Trinidad Soriano
Trinidad Soriano | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1846 en Arahal |
Morto | 9-an de januaro 1920 (73-jaraĝa) en Sevilo |
Lingvoj | Esperanto • hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • arkitekto |
Trinidad SORIANO (m. 1920) estis hispana arĥitekto, pioniro de Esperanto en Andaluzio.
Li estis provincdeputito en Sevilo, kaj konata politika kaj socia figuro en tiu urbo. Lasta prez. de MSPE. Li lernis Esperanton en 1909 kaj fondis la Esperanto-grupon de Sevilo, kiun li prezidis dum multaj jaroj. Li multe aktivis en la andaluza kaj hispana movadoj.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Soriano el la Enciklopedio de Esperanto.