Triopa Diino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simbolo reprezentanta la triopan Diinon, ĝi prezentas la tri aspektojn de la Luno. Ĉi tia versio de la simbolo estas utiligita ĉefe en la Viko.

En la antikvaj hindeŭropaj mitologioj, multaj diinoj aŭ duondiinoj konstituis triopojn (la helenaj Moiroj, Gracioj, Parcoj kaj la nord-ĝermanaj Nornoj) aŭ ili estis unuopaj diecoj sed prezentitaj en tri aspektoj (la helena Hekato). Ofte estas ambigua la distingo inter la triopoj kaj la triopaj estaĵoj, ĝi estas la kazo de la irlanda diino Brigid kaj siaj du fratinoj, kiuj ankaŭ estis nomigataj Brigid.

Origino de la koncepto de triopa Diino[redakti | redakti fonton]

La emblemo de Diana el Poitiers - konstituita de tri duonlunoj interplektitaj - ĝi estas alia simbolo, malpli komuna, utiligita de la novpagananoj por reprezenti la triopan Diinon. Ĝi estas aparte populara inter la fideloj de la Viko de Diana.

La vortoj triopa Diino estis popularigitaj de Robert Graves, kiu konstatis kiel la prototipo de la triopoj de diinoj ripetiĝis ofte en la hindeŭropaj mitologioj. La temo de la triopeco de la Diino estas studita en la verkoj de Jane Ellen Harrison, A.B. Cook, George Thomson, Siro James Frazer, Robert Briffault kaj Jack Lindsay por nomigi iujn. La triopa Diino estis ankaŭ studita de psikologoj fakuloj de prototipoj kiel Kerenyi kaj Jung. Unu el la fakuloj, kiu pritraktis la temon antaŭ nelonge estas arkeologo Marija Gimbutas, kies studaĵoj pri antikva Eŭropo estas malfermintaj novajn vojojn por la esplorado.

La eldonado de la plenaj tekstoj de antikvaj papirusoj el helenromia Egipto estis elĉerpaj ekzemploj ke multaj konceptoj, kutime erare atribuitaj al Graves, ne estis reale konceptitaj de li kaj pruvis ke la koncepto de la triopa Diino estis vaste disvastigita en la antikvaj kulturoj.

En la tekstoj la trivizaĝa Selena estas identigita kun la tri Gracioj, la tri Moiroj, kaj la tri Parcoj; ofte oni turnis sin al ŝi per la nomoj de multaj diinoj:

Citaĵo
 ... ili nomigas vin Hekaton,
multnombran diinon, Mene,
Artemison lanĉistinon de sagoj, Persefonon,
Cervojestrino, lumon en mallumo, trisonan diinon,
trikapan diinon, trivoĉan Selenan,
trivizaĝan diinon, trikolan diinon,
trivojan diinon, kiu tenas
la ĉiaman flamon en tri ujoj,
vi kiu oferas la triopan vojon,
kaj kiu reĝas sur la triopa dekopo.
 

Ene de la poemo ŝi estas vaste priskribita kiel juna, portanta de lumo ... filino de Morn, kiel patrino de ĉio, antaŭ ol la dioj naskiĝus, kaj kiel diino de mallumo, portanta de kvieto. Ŝi estas ekzaltita kiel superega dieco de tempo kaj spaco:

Citaĵo
 ...patrino de la dioj,
de la homoj, de la naturo, patrino de la tutaj aĵoj...
...la Origino
vi estas la fino, kaj vi sola reĝas sur ĉio.
Por ĉiuj kiuj devenas el vi, kaj kiuj agas en vi...
ĉio alvenas al ilia Fino. 

La papiruso rivelas elementojn el la helenromana Egiptio ne nur prenitaj el la egipta klasika tradicio, sed ankaŭ el la kulturoj de la Mezopotamio kaj de Meza Oriento kutime. La triopeco de la Diino, en tiuj tekstoj, estas unu el la plej ripetiĝantaj temoj.

La bildo de la Diino estas ankaŭ influinta la anglan poezion. El verko de John Skelton:

Citaĵo
 Diana in the leavës green,
Luna that so bright doth sheen,
Persephone in Hell.
 

(esperante Diana inter la verdaj folioj,
Luno kiu tiel brilanta splendas,
Persefona en la Infero.
)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]