Trigueros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Trigueros
Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Andaluzio
Provinco Onubo
Retpaĝaro []
Demografio
Loĝantaro 7.729  (2010)
Loĝdenso 65,33 loĝ./km2
Geografio
Areo 118.3
Map of Trigueros (Huelva).png
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Onubo en Hispanio

Trigueros [trigEros] (Tritikaj, ĉu kampoj, ĉu homoj, ĉu asparagoj) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio. Ĝi situas en ebena tereno inter montetoj kaj inter la riveroj Tinto kaj Odiel (Onubo).

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Triguereños. La censita populacio en 2010 estis de 7.729 loĝantoj kaj la denseco estas de 65,33 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Trigueros estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarkodistrikto Graflando (Onubo) en la centra parto de la provinco de Onubo, je altitudo de 76 m; je 19,5 km el Onubo, provinca ĉefurbo, kaj je 85,9 km el Sevilo, regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 118.3 km². La geografiaj koordinatoj estas 37°22′59″N 06°50′01″Ok.

Limas nordokcidente kun Alosno, norde kun Calañas kaj Beas, sude kun Moguer kaj Niebla, kaj okcidente kun la municipoj de San Juan del Puerto kaj Gibraleón.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado.

Historio[redakti | redakti fonton]

La situo interrivera kaj ekzisto de eta enŝipejo permesis fruan komercon.

Estas restaĵoj de epoko de la Romia Imperio. El islama epoko (Al Andalus) restis malmulte, eble iom en bazo de nuna preĝejo. Post la kristana konkero (13a jarcento) ĝi formis parton de la Graflando de Niebla. La tertremo de Lisbono en 1755 detruis preskaŭ la tutan vilaĝon kaj ĉefe la ĉefajn konstruaĵojn. Jezuitoj instalis gravan lernejon kaj havis tie la unua presejon de la provinco kaj medicinan lernejon.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Dolmeno kie troviĝis ok korpojn kaŭre kun kompletaj posedaĵaroj.
  • Monaĥejo de jezuitoj.
  • Romia bestotrinkujo.
  • Fervoja ponto jam ne uzata super la rivero Odiel. Alta pli da 70 m kaj longa pli da 300 m.
  • Festo de Sankta Antonio fine de januaro.
  • Muzikaj bandoj kaj korusoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]