Vortoj por grandegaj nombroj

El Vikipedio
(Alidirektita el Triliono)
Saltu al: navigado, serĉo

Enhavo

Vortoj por grandegaj nombroj [redakti]

Diversaj lingvoj havas diversajn manierojn por krei vortojn por grandegaj nombroj. En la eŭropaj lingvoj kaj kelkaj de ili influitaj lingvoj ekzistas du sistemoj por krei tiajn vortojn, nomataj longa skalo kaj mallonga skalo. La vortoj kreitaj per la du sistemoj povas esti tute samaspektaj sed esprimi tute aliajn nombrojn, kio foje kreas konfuzon. Ekzemple la vorto "billion" esprimas 109 (mil milionoj) en la mallonga skalo kaj 1012 (milionoj da milionoj) en la longa skalo.

En la angla lingvo tradicie oni uzis la longan skalon en Britujo kaj la mallongan en Usono. Sed fine de la 20-a jarcento oni komencis ankaŭ en Britujo uzi la mallongan skalon, unue en financaj kuntekstoj kaj nun pli kaj pli en aliaj kuntekstoj.

Ankaŭ en Esperanto tradicie estis uzataj ambaŭ sistemoj, kio kompreneble kaŭzis malklarecon. Pro tio estis proponita nova sistemo, kiu uzas kunmetaĵojn de la Esperantaj nombrovortoj kun la sufiksoj -iliono kaj -iliardo anstataŭ la tradiciajn latinecajn vortojn, kaj kiu estas interpretebla nur laŭ la longa skalo. Ĉi tiun sistemon intertempe rekomendas PIV. Unu X-iliono estas 1×106X, do 1 kun 6X nuloj, dum unu X-iliardo estas 1×10(6X+3), do 1 kun 6X+3 nuloj. Ekzemple "ni studis 11.230.456.078.009 stelojn" paroleblas kiel "ni studas dek unu duilionojn ducent tridek miliardojn kvarcent kvindek ses milionojn sepdek ok mil naŭ da steloj."

En sciencaj kuntekstoj oni kutime ne uzas tiajn apartajn vortojn por tre grandaj nombroj, sed anstataŭe indikas la grandajn nombrojn per potencoj de dek: 10X plene skribiĝus kiel 1 kun "X" nuloj malantaŭe. Ekzemple 106 egalas 1.000.000.

La suba tabelo komparas la du skalojn kun la scienca nombrosistemo. Ĉe la longa skalo estas skribitaj nur la nun rekomendataj Esperantaj formoj, kvankam la Esperantigitaj latinecaj formoj ankaŭ estas uzataj laŭ la longa skalo, ne nur laŭ la mallonga skalo.

Nombro Nombrovorto laŭ
"Mallonga" Skalo
Nombrovorto laŭ
"Longa" Skalo
106 Miliono Miliono
109 Biliono Miliardo
1012 Triliono Duiliono
1015 Kvadriliono Duiliardo
1018 Kvintiliono Triiliono
1021 Sekstiliono Triiliardo
1024 Septiliono Kvariliono
1027 Oktiliono Kvariliardo
1030 Noniliono Kviniliono
1033 Deciliono Kviniliardo
1036  ? Sesiliono
1039  ? Sesiliardo
1042  ? Sepiliono
1045  ? Sepiliardo
1048  ? Okiliono
1051  ? Okiliardo
1054  ? Naŭiliono
1057  ? Naŭiliardo
1060  ? Dekiliono
1063  ? Dekiliardo
1066  ?  ?
1069  ?  ?

Historio [redakti]

Por indiki la grandajn nombrojn en 14-a jarcento en Italio estis enkondukita termino miliono (10002). En la 15-a kaj 16-a jarcentoj ĝi disvastiĝis en aliaj eŭropaj landoj. En la jaro 1484 oni enkondukis la vorton biliono kaj aliajn terminojn por konvenaj potencoj de miliono (vidu la kolumnon "Angla-germana" malsupre).

De la 17-a jarcento en Francio oni komencis dispartigi nombrojn laŭ triciferaj periodoj. Ĉe tio, biliono anstataŭ la signifo 1012, akceptis novan signifon - 109, triliono fariĝis 1012, kvadriliono - 1015 ktp. Tamen la antaŭaj signifoj restis en Britio, Germanio kaj kelkaj aliaj landoj.

Por formi nomojn de grandnombroj la lingvo Esperanto uzas sufiksojn: -ilion - por potencoj de miliono kaj -iliard - por milo da -ilionoj. Por komparo de aliaj sistemoj rigardu la tabulon:

Nomo Signifo Eŭropa Usona/Brita
miliono 10 6 miliono million
miliardo 10 9 miliardo billion
duiliono 10 12 biliono trillion
duiliardo 10 15 biliardo quadrillion
triiliono 10 18 triliono quintillion
triiliardo 10 21 triliardo sextillion
kvariliono 10 24 kvadriliono septillion
kvariliardo 10 27 kvadriliardo octillion
kviniliono 10 30 kvintiliono nonillion
kviniliardo 10 33 kvintiliardo decillion

Vidu ankaŭ [redakti]

Prefiksoj SI
10n Prefikso Signo Longa Skalo Mallonga Skalo Oblo Deveno Ekzemplo
1024 jota Y kvadriliono septiliono 1 000 000 000 000 000 000 000 000 greke ὀκτώ – „ok“
1021 zeta Z triliardo sekstiliono 1 000 000 000 000 000 000 000 france sept – „sep“
1018 eksa E triliono kvintiliono 1 000 000 000 000 000 000 greke ἕξ – „ses“
1015 peta P biliardo kvadriliono 1 000 000 000 000 000 greke πέντε – „kvin“ PJ – petaĵulo
1012 tera T biliono triliono 1 000 000 000 000 greke τέρας – „monstro“ TW – teravato
109 giga G miliardo biliono 1 000 000 000 greke γίγας – „grandega“ GHz – gigaherco
106 mega M miliono miliono 1 000 000 greke μέγας – „granda“ MV – megavolto
103 kilo k mil mil 1 000 greke χίλιοι – „mil“ kg – kilogramo
102 hekto h cent cent 100 greke έκατόν – „cent“ hPa – hektopaskalo
101 deka da dek dek 10 greke δέκα – „dek“ dag – dekagramo
10−1 deci d dekono - 0,1 latine decimus – „deka“ dB – decibelo
10−2 centi c centono - 0,01 latine centum – „cent“ cm – centimetro
10−3 mili m milono - 0,001 latine mille – „mil“ mm – milimetro
10−6 mikro µ milionono - 0,000 001 greke μικρός – „malgranda“ µA – mikroampero
10−9 nano n miliardono - 0,000 000 001 greke νανος – „nano“ nT – nanoteslo
10−12 piko p bilionono - 0,000 000 000 001 itale piccolo – „malgranda“ pF – pikofarado
10−15 femto f biliardono - 0,000 000 000 000 001 dane femten – „dek kvin“ fm – femtometro
10−18 ato a trilionono - 0,000 000 000 000 000 001 dane atten – „dek ok“ as – atosekundo
10−21 zepto z triliardono - 0,000 000 000 000 000 000 001 france sept – „sep“
10−24 jokto y kvadrilionono - 0,000 000 000 000 000 000 000 001 greke ὀκτώ – „ok“


Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Grandaj nombroj en Esperanto germanlingve
Ekstera ligilo    Artikolo pri grandaj nombroj en Esperanto en ruslingva blogo
Ekstera ligilo    http://www.isthe.com/cgi-bin/number.cgi Anglaj nomoj de nombroj
Ekstera ligilo    http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/browse_thread/thread/346af216207d6895 Diskuto pri nomoj de grandaj numeroj en La Bona Lingvo