Trikorna kameleono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Trikorna kameleono
Chamaeleo jacksonii.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Reptilia
Ordo: Skvamuloj Squamata
Subordo: Saŭruloj Sauria
Familio: Chamaeleonidae
Genro: Kameleono Chamaeleo
Specio: C. jacksonii
Chamaeleo jacksonii
Boulenger, 1896
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La trikorna kameleono (ankaŭ Kameleono de Jackson; science: Chamaeleo jacksonii) estas kameleono, vivanta en montara regiono (1500-2500 m) de orienta Afriko (Kenjo, Tanzanio), sed oni enportis en Havajon kaj Kalifornion . La maskloj estas facile rekoneblaj pro ties tri kornosimilaj estaĵoj sur la kapoparto. La seksmaturaj femaloj ne havas tiajn kornojn, sed ili do havas same la kasketan formon surkape kaj la malaltajn (apenaŭ elstarantajn) dorsajn krestojn. La besto havas kiel ĉiu kameleono adherajn piedojn kaj etendeblan pren-voston.

Ĝia koloro varias de flav-verda ĝis malhel-verda, malofte kun nigra aŭ flava matrico.

La maskloj perforte defendas siajn teritoriojn. La maskloj naskas dufoje en jaro po 5-50 idojn (ĝi estas vivnaskulo).

Ĝi estis grava specio de la dorlotbesta komerco, ĝis Kenjo malpermesis la eksporton.