Trimoo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Trimoo (aŭ Migrig-Makula Metodo, 3M) estas metodo de molekula biologio aŭ de kemio. La unua metodo elpensita estas la DNA-trimoo. En la angla, tiu metodo, ekde kiu eblis disvolvi aliajn trimoojn (ekzemple la proteinan kaj la RNA-n), havas la nomon de sia elpensinto, la brita biologo Edward Southern. En la angla, oni derivis vortlude el « southern » la vortojn northern kaj western por paroli pri RNA-trimoo kaj proteina trimoo, sen ke iel estu rilato kun reala flanko de la tekniko. Ankaŭ en esperanto oni vortludas. La baza principo de ĉiuj trimooj konsistas unue el migrigo de materialo en ĝelo kaj duaetape, post transigo aŭ ne de la materialo ĉe membranon, oni makulas ĝin tiel ekhavante makularon (trimoaĵo). Temas pri Migrig-Makula Metodo (=3Mo, kiun oni vortigas trimoo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]