Trikoloro
Trikoloro, kiel esence diras la nomo, estas flago havanta tri kolorojn. Tamen oni kutime konsideras trikoloroj nur tiujn flagojn, kiuj konsistas el tri kvaranguloj, kun eventuala aldono de stelo, blazono k.s. Fakte, pro praktikaj kialoj, oni eĉ povas paroli pri "dukoloraj trikoloroj" (!): "La Niĝeria flago estas vertikala trikoloro verda-blanka-verda." Trikoloro estas la plej ofta formo de flago en la mondo.
Ofte kiam oni diras "la trikoloro", oni intencas la francan flagon.
Enhavo |
Ekzemploj [redakti]
Oni povas distingi inter 4 specoj da trikoloroj:
Vertikala trikoloro [redakti]
la flago estas vertikale dividita.
Horizontala trikoloro [redakti]
la flago estas horizontale dividita. Ekzistas du varioj Egalstria.
Egalstria [redakti]
Tiu estas la formo en 99% de la okazoj.
Kun malsamaj strilarĝoj [redakti]
Vertikal-horizontala trikoloro [redakti]
la flago estas unue vertikale, poste horizontale dividita.
Oblikva trikoloro [redakti]
la flago estas oblikve dividita