Tripitako

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Elekto de artikoloj pri
Budhismo



Historio de budhismo

Kronologio de budhismo

Bazaj nocioj

Tri juveloj
Kvar noblaj veroj
Nirvano· Dependa ekesto
Anatta· Dukkha· Anicca
Skandha· Renaskiĝo

Signifaj staturoj

Sidarto Gotamo
Kategorio:Lernantoj de la Budho
Kategorio:Budhismaj filozofoj

Budhisma praktiko

Budho · Bodisatvo
Arahanto· Nobla Okobla Vojo
Paramitoj · Djano

Signifaj skoloj

Teravado
Zen Chan Son
Karma Kagjü
Pura Lando

Trispeca membrigado
de budhismo

Hinajano
Mahajano
Vaĝrajano

Tekstoj

Tripitako· Vinajo
Sutro Pitako· Abidarmo
Mahajanaj sutroj
Budhismaj tantroj

Portalo:Budhismo

Palia kanono

    Vinajo-pitako    
   
               
Sutta-
vibhango
Khandhako Pari-
varo
               
   
    Sutta-pitako    
   
                                                      
Digho
nikajo
Maĝĝhimo
nikajo
Samjutto
nikajo
                     
   
   
                                                 ;                    
Anguttaro
nikajo
Khuddako
nikajo
                           
   
    Abhidhammo-pitako    
   
                                                           
Dhs. Vbh. Dhk.
Pug.
Kvu. Jamako Patthano
                       
   
         
Vidu la ŝablonon kun komentoj

Tripitako alivorte tri korboj estas unu el pluraj kolektoj de kanonaj tekstoj de la Budhismo.

Versioj

  1. La palia Tripitako (palie Tipitaka), sankta por la theravada skolo,
  2. La sanskrita Tripitako (sanskrite Tripitaka), pli malfrua (la Budho mem evitis uzi la sanskritan lingvon de kleruloj, kaj prefere uzis la lingvojn de la popolo) kaj antaŭ longe malaperintan, sed antaŭ tio bazo de:
  3. La ĉina Tripitako, kaj
  4. La tibeta Tripitako (tibete Kanjur).

La tripitakoj 2-4 estas sanktaj por la mahajana skolo, 4 ankaŭ por la vaĝrajana.

Partoj

La palia Tripitako konsistas el tri korboj (pitaka) aŭ partoj.

  1. Vinaya-pitaka - la korbo de disciplino, kiu enhavas - krom bibliografio pri la Budho - ĉefe la regulojn pri la vivo de bhikŝuoj kaj bhikŝuinoj, tio estas budhismaj gemonaĥoj.
  2. Sutta-pitaka - korbo de la sutroj, kiu enhavas la la paroladojn de la Budho kaj de liaj ĉefaj personaj disĉiploj en la formo de konversacioj, sed ankaŭ kiel aforismoj, poemoj kaj komentoj.
  3. Abhidhamma-pitaka - la korbo de la dharmokomentoj, kiu enhavas detalan analizon de la budhisma psikologio, verkita en seka stilo sen la literaturaj ornamoj de la du unuaj korboj.

La sutrokorbo siavice konsistas el kvin ĉefaj partoj:

  1. La kolekto de longaj sutroj (Dîgha-nikâya), entute 34.
  2. La kolekto de mezlongaj sutroj (Majjhima-nikâya), entute 152.
  3. La kolekto de grupigitaj sutroj (Samyutta-nikâya), entute 2889 malpli longaj tekstoj, laŭteme aranĝitaj en 56 subkolektojn.
  4. La kolekto de numeritaj sutroj (Anguttara-nikâya), entute almenaŭ 2308, aranĝitaj en 11 subkolektojn, el kiuj la unua temas pri aferoj de kiuj ekzistas nur unu en ĉiu kategorio, la dua pri aferoj de kiuj ekzistas du en ĉiu kategorio, kaj tiel plu.
  5. La kolekto de mallongaj sutroj (Khuddaka-nikâya), malpli kohera aro de pli memstaraj tekstoj, el kiuj la plej fama estas la Dharmo-pado (Dhammapada).

Deveno kaj historio

La tutaĵo - ampleksa kiel pli-malpli 11 biblioj - originis kiel literaturo buŝa. Laŭ la klasika tradicio, oni recitis, redaktis kaj parkerigis ĝin dum pluraj sinsekvaj koncilioj (palie sangâyana), el kiuj la unua okazis baldaŭ post la morto de la Budho, la dua cent jarojn poste kaj la tria dum la tempo de la imperiestro Aŝoko. Tiuj tri okazis en Hindio, kaj la tria fine aldonis la lastan parton de Abhidhammapitaka. Dum la kvara koncilio, en Cejlono en la unua jarcento antaŭ Kristo, oni fine fiksis la tekston ankaŭ skribe, sur palmfolioj. Du pluaj koncilioj okazis en moderna tempo en Birmo: la kvina en Mandalay en 1870, kaj la sesa en Rangoon en 1956.