Trindada petrelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Trindada petrelo
Trindada petrelo
Trindada petrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Pterodroma
Pterodroma arminjoniana
(Giglioli & Salvadori, 1869)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Trindada petrelo, Pterodroma arminjoniana, (aŭ Heralda petrelo, kiel ĝi estas konata en Ameriko) estas specio de marbirdo kaj membro de la burdopetreloj. Tiu birdo estas 35–39 cm longa kun enverguro de 88–102 cm.

La petrelo havas variajn kolormorfojn: kaj hela kaj malhela, same kiel intermezajn inter ambaŭ. Estas du separataj populacioj, unu en suda Pacifiko, foje vidita en Havajo; la alia en suda Atlantiko, nestumanta ĉe Brazilo, kun regulaj vidaĵoj en la Golfa Marfluo ĉe sudorienta Usono. La malmulte konata Pacifika subspecio Pterodroma (arminjoniana) heraldica povus esti distinga specio (konfuze nomata ankaŭ Heralda petrelo). Ili uzas oceanajn insulojn kaj atolojn, nestumante sur klifokornicoj, fendoj aŭ rokaj deklivoj. Sur kelkaj insuloj, nestumantaj birdoj estas minacataj de sovaĝiĝintaj katoj kaj ratoj.

Pro pliiĝanta habitatoperdo kaj malgranda reprodukta teritorio, tiu specio estis taksita kiel Vundebla ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.

Maje de 2007, Heralda petrelo ringita en Insulo Raine en 1984, estis observita ĉe la marbordo de Maŭricio en la Hinda Oceano. Tio ege ampleksigis la konatajn vivodaŭron kaj teritorion de la specio.

Ankaŭ oni ĵus identigis kiel de tiu specio ekzempleron antaŭ identigita nur kiel de specio de la genro Pterodroma, nome reproduktanta sur la insulo Round, 22 km norde de Maŭricio, en la Hinda Oceano.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Brown, R. M.; Jordan, W. C. (2009). “Characterization of polymorphic microsatellite loci from Round Island Petrels (Pterodroma arminjoniana) and their utility in other seabird species”, Journal of Ornithology 150, p. 925–929. 

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]