŝanca sorto. Ĉu vidi en la Satano de tiu libro ion similan al trickster? [1]

En Korano, Sura 53, v, 19-20, oni legas la satanajn versojn, raportantajn, ene de tiuj eldiaj, frazojn kontraŭantajn la vidpunktojn de la dia revelacio: tio ekscitigis la dubon ke la ankaŭ aliaj versoj povas esti tianature (vidu en The Satanic Verses (Satanaj Versoj) de Salman Rushdie. Ĉu Satano ĉi tie ludas trikstere?


Bestoj triksteraj

Kojoto ofte ludas trikstere, ĉi-kaze klaŭneske.

Inter la aborigenaj triboj de Nordameriko ludis gravan rolon la kojoto: foje ludanta, foje punanta, foje ĝi aperas nebesta kvazaŭ spirito eĉ kreanto, sed ankaŭ kiel klaŭno.

Ĉe aliaj popoloj enscenejiĝas la vulpo aŭ la kato aŭ la aglo; lupo kaj ŝafido (memorinda la fablo de la lupo kaj la ŝafido de Fedro).

Sciencaj interpretoj pri la naturo kaj psikologiaj kaj sociaj funkcioj de trikstero

La riĉa similado de tiuj folklora trompisto sugestis al esploristoj ke ili disvolvas ankaŭ socian funkcion kaj ke ili obeas al io konstante ĉeesta en la homa psikologio. Laŭ Carl Gustav Jung, en iuj figuroj de trikstero troviĝas io kuŝanta en psika nekonscio, ekzistus do iu speco de modeloj kiujn li nomas arketipojn, kiuj elpensigas kaj agigas tiujn fantaziajn estaĵojn.

Laŭ antropologoj iuj modeloj de la folklora trompisto, kiel la mensoganto kaj la ŝtelisto karakterizitaj per apartaj kvalitoj, povas helpi toleri la aktualan socian ordon kaj distanciĝi el la kuranta socia sistemo kaj pretigi la novan.

Triksteroj en Literaturo

Ĉiu popolo havas kaj konservas siajn tiajn rolulojn kiuj proponas solvojn en implikitaj okazoj.

En Italio oni havas simpatialtira la amuzigajn figurojn de Pulcinella kaj Buffardello [2] kiel la araboj havas Ifritojn [3].

En la juda folkloro oni trovas Lilith, la unua edzino de Adamo, kiu lin forlasas por ne sklave servi al li; Asmodeo, la diablo Asmodeo de la biblia fabelo de la Libro de Tobit, kanona nur por iuj kristanaj eklezioj.

(Angla nomaro de la diversakulturaj ludtrompistoj troviĝas en [4])

Nunepoke John Ronald Reuel Tolkien per la fantaziaj verkoj La Hobito kaj La Mastro de l' Ringoj kombinis aŭ rekombinis, el nordaj mitologioj, Golumon, kie ĝi fariĝas unu el la precipaj roluloj. Ĝi sendube estas la ulo plej ambigua kaj kompleksa de la sagao: dum ĉiuj estas ege orientitaj aŭ al la Bono aŭ al la Malbono, ĝi estas ĉiam en nestabila ekvilibro, preta favori al unua aŭ la dua laŭ sia propra neceso kaj utilo: kaj tio pro ĝis troa travivado apud la Ringo. Kaj fine se ĝi detruas la Ringon, tio okazas pro ĝia eraro.[1]

Notoj

Ŝablono:Reflist

Referencoj

Chapter means: “Social structure and dualistic creation myths in Siberia”; title means: “The sons of Milky Way. Studies on the belief systems of Finno-Ugric peoples”.


Eksteraj ligiloj

  1. Ballinger 1992, p.21