Trikiazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Trikiazo (de la greka trichíasis) estas okulmalsano. Ĝi estas denaska aŭ akirita devio de la okulharoj, kiuj skrapas la okulglobon kaj kaŭzas meĥanikan iritadon kaj lezon de la korneo kun kongesto, doloro, larmelfluo, fotofobio (lumtimo) ktp.

Plej ofta kaŭzo de trikiazo estas cikatra kuntiriĝo de la konjunktivo kaj de la tarzo ĉe trakomo. Aliaj kaŭzoj estas blefarito, brulvundoj kaj traŭmatoj. Kiam ne multnombraj, oni povas per forŝiro formeti la deviintajn okulharojn pere de pinĉileto. Sed, ĉar post kelkaj semajnoj ili denove kreskas, oni devas ripeti tiun procedon ĉiam denove. Tial la elektra senharigo estas preferinda. Kiam ili estas multnombraj, kirurgia operacio povas esti necesa.