Trilateropiramidigita kvaredro
El Vikipedio
| Trilateropiramidigita kvaredro | |
| Klaku por rigardi turnantan bildon | |
| Speco | Kataluna solido |
| Edra figuro | V3.6.6 |
| Verticoj | 8 |
| Lateroj | 18 |
| Edroj | 12 |
| χ | 2 |
| Geometria simetria grupo | Td |
| Duedra angulo | 129.521196° = arccos(7/11) |
| Duala | Senpintigita kvaredro |
| Bildo de duala | |
En geometrio, la trilateropiramidigita kvaredro estas pluredro, kataluna solido. Ĝia duala estas la senpintigita kvaredro. Ĉar ĝi estas kataluna solido do ĝi estas edro-transitiva kun malregulaj edraj plurlateroj.
Ĝi povas esti konsiderata kiel regula kvaredro kun neregulaj kvaredroj (triangulaj piramidoj) aldonitaj al ĉiu ĝia edro. Ĉi tiu interpretado estas esprimita en la nomo.
Vidu ankaŭ [redakti]
Referencoj [redakti]
- Williams, Robert (1979). The Geometrical Foundation of Natural Structure: A Source Book of Design - La Geometria Fundamento de Natura Strukturo: Fonta Libro de Dizajno. Dover Publications, Inc. ISBN 0-486-23729-X. (Sekcio 3-9)
