Trimo (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Trimo.
Trimo
Natura satelito  de Saturno (XXX)
satelito de Saturnoneregula satelito
Aliaj nomoj Saturno XXX
Nomita laŭ Þrymr vd
Malkovro
Malkovrinto Brett J. Gladman kaj lia teamo[1]
Dato de malkovro 23-a de septembro 2000 (unuaj observoj)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 20 219 000 km[2]
Discentreco 0,4852
Klinangulo 175° (rilate al la ekliptiko)
151° (rilate al la saturna ekvatoro)
Periodo 1 091,76 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro 7 km
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 23,9
vdr

Trimo estas neregula satelito de Saturno, ano de la norda grupo. Ĝia orbito estas retrograda. Ĝi eble estus fragmento de Febo.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita post la observoj inter la 23-a de septembro kaj la 27-a de novembro 2000 de Brett J. Gladman, John J. Kavelaars kaj de ilia teamo, kiuj anoncis ĝian malkovron la 7-an de decembro 2000. Ĝi ricevis maldaŭran nomon S/2000 S 7.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi ricevis la nomon Trimo (angle: Thrym)[3] laŭ la jotuno (giganto) de glacio ÞrymrThrymr de la nord-ĝermana mitologio, kiu ŝtelis la martelon de Toro. La 21-an de januaro 2005, IAU ekrekomendis la nomon Trimo (angle: Thrymr)[4], pli kongrua kun la nord-ĝermana nomo Thrymr.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]